Deuteronomy:2:1-23
Seeker Overlay ON
*
Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro ,
kiel la Eternulo diris al mi ;
kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo .
*
Kaj la Eternulo diris al mi jene :
*
Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton ;
turnu vin norden ;
*
kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj ,
kiuj logxas sur Seir ,
kaj ili timos vin ;
sed gardu vin forte .
*
Ne komencu batalon kontraux ili ,
cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando ;
cxar al Esav Mi donis ,
kiel heredajxon ,
la monton Seir .
*
Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu ;
kaj ecx akvon acxetu de ili pro mono kaj trinku ;
*
cxar la Eternulo ,
via Dio ,
benis vin en cxiu faro de viaj manoj ;
Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto ;
jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi ,
kaj nenio mankis al vi .
*
Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj ,
kiuj logxas sur Seir ,
flanke de la vojo stepa ,
de Elat kaj de Ecjon-Geber .
Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab .
*
Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili ,
cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando ;
cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon .
* (
La Emidoj antauxe logxis tie ,
popolo granda kaj grandnombra ,
kaj altkreska kiel la Anakidoj .
*
Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj ,
kiel la Anakidojn ;
kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj .
*
Kaj sur Seir logxis antauxe la HXoridoj ;
sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis sur ilia loko ,
kiel agis Izrael kun la lando de sia posedajxo ,
kiun la Eternulo donis al ili .)
*
Nun levigxu kaj transiru la valon Zared .
Kaj ni transiris la valon Zared .
*
Kaj la tempo ,
dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea ,
gxis ni transiris la valon Zared ,
estis tridek ok jaroj ,
gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj ,
kiel jxuris al ili la Eternulo .
*
Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili ,
por ekstermi ilin el inter la tendaro ,
gxis ili cxiuj formortis .
*
Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo ,
*
tiam la Eternulo ekparolis al mi ,
dirante :
*
Vi iras nun preter la limo de Moab ,
preter Ar ,
*
kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj ;
ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili ,
cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj ;
cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon .
* (
Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin ;
Rafaidoj logxis en gxi antauxe ;
kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj ;
*
tio estis popolo granda kaj grandnombra ,
kaj altkreska kiel la Anakidoj ;
sed la Eternulo ekstermis ilin antaux ili ,
kaj ili forpelis ilin kaj eklogxis sur ilia loko ;
*
kiel Li faris por la Esavidoj ,
kiuj logxas sur Seir ,
antaux kiuj Li ekstermis la HXoridojn ,
kaj ili forpelis ilin kaj logxis sur ilia loko gxis la nuna tago .
*
Kaj la Avidojn ,
kiuj logxis en vilagxoj gxis Gaza ,
ekstermis la Kaftoridoj ,
kiuj eliris el Kaftor ,
kaj ili eklogxis sur ilia loko .)