Daniel:7:15-28



Seeker Overlay ON

* CXe mi , Daniel , ektremis mia spirito en mia korpo , kaj la vizio de mia kapo konsternis min . * Mi aliris al unu el la antauxstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de cxio cxi tio , kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritajxo . * Tiuj kvar grandaj bestoj signifas , ke kvar regnoj formigxos sur la tero . * Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo , kaj ili posedos la regnon eterne , en eterna eterneco . * Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto , kiu estis malsimila al cxiuj , kaj terura , kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj , mangxegis kaj frakasis kaj la restajxon dispremis per la piedoj ; * kaj pri la dek kornoj , kiuj estis sur gxia kapo , kaj pri la alia , kiu poste eliris kaj antaux kiu elfalis tri , pri tiu sama korno , kiu havis okulojn kaj busxon parolantan malhumile , kaj kiu laux sia aspekto estis pli granda ol la aliaj . * Mi vidis , kiel tiu korno komencis bataladon kontraux la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin , * gxis venis la Antauxtempulo ; tiam la jugxo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo , kaj venis la tempo , kiam la regnon ekposedis la sanktuloj . * Kaj li diris:La kvara besto estas la kvara regno , kiu estos sur la tero , malsimila al cxiuj regnoj , kaj gxi mangxegos la tutan teron , piedpremos kaj frakasos gxin . * La dek kornoj signifas , ke el tiu regno aperos dek regxoj , kaj post ili eliros alia , malsimila al la antauxaj , kaj faligos tri regxojn . * Li blasfemos kontraux la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo ; li ecx arogos al si sxangxi la tempojn kaj legxojn . Ili estos transdonitaj en lian manon gxis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo . * Poste aperos jugxo , kaj gxi forprenos de li la potencon , por lia pereo kaj plena ekstermigxo . * Sed la regado , potenco , kaj grandeco de la regnoj sub la tuta cxielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo , kies regno estas regno eterna , kaj cxiuj potenculoj servados kaj obeados al Li . * CXi tie finigxas la parolo . Mi , Daniel , estis tre konsternita de mia meditado , kaj mia vizagxaspekto sxangxigxis sur mi ; sed la parolon mi konservis en mia koro .

Seeker Overlay: Off On

[BookofDaniel] [Daniel:6] [Daniel:7] [Daniel:8] [Discuss] Tag Daniel:7:15-28 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: