Ecclesiastes:1:12-18
esperanto@Ecclesiastes:1:12 @ Mi, Predikanto, estis regxo super Izrael en Jerusalem.
esperanto@Ecclesiastes:1:13 @ Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la sagxo cxion, kio farigxas sub la cxielo:cxi tiun malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.
esperanto@Ecclesiastes:1:14 @ Mi vidis cxiujn aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kaj jen, cxio estas vantajxo kaj entreprenoj ventaj.
esperanto@Ecclesiastes:1:15 @ Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli.
esperanto@Ecclesiastes:1:16 @ Mi meditis kun mia koro tiele:Jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol cxiuj, kiuj estis antaux mi en Jerusalem; kaj mia koro penetris multon da sagxo kaj scio.
esperanto@Ecclesiastes:1:17 @ Sed kiam mi dedicxis mian koron, por ekkoni la sagxecon kaj ekkoni la malsagxecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaux cxi tio estas ventajxo.
esperanto@Ecclesiastes:1:18 @ CXar cxe multe da sagxeco estas multe da zorgemeco; kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, tiu plimultigas siajn dolorojn.