Amos:9:1-10




esperanto@Amos:9:1 @ Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.

esperanto@Amos:9:2 @ Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.

esperanto@Amos:9:3 @ Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.

esperanto@Amos:9:4 @ Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo, ne por bono.

esperanto@Amos:9:5 @ La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektusxas landon, kaj gxi tiam fandigxas, kaj cxiuj logxantoj ploras; gxi tuta ekskuigxas kiel lago, mallevigxas kiel la Rivero de Egiptujo.

esperanto@Amos:9:6 @ Li konstruis Sian logxejon en la cxielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.

esperanto@Amos:9:7 @ CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?

esperanto@Amos:9:8 @ Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.

esperanto@Amos:9:9 @ Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.

esperanto@Amos:9:10 @ De glavo mortos cxiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras:Malfelicxo ne alproksimigxos al ni kaj ne trafos nin.


Seeker Overlay: Off On

[BookofAmos] [Amos:8] [Amos:9] [Amos:10] [Discuss] Tag Amos:9:1-10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: