Deuteronomy:19:15-21




esperanto@Deuteronomy:19:15 @ Ne valoras unu atestanto kontraux homo en cxia kulpo, en cxia krimo, kaj en cxia peko, kiun li pekos:laux la diro de du atestantoj aux laux la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.

esperanto@Deuteronomy:19:16 @ Se kontraux iu starigxos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,

esperanto@Deuteronomy:19:17 @ tiam la du homoj, kiuj havas inter si jugxan disputon, starigxu antaux la Eternulo, antaux la pastroj kaj la jugxistoj, kiuj estos en tiu tempo;

esperanto@Deuteronomy:19:18 @ kaj la jugxistoj bone esploru; kaj se montrigxos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:

esperanto@Deuteronomy:19:19 @ tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:19:20 @ Kaj la aliaj auxdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.

esperanto@Deuteronomy:19:21 @ Kaj via okulo ne indulgu:animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofDeuteronomy] [Deuteronomy:18] [Deuteronomy:19] [Deuteronomy:20] [Discuss] Tag Deuteronomy:19:15-21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: