Deuteronomy:21-26




esperanto@Deuteronomy:21:1 @ Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kusxanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:

esperanto@Deuteronomy:21:2 @ tiam eliru viaj plejagxuloj kaj viaj jugxistoj, kaj ili mezuru gxis la urboj, kiuj trovigxas cxirkauxe de la mortigito.

esperanto@Deuteronomy:21:3 @ Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejagxuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;

esperanto@Deuteronomy:21:4 @ kaj la plejagxuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;

esperanto@Deuteronomy:21:5 @ kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (cxar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laux ilia diro devas esti decidata cxiu disputo kaj cxiu difekto);

esperanto@Deuteronomy:21:6 @ kaj cxiuj plejagxuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,

esperanto@Deuteronomy:21:7 @ kaj ili sciigu kaj diru:Niaj manoj ne versxis cxi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;

esperanto@Deuteronomy:21:8 @ pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.

esperanto@Deuteronomy:21:9 @ Kaj vi elvisxu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru placxantajxon antaux la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:21:10 @ Kiam vi eliros en militon kontraux viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,

esperanto@Deuteronomy:21:11 @ kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos sxin kaj prenos sxin al vi kiel edzinon:

esperanto@Deuteronomy:21:12 @ tiam venigu sxin internen de via domo, kaj sxi pritondu sian kapon kaj pritrancxu siajn ungojn,

esperanto@Deuteronomy:21:13 @ kaj sxi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj sxi logxu en via domo, kaj sxi priploru sian patron kaj sian patrinon en la dauxro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al sxi kaj farigxi sxia edzo, kaj sxi estos por vi edzino.

esperanto@Deuteronomy:21:14 @ Kaj se sxi ne placxos al vi, tiam forliberigu sxin, kien sxi volas; sed ne vendu sxin pro mono, ne premu sxin per via forto, pro tio, ke vi humiligis sxin.

esperanto@Deuteronomy:21:15 @ Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:

esperanto@Deuteronomy:21:16 @ tiam cxe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaux la filo de la ne amata, la unuenaskito;

esperanto@Deuteronomy:21:17 @ sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el cxio, kio trovigxas cxe li; cxar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.

esperanto@Deuteronomy:21:18 @ Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne auxskultas la vocxon de sia patro nek la vocxon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne auxskultas ilin:

esperanto@Deuteronomy:21:19 @ tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejagxuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia logxoloko;

esperanto@Deuteronomy:21:20 @ kaj ili diru al la plejagxuloj de lia urbo:CXi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne auxskultas nian vocxon, li estas mangxegemulo kaj drinkemulo.

esperanto@Deuteronomy:21:21 @ Tiam cxiuj homoj de lia urbo prijxetu lin per sxtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj cxiuj Izraelidoj auxdos kaj ektimos.

esperanto@Deuteronomy:21:22 @ Se iu farigxos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:

esperanto@Deuteronomy:21:23 @ tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; cxar pendigito estas malbenita antaux Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon.

esperanto@Deuteronomy:22:1 @ Kiam vi vidos, ke bovo de via frato aux lia sxafo erarvagas, ne forturnu vin de ili, sed rekonduku ilin al via frato.

esperanto@Deuteronomy:22:2 @ Se via frato ne estas proksime de vi aux se vi lin ne konas, tiam enpelu ilin en vian domon, kaj ili estu cxe vi, gxis via frato ilin sercxos, kaj tiam redonu ilin al li.

esperanto@Deuteronomy:22:3 @ Tiel same agu kun lia azeno, tiel same agu kun lia vesto, kaj tiel same agu kun cxia perditajxo de via frato, kun cxio, kio estos perdita de li kaj kion vi trovos:vi ne devas forturni vin.

esperanto@Deuteronomy:22:4 @ Kiam vi vidos, ke azeno de via frato aux lia bovo falis sur la vojo, ne forturnu vin de ili; levu ilin kune kun li.

