Daniel:10:1-11
Seeker Overlay ON
*
En la tria jaro de Ciro ,
regxo de Persujo ,
vorto estis malkasxita al Daniel ,
kiu havis la nomon Beltsxacar ;
kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava .
Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion .
*
En tiu tempo mi ,
Daniel ,
funebris dum tri semajnoj .
*
Bongustan mangxajxon mi ne mangxis ,
viando kaj vino ne venis en mian busxon ,
kaj per oleo mi min ne sxmiris ,
gxis la fino de la tri semajnoj .
*
En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero ,
nome de HXidekel .
*
Kaj levinte miajn okulojn ,
mi ekvidis:jen staras unu viro ,
vestita per tolaj vestoj ,
kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz .
*
Lia korpo estas kiel turkiso ,
lia vizagxo aspektas kiel fulmo ,
liaj okuloj kiel fajraj flamoj ,
liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro ,
kaj la vocxo de lia parolado estas kiel vocxo de amaso da homoj .
*
Nur mi sola ,
Daniel ,
vidis tiun vizion ;
la homoj ,
kiuj estis kun mi ,
ne vidis la vizion ;
tamen granda timo falis sur ilin ,
kaj ili forkuris ,
por sin kasxi .
*
Mi restis sola ,
kaj mi rigardis tiun grandan vizion ;
ne restis en mi forto ,
mia vizagxaspekto sxangxigxis terure ,
kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn .
*
Kaj mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj ;
kaj kiam mi ekauxdis la vocxon de liaj vortoj ,
mi senkonscie falis vizagxaltere .
*
Sed jen mano ektusxis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn .
*
Kaj li diris al mi:Ho Daniel ,
viro agrabla al Dio !
atentu la vortojn ,
kiujn mi diros al vi ,
kaj starigxu sur via loko ,
cxar mi nun estas sendita al vi .
Kiam li tion parolis al mi ,
mi staris tremante .