Colossians:2



Seeker Overlay ON

* Mi volas do , ke vi sciu , kiel grandan klopodon mi havas pro vi , kaj pro tiuj en Laodikea , kaj pro cxiuj , kiuj ne vidis mian vizagxon en la karno ; * por ke iliaj koroj konsoligxu , dum ili kunkrocxigxas en amo , kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno , por ke ili sciu la misteron de Dio , Kriston , * en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio . * Tion mi diras , por ke neniu vin trompu per parola allogeco . * CXar kvankam mi laux karno forestas , tamen laux spirito mi estas kun vi , gxojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo . * Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon , la Sinjoron , tiel vi iradu en li , * enradikigite kaj konstruite en li , kaj firmigite en la fido , kiel vi estas instruitaj , kun abundo da dankesprimo . * Gardu vin , ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo , laux la tradicio de homoj , laux la elementoj de la mondo , kaj ne laux Kristo ; * cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco , * kaj vi estas plenigitaj en li , kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato ; * en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita , en la demeto de la korpo de la karno , en la cirkumcido de Kristo ; * enterigite kun li en bapto , en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio , kiu lin levis el la mortintoj . * Kaj vin , kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno , Li vivigis kun li , pardoninte al ni cxiujn erarojn ; * elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan , kiu estis al ni malfavora , kaj li forprenis gxin el la mezo , najlinte gxin al la kruco ; * kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn , parade malkasxis ilin , triumfante super ili en gxi . * Neniu do vin jugxu pri mangxajxo , aux trinkajxo , aux rilate al festo , aux novmonato , aux sabato ; * kiuj estas ombro de la estontajxoj , sed la korpo apartenas al Kristo . * Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj , entrudante sin en tion , kion li ne vidis , vante blovosxvelinte per sia karna menso , * kaj ne tenante sin al la Kapo , el kiu la tuta korpo , per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita , kreskas laux la kreskigo de Dio . * Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo , kial , kiel vivantaj en la mondo , vi submetigxas al dekretoj : * Ne tusxu , ne gustumu , ne palpu , * pri cxio , kio pereas per la uzado , laux la ordonoj kaj doktrinoj de homoj ? * CXio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo , sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno .

Seeker Overlay: Off On

[BookofColossians] [Colossians:1] [Colossians:2] [Colossians:3] [Discuss] Tag Colossians:2 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: