Colossians:4:7-18
Seeker Overlay ON
*
Pri cxiuj miaj aferoj sciigos vin Tihxiko ,
la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro ,
*
kiun mi sendis al vi gxuste por tio ,
ke vi sciigxu pri nia farto ,
kaj ke li konsolu viajn korojn ,
*
kune kun Onesimo ,
la fidela kaj amata frato ,
kiu estas el vi .
Ili sciigos vin pri cxiuj cxi tieaj aferoj .
*
Salutas vin Aristarhxo ,
mia kunmalliberulo ,
kaj Marko ,
kuzo de Barnabas (
pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi ,
akceptu lin ),
*
kaj Jesu ,
nomata Justo ,
kiuj estas el la cirkumcido ;
tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio ,
kiuj estis al mi konsolilo .
*
Salutas vin Epafras ,
kiu estas el vi ,
servisto de Kristo Jesuo ,
cxiam klopodeganta pro vi en siaj pregxoj ,
por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio .
*
CXar mi atestas pri li ,
ke li havas multan fervoron pro vi ,
kaj pro tiuj ,
kiuj estas en Laodikea ,
kaj en Hierapolis .
*
Salutas vin Luko ,
la amata kuracisto ,
kaj Demas .
*
Salutu la fratojn en Laodikea ,
kaj Nimfason ,
kaj la eklezion en ilia domo .
*
Kaj kiam la epistolo estos legita cxe vi ,
faru ,
ke gxi estu legata ankaux en la eklezio en Laodikea ;
kaj ke vi ankaux legu la epistolon el Laodikea .
*
Kaj diru al Arhxipo:Zorgu pri la diakoneco ,
kiun vi ricevis en la Sinjoro ,
por ke vi plenumu gxin .
*
La saluto per la propra mano de mi ,
Pauxlo .
Memoru miajn katenojn .
Graco estu kun vi .