Deuteronomy:10:12-11
Seeker Overlay ON
*
Kaj nun ,
Izrael ,
kion la Eternulo ,
via Dio ,
postulas de vi ?
nur ke vi timu la Eternulon ,
vian Dion ,
ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj ,
ke vi amu Lin ,
kaj ke vi servu al la Eternulo ,
via Dio ,
per via tuta koro kaj per via tuta animo ;
*
ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn ,
kiujn mi transdonas al vi hodiaux ,
por ke estu bone al vi .
*
Jen al la Eternulo ,
via Dio ,
apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj ,
la tero ,
kaj cxio ,
kio estas sur gxi ;
*
tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin ,
kaj Li elektis vin ,
ilian idaron post ili ,
el cxiuj popoloj ,
kiel vi vidas nun .
*
Cirkumcidu do la prepucion de via koro ,
kaj ne estu plu malmolnukaj .
*
CXar la Eternulo ,
via Dio ,
estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj ,
la Dio granda ,
potenca ,
kaj timinda ,
kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton ,
*
kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino ,
kaj amas fremdulon ,
donante al li panon kaj veston .
*
Amu do la fremdulon ;
cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta .
*
La Eternulon ,
vian Dion ,
timu ;
al Li servu kaj al Li algluigxu kaj per Lia nomo jxuru .
*
Li estas via gloro ,
kaj Li estas via Dio ,
kiu faris por vi tiujn grandajn kaj timindajn aferojn ,
kiujn vidis viaj okuloj .
*
En la nombro de sepdek animoj viaj patroj foriris en Egiptujon ,
kaj nun la Eternulo ,
via Dio ,
faris vin grandnombraj kiel la steloj de la cxielo .