Daniel:9:1-19



Seeker Overlay ON

* En la unua jaro de Dario , filo de Ahxasxverosx , el la gento Meda , kiu farigxis regxo super la regno de la HXaldeoj , * en la unua jaro de lia regxado , mi , Daniel , rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj , pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia , ke devas finigxi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem . * Kaj mi turnis mian vizagxon al Dio , la Sinjoro , por pregxi kaj petegi , en fastado , sakajxo , kaj cindro . * Kaj mi pregxis al la Eternulo , mia Dio , mi faris konfeson , kaj mi diris:Mi petas Vin , ho Sinjoro , Dio granda kaj timinda , kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj ! * Ni pekis , ni malbonagis , ni estis malpiaj , ni ribelis , kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj ; * ni ne auxskultis Viajn servantojn , la profetojn , kiuj parolis en Via nomo al niaj regxoj , estroj , kaj patroj , kaj al la tuta popolo de la lando . * Vi , ho Sinjoro , estas prava , kaj ni devas honti , kiel nun , cxiu Judo , la logxantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael , la proksimaj kaj la malproksimaj , en cxiuj landoj , kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj , kiujn ili faris koncerne Vin . * Ho Sinjoro ! ni hontas pro niaj regxoj , estroj , kaj patroj , kiuj pekis antaux Vi . * Sed la Sinjoro , nia Dio , havas kompatemon kaj pardonemon , kvankam ni defalis de Li * kaj ne auxskultis la vocxon de la Eternulo , nia Dio , por iradi laux Liaj instruoj , kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj , la profetoj . * La tuta Izrael malobeis Vian instruon , kaj deturnis sin , por ne auxskulti Vian vocxon ; pro tio trafis nin la malbeno kaj la jxuro , pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo , servanto de Dio ; cxar ni pekis kontraux Li . * Kaj Li plenumis Sian vorton , kiun Li diris pri ni , kaj pri niaj jugxistoj , kiuj faradis jugxon cxe ni , kaj Li venigis sur nin grandan malfelicxon ; sub la tuta cxielo nenie farigxis tio , kio farigxis al Jerusalem . * Kiel estas skribite en la instruo de Moseo , tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo ; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo , nia Dio , deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron . * Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin ; cxar justa estas la Eternulo , nia Dio , en cxiuj Siaj faroj , kiujn Li faras , sed ni ne auxskultis Lian vocxon . * Kaj nun , ho Sinjoro , nia Dio , kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano , kaj faris al Vi gloran nomon , kiel gxi nun estas , ni pekis , ni estis malpiaj . * Ho Sinjoro , konforme al Via tuta bonfaremeco deturnigxu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem , de Via sankta monto ; cxar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindajxo antaux cxiuj niaj cxirkauxantoj . * Kaj nun auxskultu , ho nia Dio , la pregxon de Via servanto kaj lian petegon , kaj lumu per Via vizagxo sur Vian dezertigitan sanktejon , pro la Sinjoro . * Klinu , ho mia Dio , Vian orelon , kaj auxskultu ; malfermu Viajn okulojn , kaj vidu nian ruinigitecon , kaj la urbon , kiu estas nomata per Via nomo ; cxar ne pro nia praveco , sed pro Via granda kompatemeco , ni faligas antaux Vi nian pregxon . * Ho Sinjoro , auxskultu ! ho Sinjoro , pardonu ! ho Sinjoro , atentu kaj agu , ne prokrastu , pro Vi mem , ho mia Dio , cxar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo .

Seeker Overlay: Off On

[BookofDaniel] [Daniel:8] [Daniel:9] [Daniel:10] [Discuss] Tag Daniel:9:1-19 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: