Colossians:1:15-23
Seeker Overlay ON
*
li estas bildo de la nevidebla Dio ,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro ;
*
cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero ,
cxio videbla kaj nevidebla ,
cxu tronoj ,
cxu regecoj ,
cxu estrecoj ,
cxu auxtoritatoj ;
cxio kreigxis per li ,
kaj por li ;
*
kaj li estas antaux cxio ,
kaj en li cxio ekzistas .
*
Kaj li estas la kapo de la korpo ,
la eklezio ;
kaj li estas la komenco ,
la unuenaskita el la mortintoj ,
por ke li farigxu superulo en cxio .
*
CXar la Patro bonvolis ,
ke en li la tuta pleneco logxu ;
*
kaj per li kunakordigi cxion al Si mem ,
pacon farinte per la sango de lia kruco ;
per li cxion ,
cxu sur la tero ,
cxu en la cxielo .
*
Kaj vin ,
iam fremdigitajn ,
kaj mense malamikojn en malbonaj faroj ,
li tamen jam kunakordigis
*
en la korpo de sia karno ,
per morto ,
por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li ;
*
se efektive vi restas en la fido ,
fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio ,
kiun vi auxdis ,
kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo ,
kaj kies diakono mi ,
Pauxlo ,
farigxis .