Deuteronomy:15
Seeker Overlay ON
*
Post paso de sep jaroj faru forlason .
*
Jen estas la esenco de la forlaso:cxiu kreditoro ,
kiu pruntedonis ion al sia proksimulo ,
forlasu tion ,
li ne postulu tion de sia proksimulo aux de sia frato ;
cxar estas proklamita forlaso pro la Eternulo .
*
De alilandulo vi povas postuli ;
sed kion vi havos cxe via frato ,
tion via mano forlasu .
*
Cetere ne estos cxe vi malricxulo (
cxar la Eternulo benos vin en la lando ,
kiun la Eternulo ,
via Dio ,
donas al vi kiel heredan posedajxon ),
*
se vi nur obeos la vocxon de la Eternulo ,
via Dio ,
por observi kaj plenumi cxiujn cxi tiujn ordonojn ,
kiujn mi ordonas al vi hodiaux .
*
CXar la Eternulo ,
via Dio ,
benos vin ,
kiel Li diris al vi ;
kaj vi pruntedonos al multaj popoloj ,
sed vi ne prunteprenos ;
kaj vi regos super multaj popoloj ,
sed super vi ili ne regos .
*
Se estos inter vi malricxulo iu el viaj fratoj en iu el viaj urboj en via lando ,
kiun la Eternulo ,
via Dio ,
donas al vi ,
tiam ne malmoligu vian koron kaj ne fermu vian manon antaux via frato ,
la malricxulo ;
*
sed malfermu al li vian manon ,
kaj pruntedonu al li lauxmezure de lia manko ,
kio mankos al li .
*
Gardu vin ,
ke ne aperu en via koro malpia penso:Alproksimigxas la sepa jaro ,
la jaro de forlaso ;
kaj via okulo farigxos malfavora kontraux via malricxa frato kaj vi ne donos al li ,
kaj li plendos pri vi al la Eternulo ,
kaj peko estos sur vi .
*
Donu al li ,
kaj ne cxagrenu vin via koro ,
kiam vi donos al li ;
cxar pro tio benos vin la Eternulo ,
via Dio ,
en cxiuj viaj faroj kaj en cxiu entrepreno de via mano .
*
CXar ne mankos malricxuloj en la lando ,
tial mi ordonas al vi jene:malfermu vian manon al via frato ,
al via senhavulo ,
kaj al via malricxulo en via lando .
*
Se vendos sin al vi via frato ,
Hebreo aux Hebreino ,
li servu vin dum ses jaroj ,
sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco .
*
Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco ,
ne forsendu lin kun malplenaj manoj ;
*
sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo ;
per kio benis vin la Eternulo ,
via Dio ,
tion donu al li .
*
Memoru ,
ke vi estis sklavo en la lando Egipta ,
kaj la Eternulo ,
via Dio ,
liberigis vin ;
tial mi ordonas al vi tion hodiaux .
*
Kaj se li diros al vi:Mi ne foriros de vi ,
cxar mi amas vin kaj vian domon-cxar estas al li bone cxe vi :
*
tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon ,
kaj li estos sklavo al vi por cxiam .
Ankaux kun via sklavino agu tiel .
*
Tio ne sxajnu al vi malfacila ,
kiam vi forsendos lin de vi en libereco ;
cxar duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe vi dum ses jaroj ;
kaj la Eternulo ,
via Dio ,
benos vin en cxio ,
kion vi faros .
*
CXiun virseksan unuenaskiton ,
kiu naskigxos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj ,
dedicxu al la Eternulo ,
via Dio ;
ne laboru per la unuenaskito de via bovo ,
kaj ne tondu la unuenaskiton de via sxafo .
*
Antaux la Eternulo ,
via Dio ,
mangxu gxin cxiujare ,
sur la loko ,
kiun elektos la Eternulo ,
vi kaj via familio ;
*
sed se gxi havos ian difekton ,
se gxi estos lama aux blinda ,
aux se gxi havos kian ajn malbonan difekton ,
tiam ne bucxu gxin ofere al la Eternulo ,
via Dio .
*
Sed inter viaj pordegoj vi povas gxin mangxi ,
malpurulo kaj purulo egale ,
kiel gazelon kaj cervon .
*
Nur gxian sangon ne mangxu ;
sur la teron elversxu gxin ,
kiel akvon .