Deuteronomy:24:14-22
Seeker Overlay ON
*
Ne faru maljustajxon al dungito ,
al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj ,
kiuj logxas en via lando ,
en viaj urboj :
*
en la sama tago donu al li lian pagon ,
ke la suno ne subiru super gxi ,
cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon ;
ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon .
*
Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj ,
kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo .
*
Ne jugxu malgxuste fremdulon ,
orfon ,
kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino .
*
Kaj memoru ,
ke vi estis sklavo en Egiptujo ,
kaj la Eternulo ,
via Dio ,
liberigis vin el tie ;
tial mi ordonas al vi ,
ke vi agu tiel .
*
Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo ,
ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo ,
por la orfo ,
kaj por la vidvino ;
por ke la Eternulo ,
via Dio ,
benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj .
*
Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo ,
ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo ,
por la orfo ,
kaj por la vidvino .
*
Kiam vi rikoltos en via vinberejo ,
ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo ,
por la orfo ,
kaj por la vidvino .
*
Kaj memoru ,
ke vi estis sklavo en la lando Egipta ;
pro tio mi ordonas al vi agi tiel .