Deuteronomy:4



Seeker Overlay ON

* Kaj nun , ho Izrael , auxskultu la legxojn kaj la regulojn , kiujn mi instruas al vi , ke vi ilin plenumu , por ke vi vivu kaj venu kaj heredu la landon , kiun la Eternulo , la Dio de viaj patroj , donas al vi . * Ne aldonu al tio , kion mi ordonas al vi , kaj ne deprenu de gxi ; sed observu la ordonojn de la Eternulo , via Dio , kiujn mi ordonas al vi . * Viaj okuloj vidis , kion la Eternulo faris pro Baal-Peor ; cxar cxiun homon , kiu sekvis Baal-Peoron , la Eternulo , via Dio , ekstermis el inter vi ; * sed vi , kiuj restis aligxintaj al la Eternulo , via Dio , vi cxiuj vivas hodiaux . * Rigardu , mi instruis al vi legxojn kaj regulojn , kiel ordonis al mi la Eternulo , mia Dio , ke vi agu tiel en la lando , en kiun vi venas , por ekposedi gxin . * Kaj observu kaj plenumu ilin ; cxar tio estas via sagxo kaj via prudento en la okuloj de la popoloj , kiuj auxdos pri cxiuj cxi tiuj legxoj , kaj diros:Efektive , popolo sagxa kaj prudenta estas tiu granda popolo . * CXar kie estas granda popolo , al kiu dioj estas tiel proksimaj , kiel la Eternulo , nia Dio , cxiufoje , kiam ni vokas al Li ? * Kaj kie estas granda popolo , kiu havas legxojn kaj regulojn justajn , kiel la tuta cxi tiu instruo , kiun mi donas al vi hodiaux ? * Nur gardu vin kaj forte gardu vian animon , ke vi ne forgesu la aferojn , kiujn vidis viaj okuloj , kaj ke ili ne eliru el via koro dum via tuta vivo ; kaj rakontu al viaj filoj kaj al la filoj de viaj filoj * pri la tago , en kiu vi staris antaux la Eternulo , via Dio , cxe HXoreb , kiam la Eternulo diris al mi:Kunvenigu al Mi la popolon , kaj Mi auxdigos al ili Miajn vortojn , per kiuj ili lernos timi Min dum la tuta tempo , kiun ili vivas sur la tero , kaj ili lernigos siajn filojn . * Tiam vi alproksimigxis kaj starigxis cxe la bazo de la monto , kaj la monto brulis per fajro gxis la mezo de la cxielo , en mallumo , nubo , kaj nebulo . * Kaj la Eternulo parolis al vi el meze de la fajro ; la vocxon de la vortoj vi auxdis , sed figuron vi ne vidis , nur la vocxon . * Kaj Li sciigis al vi Sian interligon , kiun Li ordonis al vi plenumi , la dek ordonojn ; kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj . * Kaj al mi la Eternulo en tiu tempo ordonis instrui al vi la legxojn kaj regulojn , por ke vi plenumadu ilin en la lando , en kiun vi iras , por ekposedi gxin . * Gardu do bone viajn animojn:cxar vi vidis nenian figuron en tiu tago , kiam la Eternulo parolis al vi sur HXoreb el meze de la fajro ; * vi do ne malcxastigxu , kaj ne faru al vi ian skulptajxon , bildon de ia idolo , figuron de viro aux virino , * figuron de ia bruto , kiu estas sur la tero , figuron de ia flugilhava birdo , kiu flugas sub la cxielo , * figuron de io , kio rampas sur la tero , figuron de ia fisxo , kiu estas en akvo , malsupre de la tero . * Kaj , levinte viajn okulojn al la cxielo kaj vidinte la sunon kaj la lunon kaj la stelojn kaj la tutan armeon de la cxielo , ne forlogigxu , kaj ne adorklinigxu antaux ili kaj ne servu ilin , kiujn la Eternulo , via Dio , destinis por cxiuj popoloj sub la tuta cxielo . * Kaj vin la Eternulo prenis , kaj elkondukis vin el la fera forno , el Egiptujo , por ke vi estu al Li popolo herede apartenanta , kiel nun . * Kaj la Eternulo ekkoleris min pro vi , kaj jxuris , ke mi ne transiros Jordanon , kaj mi ne venos en la bonan landon , kiun la Eternulo , via Dio , donas al vi kiel posedajxon ; * cxar mi mortos en cxi tiu lando , mi ne transiros Jordanon , sed vi transiros kaj ekposedos tiun bonan landon . * Gardu vin , ke vi ne forgesu la interligon de la Eternulo , via Dio , kiun Li faris kun vi , kaj ke vi ne faru al vi ian skulptajxon , figuron de io , kiel ordonis al vi la Eternulo , via Dio . * CXar la Eternulo , via Dio , estas fajro konsumanta , Dio severa . * Se vi naskos filojn kaj filojn de filoj , kaj , longe vivinte sur la tero , vi malcxastigxos kaj faros skulptitan figuron de io kaj faros malbonon antaux la okuloj de la Eternulo , via Dio , kolerigante Lin : * mi atestigas al vi hodiaux la cxielon kaj la teron , ke vi rapide pereos de sur la tero , por kies ekposedo vi transiras Jordanon ; ne longe vi logxos sur gxi , sed vi estos ekstermitaj . * Kaj la Eternulo dissemos vin inter la popoloj , kaj vi restos en malgranda nombro inter la popoloj , al kiuj la Eternulo vin foririgos . * Kaj vi servos tie al dioj , kiuj estas faritajxo de homaj manoj , ligno kaj sxtono , kiuj ne vidas kaj ne auxdas kaj ne mangxas kaj ne flaras . * Kaj vi sercxos el tie la Eternulon , vian Dion ; kaj vi trovos , se vi sercxos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo . * Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos cxio cxi tio en la malproksima venonta tempo , tiam vi revenos al la Eternulo , via Dio , kaj vi auxskultos Lian vocxon ; * cxar la Eternulo , via Dio , estas Dio kompatema ; Li ne forlasos vin nek pereigos vin , kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj , pri kiu Li jxuris al ili . * CXar demandu la tempojn antauxajn , kiuj estis antaux vi de post tiu tago , en kiu la Eternulo kreis homon sur la tero , kaj de unu rando de la cxielo gxis la alia rando:CXu estis io , kiel cxi tiu granda afero , aux cxu oni auxdis pri io simila ? * CXu auxdis la popolo la vocxon de Dio , parolantan el meze de fajro , kiel vi auxdis , kaj restis vivanta ? * Aux cxu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj , per signoj , kaj per mirakloj , kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj terurajxoj , simile al cxio , kion faris al vi la Eternulo , via Dio , en Egiptujo , antaux viaj okuloj ? * Al vi tio estis montrita , por ke vi sciu , ke la Eternulo estas Dio , ke ne ekzistas alia krom Li . * El la cxielo Li auxdigis al vi Sian vocxon , por instrui vin , kaj sur la tero Li montris al vi Sian grandan fajron , kaj Liajn vortojn vi auxdis el meze de la fajro . * Kaj cxar Li amis viajn patrojn , tial Li elektis ilian idaron post ili , kaj elkondukis vin per Sia vizagxo , per Sia granda forto el Egiptujo , * por forpeli de antaux vi popolojn , kiuj estas pli grandaj kaj pli fortaj ol vi , por envenigi vin kaj doni al vi ilian landon kiel posedajxon , kiel nun . * Sciu do nun kaj enmetu en vian koron , ke la Eternulo estas Dio en la cxielo supre kaj sur la tero malsupre ; ne ekzistas alia . * Kaj observu Liajn legxojn kaj Liajn ordonojn , kiujn mi ordonas al vi hodiaux , por ke estu bone al vi kaj al viaj filoj post vi , kaj por ke vi longe vivu sur la tero , kiun la Eternulo , via Dio , donas al vi por cxiam . * Tiam Moseo apartigis tri urbojn transe de Jordan , sur la flanko de sunlevigxo , * por ke tien forkuru mortiginto , kiu mortigis sian proksimulon senintence , ne estinte malamika al li de antauxe , kaj forkurinte al unu el tiuj urboj , li restu viva : * Becer en la dezerto , sur la ebenajxo , por la Rubenidoj , kaj Ramot en Gilead por la Gadidoj , kaj Golan en Basxan por la Manaseidoj . * Kaj jen estas la instruo , kiun Moseo proponis al la Izraelidoj ; * jen estas la atestoj kaj la legxoj kaj la reguloj , kiujn Moseo eldiris al la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo , * transe de Jordan , en la valo kontraux Bet-Peor , en la lando de Sihxon , regxo de la Amoridoj , kiu logxis en HXesxbon kaj kiun venkobatis Moseo kaj la Izraelidoj post sia eliro el Egiptujo ; * kaj ili ekposedis lian landon , kaj la landon de Og , regxo de Basxan , la du regxoj de la Amoridoj , kiuj estis transe de Jordan , sur la flanko de sunlevigxo , * de Aroer , kiu estas sur la bordo de la torento Arnon , gxis la monto Sion (kiu ankaux nomigxas HXermon ); * kaj la tutan stepon transe de Jordan oriente kaj gxis la maro de la stepo cxe la bazo de Pisga .

Seeker Overlay: Off On

[BookofDeuteronomy] [Deuteronomy:3] [Deuteronomy:4] [Deuteronomy:5] [Discuss] Tag Deuteronomy:4 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: