Deuteronomy:2:24-3:11




esperanto@Deuteronomy:2:24 @ Levigxu, elmovigxu kaj transiru la torenton Arnon; rigardu, Mi transdonas en vian manon Sihxonon, la regxon de HXesxbon, la Amoridon, kaj lian landon; komencu ekposedi kaj militu kontraux li.

esperanto@Deuteronomy:2:25 @ De la nuna tago Mi komencos jxetadi teruron kaj timon antaux vi sur la popolojn sub la tuta cxielo; tiuj, kiuj auxdos la famon pri vi, ektremos kaj ektimos antaux vi.

esperanto@Deuteronomy:2:26 @ Kaj mi sendis senditojn el la dezerto Kedemot al Sihxon, la regxo de HXesxbon, kun vortoj de paco, dirante:

esperanto@Deuteronomy:2:27 @ Mi dezirus iri tra via lando; mi iros nur laux la vojo, mi ne forflankigxos dekstren nek maldekstren;

esperanto@Deuteronomy:2:28 @ mangxajxon vendu al mi pro mono, kaj mi mangxos, kaj akvon donu al mi pro mono, kaj mi trinkos:nur per miaj piedoj mi trairos-

esperanto@Deuteronomy:2:29 @ kiel faris al mi la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj la Moabidoj, kiuj logxas en Ar-gxis mi transiros Jordanon en la landon, kiun la Eternulo, nia Dio, donas al ni.

esperanto@Deuteronomy:2:30 @ Sed ne volis Sihxon, la regxo de HXesxbon, tralasi nin, cxar la Eternulo, via Dio, obstinigis lian spiriton kaj malcedemigis lian koron, por transdoni lin en vian manon, kiel nun.

esperanto@Deuteronomy:2:31 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Rigardu, Mi komencas transdoni al vi Sihxonon kaj lian landon; komencu posedpreni lian landon.

esperanto@Deuteronomy:2:32 @ Kaj Sihxon eliris kontraux nin, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Jahac.

esperanto@Deuteronomy:2:33 @ Kaj transdonis lin la Eternulo, nia Dio, al ni, kaj ni venkobatis lin kaj liajn filojn kaj lian tutan popolon.

esperanto@Deuteronomy:2:34 @ Kaj ni militakiris en tiu tempo cxiujn liajn urbojn, kaj ni ekstermis en cxiu urbo la virojn kaj la virinojn kaj la infanojn, ni restigis neniun;

esperanto@Deuteronomy:2:35 @ nur la brutojn ni prenis al ni, kiel militakirajxon, kaj la rabajxon el la urboj, kiujn ni militakiris.

esperanto@Deuteronomy:2:36 @ De Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas en la valo, gxis Gilead ne estis urbo, kiu povus kontrauxstari al ni:cxion transdonis al ni la Eternulo, nia Dio;

esperanto@Deuteronomy:2:37 @ nur al la lando de la Amonidoj vi ne alproksimigxis, al la tuta bordo de la torento Jabok, kaj al la urboj de la monto, kaj al cxio, pri kio malpermesis la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Deuteronomy:3:1 @ Kaj ni turnis nin kaj ekiris laux la vojo al Basxan. Kaj eliris kontraux nin Og, la regxo de Basxan, li kaj lia tuta popolo, por batalo apud Edrei.

esperanto@Deuteronomy:3:2 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Ne timu lin; cxar en vian manon Mi transdonis lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi faros al li, kiel vi faris al Sihxon, la regxo de la Amoridoj, kiu logxis en HXesxbon.

esperanto@Deuteronomy:3:3 @ Kaj la Eternulo, nia Dio, transdonis en nian manon ankaux Ogon, la regxon de Basxan, kaj lian tutan popolon; kaj ni batis lin tiel, ke neniu restis cxe li.

esperanto@Deuteronomy:3:4 @ Kaj ni militakiris tiam cxiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili:sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Basxana.

esperanto@Deuteronomy:3:5 @ CXiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj.

esperanto@Deuteronomy:3:6 @ Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Sihxon, la regxo de HXesxbon, ni ekstermis en cxiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn;

esperanto@Deuteronomy:3:7 @ sed cxiujn brutojn kaj la rabajxon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakirajxon.

esperanto@Deuteronomy:3:8 @ Kaj ni prenis tiam el la manoj de la du regxoj de la Amoridoj la landon, kiu estas transe de Jordan, de la torento Arnon gxis la monto HXermon

esperanto@Deuteronomy:3:9 @ (la Cidonanoj nomas HXermonon Sirjon, kaj la Amoridoj nomas gxin Senir),

esperanto@Deuteronomy:3:10 @ cxiujn urbojn sur la ebenajxo, kaj la tutan Gileadon kaj la tutan Basxanon gxis Salhxa kaj Edrei, urboj de la regno de Og la Basxana.

esperanto@Deuteronomy:3:11 @ (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)


Seeker Overlay: Off On

[BookofDeuteronomy] [Deuteronomy:1] [Deuteronomy:Deuteronomy] [Deuteronomy:3] [Discuss] Tag Deuteronomy:2:24-3:11 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: