Deuteronomy:18:14-22




esperanto@Deuteronomy:18:14 @ cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:18:15 @ Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,

esperanto@Deuteronomy:18:16 @ konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.

esperanto@Deuteronomy:18:17 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris.

esperanto@Deuteronomy:18:18 @ Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.

esperanto@Deuteronomy:18:19 @ Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.

esperanto@Deuteronomy:18:20 @ Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.

esperanto@Deuteronomy:18:21 @ Kaj se vi diros en via koro:Kiel ni ekkonos la vorton, kiun ne diris la Eternulo?

esperanto@Deuteronomy:18:22 @ Kion la profeto diros en la nomo de la Eternulo kaj la afero ne farigxos kaj ne plenumigxos-tio estas la vortoj, kiujn la Eternulo ne diris; pro aroganteco diris tion la profeto; ne timu lin.


Seeker Overlay: Off On

[BookofDeuteronomy] [Deuteronomy:17] [Deuteronomy:18] [Deuteronomy:19] [Discuss] Tag Deuteronomy:18:14-22 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: