Deuteronomy:3:21-29
Seeker Overlay ON
*
Kaj al Josuo mi ordonis en tiu tempo ,
dirante:Viaj okuloj vidis cxion ,
kion la Eternulo ,
via Dio ,
faris al tiuj du regxoj ;
tiel la Eternulo faros al cxiuj regnoj ,
kiujn vi trairos .
*
Ne timu ilin ;
cxar la Eternulo ,
via Dio ,
batalas por vi .
*
Kaj mi pregxis al la Eternulo en tiu tempo ,
dirante :
*
Mia Sinjoro ,
ho Eternulo !
Vi komencis montradi al Via servanto Vian grandecon kaj Vian fortan manon ;
cxar kie estas dio en la cxielo aux sur la tero ,
kiu povus fari simile al Viaj faroj kaj al Via potenco ?
*
Mi dezirus transiri kaj vidi tiun bonan landon ,
kiu estas transe de Jordan ,
tiun belan monton kaj Lebanonon .
*
Sed la Eternulo ekkoleris kontraux mi pro vi kaj ne auxskultis min ;
kaj la Eternulo diris al mi:Suficxe ,
ne parolu al Mi plu pri tio .
*
Supreniru sur la supron de Pisga ,
kaj direktu viajn okulojn al okcidento kaj al nordo kaj al sudo kaj al oriento kaj rigardu per viaj okuloj ;
cxar vi ne transiros cxi tiun Jordanon .
*
Kaj donu instrukciojn al Josuo kaj fortigu kaj kuragxigu lin ,
cxar li transiros antaux cxi tiu popolo ,
kaj li posedigos al ili la landon ,
kiun vi vidos .
*
Kaj ni restis en la valo ,
kontraux Bet-Peor .