Ecclesiastes:1:1-11
esperanto@Ecclesiastes:1:1 @ Vortoj de la Predikanto, filo de David, regxo en Jerusalem.
esperanto@Ecclesiastes:1:2 @ Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo.
esperanto@Ecclesiastes:1:3 @ Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?
esperanto@Ecclesiastes:1:4 @ Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne.
esperanto@Ecclesiastes:1:5 @ Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas.
esperanto@Ecclesiastes:1:6 @ Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.
esperanto@Ecclesiastes:1:7 @ CXiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne plenigxas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas cxiam denove.
esperanto@Ecclesiastes:1:8 @ CXiuj aferoj estas lacigaj, ne povas homo tion eldiri; ne satigxas la okulo de vidado, kaj ne plenigxas la orelo de auxdado.
esperanto@Ecclesiastes:1:9 @ Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata; kaj ekzistas nenio nova sub la suno.
esperanto@Ecclesiastes:1:10 @ Ekzistas io, pri kio oni diras:Vidu, cxi tio estas nova; sed gxi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaux ni.
esperanto@Ecclesiastes:1:11 @ Ne restis memoro pri la antauxuloj; kaj ankaux pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro cxe tiuj, kiuj estos poste.