esperanto@Deuteronomy:22:5 @ Ne devas esti apartenajxo de viro sur virino, kaj viro ne surmetu sur sin veston de virino; cxar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion.

esperanto@Deuteronomy:22:6 @ Se vi trovos neston de birdo antaux vi sur la vojo, sur iu arbo aux sur la tero, kun birdidoj aux kun ovoj, kaj la patrino sidas sur la birdidoj aux sur la ovoj, ne prenu la patrinon kune kun la idoj;

esperanto@Deuteronomy:22:7 @ la patrinon forliberigu, kaj la idojn vi povas preni al vi; por ke estu al vi bone kaj por ke vi longe vivu.

esperanto@Deuteronomy:22:8 @ Kiam vi konstruos novan domon, faru balustradon cxirkaux via tegmento, por ke vi ne venigu sangon sur vian domon, se iu defalos de gxi.

esperanto@Deuteronomy:22:9 @ Ne prisemu vian vinbergxardenon per miksospecaj semoj, por ke ne malbenigxu la tuta rikolto, la semo, kiun vi semis, kaj la fruktoj de la vinbergxardeno.

esperanto@Deuteronomy:22:10 @ Ne plugu per bovo kaj azeno kune.

esperanto@Deuteronomy:22:11 @ Ne surmetu sur vin miksospecan veston el lano kaj lino kune.

esperanto@Deuteronomy:22:12 @ Kvastojn faru al vi sur la kvar anguloj de via kovrilo, per kiu vi vin kovras.

esperanto@Deuteronomy:22:13 @ Se iu prenos edzinon kaj envenos al sxi kaj ekmalamos sxin,

esperanto@Deuteronomy:22:14 @ kaj li akuzos sxin kalumnie kaj kurigos pri sxi malbonon famon, kaj diros:CXi tiun virinon mi prenis, kaj mi alproksimigxis al sxi kaj ne trovis cxe sxi virgecon:

esperanto@Deuteronomy:22:15 @ tiam la patro de la junulino kaj sxia patrino prenu kaj elportu la signojn de virgeco de la junulino al la plejagxuloj de la urbo al la pordego;

esperanto@Deuteronomy:22:16 @ kaj la patro de la junulino diru al la plejagxuloj:Mian filinon mi donis al cxi tiu viro kiel edzinon, kaj li ekmalamis sxin;

esperanto@Deuteronomy:22:17 @ kaj jen li akuzis sxin kalumnie, dirante:Mi ne trovis cxe via filino virgecon; sed jen estas la signoj de virgeco de mia filino. Kaj ili etendos la veston antaux la plejagxuloj de la urbo.

esperanto@Deuteronomy:22:18 @ Tiam la plejagxuloj de tiu urbo prenu la edzon kaj punu lin;

esperanto@Deuteronomy:22:19 @ kaj ili kondamnu lin al punpago de cent argxentaj moneroj, kaj ili donu tion al la patro de la junulino pro tio, ke tiu kurigis malbonan famon pri junulino Izraelida; kaj sxi restu lia edzino, li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.

esperanto@Deuteronomy:22:20 @ Sed se tiu afero estos vera kaj ne trovigxos signoj de virgeco cxe la junulino:

esperanto@Deuteronomy:22:21 @ tiam oni alkonduku la junulinon al la pordo de sxia patro, kaj la logxantoj de sxia urbo prijxetu sxin per sxtonoj, ke sxi mortu; cxar sxi faris malhonorajxon en Izrael, malcxastante en la domo de sia patro. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:22:22 @ Se estos trovita viro, kusxanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaux, la viron, kiu kusxis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.

esperanto@Deuteronomy:22:23 @ Se juna virgulino estos fiancxigita kun viro, kaj iu renkontos sxin en la urbo kaj kusxos kun sxi:

esperanto@Deuteronomy:22:24 @ tiam konduku ilin ambaux al la pordego de tiu urbo, kaj prijxetu ilin per sxtonoj, ke ili mortu; la junulinon pro tio, ke sxi ne kriis en la urbo, kaj la viron pro tio, ke li senhonorigis la edzinon de sia proksimulo. Tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:22:25 @ Sed se sur kampo renkontos la viro la fiancxigitan junulinon, kaj la viro sxin kaptos kaj kusxos kun sxi:tiam oni mortigu sole la viron, kiu kusxis kun sxi;

esperanto@Deuteronomy:22:26 @ sed al la junulino faru nenion; la junulino ne havas mortomeritan pekon, cxar tiu afero estas tia, kiel se iu levigxas kontraux sian proksimulon kaj mortigas lin;

esperanto@Deuteronomy:22:27 @ li renkontis ja sxin sur kampo, la fiancxigita junulino eble kriis, sed neniu sxin savis.

esperanto@Deuteronomy:22:28 @ Se iu renkontos junulinon virgulinon ne fiancxigitan kaj kaptos sxin kaj kusxos kun sxi, kaj oni ilin trovos:

esperanto@Deuteronomy:22:29 @ tiam la viro, kiu kusxis kun sxi, donu al la patro de la junulino kvindek argxentajn monerojn, kaj sxi farigxu lia edzino, pro tio, ke li senhonorigis sxin; li ne povas forigi sxin de si dum sia tuta vivo.

esperanto@Deuteronomy:22:30 @ Neniu prenu la edzinon de sia patro, nek malkovru la baskon de sia patro.

esperanto@Deuteronomy:23:1 @ Kiu havas dispremitajn testikojn aux detrancxitan seksan membron, tiu ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:23:2 @ Peknaskito ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx lia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:23:3 @ Amonido kaj Moabido ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo; ecx ilia deka generacio ne povas eniri en la komunumon de la Eternulo eterne;

esperanto@Deuteronomy:23:4 @ pro tio, ke ili ne renkontis vin kun pano kaj akvo sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo, kaj ke ili dungis kontraux vi Bileamon, filon de Beor, el Petor en Mezopotamio, por malbeni vin.

esperanto@Deuteronomy:23:5 @ Sed la Eternulo, via Dio, ne volis auxskulti Bileamon; kaj la Eternulo, via Dio, turnis por vi la malbenon en benon, cxar la Eternulo, via Dio, amas vin.

esperanto@Deuteronomy:23:6 @ Ne faru al ili pacon nek bonon dum via tuta ekzistado eterne.

esperanto@Deuteronomy:23:7 @ Ne abomenu Edomidon, cxar li estas via frato; ne abomenu Egipton, cxar vi estis fremdulo en lia lando.

esperanto@Deuteronomy:23:8 @ La infanoj, kiuj naskigxos de ili, en la tria generacio povas eniri en la komunumon de la Eternulo.

esperanto@Deuteronomy:23:9 @ Kiam vi eliros tendare kontraux viajn malamikojn, tiam gardu vin kontraux cxio malbona.

esperanto@Deuteronomy:23:10 @ Se estos inter vi iu, kiu ne estos pura pro okazintajxo nokta, li eliru ekster la tendaron, li ne venu internen de la tendaro;

esperanto@Deuteronomy:23:11 @ kiam farigxos vespero, li lavu sin per akvo, kaj post la subiro de la suno li povas veni en la tendaron.

esperanto@Deuteronomy:23:12 @ Lokon vi devas havi ekster la tendaro, kien vi elirados por necesajxoj.

esperanto@Deuteronomy:23:13 @ Fosileton vi devas havi cxe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per gxi kaj reen kovru vian elirintajxon;

esperanto@Deuteronomy:23:14 @ cxar la Eternulo, via Dio, iras meze de via tendaro, por savi vin kaj por transdoni al vi viajn malamikojn; tial via tendaro devas esti sankta, por ke Li ne vidu inter vi ion hontindan kaj ne deturnigxu de vi.

esperanto@Deuteronomy:23:15 @ Ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon cxe vi kontraux sia sinjoro;

esperanto@Deuteronomy:23:16 @ kun vi li logxu, inter vi, sur la loko, kiun li elektos en unu el viaj urboj, kie placxos al li; ne premu lin.

esperanto@Deuteronomy:23:17 @ Ne devas esti malcxastistino inter la filinoj de Izrael, kaj ne devas esti malcxastisto inter la filoj de Izrael.

esperanto@Deuteronomy:23:18 @ Ne enportu pagon de malcxastistino nek de malcxastisto en la domon de la Eternulo, via Dio, pro ia promeso; cxar ambaux estas abomenajxo antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:23:19 @ Ne donu kreskige al via frato monon, nek mangxajxon, nek ion alian, kion oni povas doni kreskige.

esperanto@Deuteronomy:23:20 @ Al alilandulo vi povas doni kreskige, sed al via frato ne donu kreskige; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiu entrepreno de viaj manoj sur la tero, sur kiun vi venas, por ekposedi gxin.

esperanto@Deuteronomy:23:21 @ Se vi faros promeson al la Eternulo, via Dio, ne prokrastu plenumi gxin; cxar la Eternulo, via Dio, postulos gxin de vi, kaj estos sur vi peko.

esperanto@Deuteronomy:23:22 @ Sed se vi ne faros promeson, ne estos sur vi peko.

esperanto@Deuteronomy:23:23 @ Kio eliris el via busxo, tion observu kaj plenumu, kiel vi promesis al la Eternulo, via Dio, propravole, kion vi diris per via busxo.

esperanto@Deuteronomy:23:24 @ Kiam vi eniros en vinbergxardenon de via proksimulo, vi povas mangxi vinberojn kiom vi volos, gxissate; sed en vian vazon ne metu.

esperanto@Deuteronomy:23:25 @ Kiam vi venos sur la grenkampon de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj; sed rikoltilon ne levu kontraux la grenkampon de via proksimulo.

esperanto@Deuteronomy:24:1 @ Se iu prenos virinon kaj farigxos sxia edzo, kaj okazos, ke sxi ne placxas al li, cxar li trovis cxe sxi ion hontindan:tiam li skribu al sxi eksedzigan leteron kaj donu gxin en sxian manon kaj forsendu sxin el sia domo.

esperanto@Deuteronomy:24:2 @ Kaj se sxi eliros el lia domo kaj iros kaj edzinigxos kun alia viro;

esperanto@Deuteronomy:24:3 @ kaj tiu lasta edzo sxin ekmalamos kaj skribos al sxi eksedzigan leteron kaj donos en sxian manon kaj forsendos sxin el sia domo; aux mortos tiu lasta viro, kiu prenis sxin kiel edzinon:

esperanto@Deuteronomy:24:4 @ tiam sxia unua edzo, kiu forsendis sxin, ne povas preni sxin denove kiel edzinon, post kiam sxi estas malpurigita; cxar tio estas abomenajxo antaux la Eternulo; kaj vi ne pekmakulu la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredajxon.

esperanto@Deuteronomy:24:5 @ Se iu antaux nelonge edzigxis, li ne iru en militon, kaj oni nenion metu sur lin; li restu libera en sia domo dum unu jaro, kaj li gajigu sian edzinon, kiun li prenis.

esperanto@Deuteronomy:24:6 @ Neniu prenu kiel garantiajxon muelilon aux supran muelsxtonon, cxar tiam li prenus garantiajxe animon.

esperanto@Deuteronomy:24:7 @ Se oni trovos iun, kiu sxtelis iun el siaj fratoj, el la Izraelidoj, kaj sklavigis lin kaj vendis lin, tiu sxtelinto devas morti; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.

esperanto@Deuteronomy:24:8 @ Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.

esperanto@Deuteronomy:24:9 @ Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.

esperanto@Deuteronomy:24:10 @ Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiajxon;

esperanto@Deuteronomy:24:11 @ staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.

esperanto@Deuteronomy:24:12 @ Kaj se li estas malricxulo, tiam ne dormu kun lia garantiajxo;

esperanto@Deuteronomy:24:13 @ redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:24:14 @ Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:

esperanto@Deuteronomy:24:15 @ en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.

esperanto@Deuteronomy:24:16 @ Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.

esperanto@Deuteronomy:24:17 @ Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.

esperanto@Deuteronomy:24:18 @ Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.

esperanto@Deuteronomy:24:19 @ Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.

esperanto@Deuteronomy:24:20 @ Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

esperanto@Deuteronomy:24:21 @ Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.

esperanto@Deuteronomy:24:22 @ Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.

esperanto@Deuteronomy:25:1 @ Se estos disputo inter homoj, ili venu al la jugxo, kaj oni jugxu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.

esperanto@Deuteronomy:25:2 @ Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la jugxisto ordonu kusxigi lin kaj bati lin antaux li laux la grado de lia kulpeco, laux kalkulo.

esperanto@Deuteronomy:25:3 @ Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaux viaj okuloj.

esperanto@Deuteronomy:25:4 @ Ne fermu la busxon al bovo drasxanta.

esperanto@Deuteronomy:25:5 @ Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi.

esperanto@Deuteronomy:25:6 @ Kaj la unuenaskito, kiun sxi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.

esperanto@Deuteronomy:25:7 @ Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.

esperanto@Deuteronomy:25:8 @ Tiam la plejagxuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li starigxos, kaj diros:Mi ne volas preni sxin:

esperanto@Deuteronomy:25:9 @ tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la plejagxuloj, kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.

esperanto@Deuteronomy:25:10 @ Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de sensxuigito.

esperanto@Deuteronomy:25:11 @ Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:

esperanto@Deuteronomy:25:12 @ tiam dehaku sxian manon, via okulo ne indulgu sxin.

esperanto@Deuteronomy:25:13 @ Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.

esperanto@Deuteronomy:25:14 @ Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.

esperanto@Deuteronomy:25:15 @ Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

esperanto@Deuteronomy:25:16 @ CXar abomenajxo por la Eternulo, via Dio, estas cxiu, kiu faras tion, cxiu, kiu faras maljustajxon.

esperanto@Deuteronomy:25:17 @ Memoru, kion faris al vi Amalek sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo;

esperanto@Deuteronomy:25:18 @ kiel li renkontis vin sur la vojo, kaj mortigis cxe vi cxiujn, kiuj, malfortigxinte, restis malantauxe, kiam vi estis laca kaj multelaborinta; kaj li ne timis Dion.

esperanto@Deuteronomy:25:19 @ Tial, kiam la Eternulo, via Dio, ripozigos vin de cxiuj viaj malamikoj cxirkauxe en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel heredan posedajxon, elvisxu la memoron pri Amalek el sub la cxielo; ne forgesu.

esperanto@Deuteronomy:26:1 @ Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedajxon, kaj vi ekposedos gxin kaj enlogxigxos en gxi:

esperanto@Deuteronomy:26:2 @ tiam prenu el la unuaj el cxiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por logxigi tie Sian nomon;

esperanto@Deuteronomy:26:3 @ kaj venu al la pastro, kiu estos en tiu tempo, kaj diru al li:Mi sciigas hodiaux antaux la Eternulo, via Dio, ke mi eniris en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al niaj patroj, ke Li donos gxin al ni.

esperanto@Deuteronomy:26:4 @ Kaj la pastro prenos la korbon el via mano, kaj metos gxin antaux la altaron de la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:26:5 @ Kaj vi ekparolos, kaj diros antaux la Eternulo, via Dio:Vaganta Siriano estis mia patro, kaj li foriris en Egiptujon kaj enlogxigxis tie fremdule kun malmulte da homoj, kaj farigxis tie popolo granda, forta, kaj multenombra;

esperanto@Deuteronomy:26:6 @ kaj la Egiptoj agis malbone kontraux ni kaj premis nin kaj metis sur nin malfacilan laboron;

esperanto@Deuteronomy:26:7 @ kaj ni ekkriis al la Eternulo, la Dio de niaj patroj, kaj la Eternulo auxskultis nian vocxon kaj vidis nian mizeron kaj nian laboradon kaj nian prematecon;

esperanto@Deuteronomy:26:8 @ kaj la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per mano forta kaj per brako etendita kaj per granda teruro kaj per signoj kaj mirakloj;

esperanto@Deuteronomy:26:9 @ kaj Li venigis nin al cxi tiu loko kaj donis al ni cxi tiun landon, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;

esperanto@Deuteronomy:26:10 @ kaj nun jen mi alportis la unuajn fruktojn de la tero, kiun Vi donis al mi, ho Eternulo. Kaj vi metos tion antaux la Eternulon, vian Dion, kaj vi adorklinigxos antaux la Eternulo, via Dio.

esperanto@Deuteronomy:26:11 @ Kaj vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo, vi, kaj la Levido, kaj la fremdulo, kiu logxas inter vi.

esperanto@Deuteronomy:26:12 @ Kiam vi finos la apartigadon de cxiuj dekonajxoj el viaj produktajxoj en la tria jaro, la jaro de la dekonajxoj, kaj vi fordonos al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, por ke ili mangxu inter viaj pordegoj kaj satigxu:

esperanto@Deuteronomy:26:13 @ tiam diru antaux la Eternulo, via Dio:Mi forigis la sanktigitajxon el la domo, kaj mi donis gxin al la Levido kaj al la fremdulo, al la orfo kaj al la vidvino, tute laux Via ordono, kiun Vi faris al mi; mi ne transpasxis Viajn ordonojn kaj mi ne forgesis;

esperanto@Deuteronomy:26:14 @ mi ne mangxis el gxi en la tagoj de mia malgxojo, kaj mi ne apartigis el gxi en stato de malpureco, kaj mi ne donis el gxi por mortinto; mi auxskultis la vocxon de la Eternulo, mia Dio; mi faris konforme al cxio, kion Vi ordonis al mi.

esperanto@Deuteronomy:26:15 @ Ekrigardu el Via sankta logxejo, el la cxielo, kaj benu Vian popolon Izrael, kaj la teron, kiun Vi donis al ni, kiel Vi jxuris al niaj patroj, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

esperanto@Deuteronomy:26:16 @ En la hodiauxa tago la Eternulo, via Dio, ordonas al vi plenumi cxi tiujn legxojn kaj regulojn; kaj observu kaj plenumu ilin per via tuta koro kaj per via tuta animo.

esperanto@Deuteronomy:26:17 @ Al la Eternulo vi promesis hodiaux, ke Li estos via Dio, kaj ke vi iros laux Liaj vojoj kaj observos Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn kaj Liajn decidojn kaj auxskultos Lian vocxon.

esperanto@Deuteronomy:26:18 @ Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaux, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos cxiujn Liajn ordonojn;

esperanto@Deuteronomy:26:19 @ kaj ke Li starigos vin pli alte ol cxiuj popoloj, kiujn Li kreis, en honoro, gloro, kaj majesto, kaj ke vi estos popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kiel Li diris.

esperanto@Deuteronomy:27:1 @ Kaj Moseo kaj la plejagxuloj de Izrael ordonis al la popolo, dirante:Observu cxiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaux.


Seeker Overlay: Off On

[BookofDeuteronomy] [Deuteronomy:20] [Deuteronomy:21-26 ] [Deuteronomy:22] [Discuss] Tag Deuteronomy:21-26 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: