Ecclesiastes:7:1-8:1
esperanto@Ecclesiastes:7:1 @ Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskigxo.
esperanto@Ecclesiastes:7:2 @ Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.
esperanto@Ecclesiastes:7:3 @ Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.
esperanto@Ecclesiastes:7:4 @ La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.
esperanto@Ecclesiastes:7:5 @ Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj.
esperanto@Ecclesiastes:7:6 @ CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.
esperanto@Ecclesiastes:7:7 @ CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.
esperanto@Ecclesiastes:7:8 @ La fino de afero estas pli bona, ol gxia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.
esperanto@Ecclesiastes:7:9 @ Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.
esperanto@Ecclesiastes:7:10 @ Ne diru:Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus.
esperanto@Ecclesiastes:7:11 @ Bona estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.
esperanto@Ecclesiastes:7:12 @ CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.
esperanto@Ecclesiastes:7:13 @ Rigardu la faron de Dio; cxar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?
esperanto@Ecclesiastes:7:14 @ En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.
esperanto@Ecclesiastes:7:15 @ CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco.
esperanto@Ecclesiastes:7:16 @ Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:kial vi devas vin konfuzi?
esperanto@Ecclesiastes:7:17 @ Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta:kial vi devas morti ne en via tempo?
esperanto@Ecclesiastes:7:18 @ Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.
esperanto@Ecclesiastes:7:19 @ La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo.
esperanto@Ecclesiastes:7:20 @ CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus.
esperanto@Ecclesiastes:7:21 @ Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin:
esperanto@Ecclesiastes:7:22 @ cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.
esperanto@Ecclesiastes:7:23 @ CXion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi:Mi akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi.
esperanto@Ecclesiastes:7:24 @ Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos?
esperanto@Ecclesiastes:7:25 @ Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca.
esperanto@Ecclesiastes:7:26 @ Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.
esperanto@Ecclesiastes:7:27 @ Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo.
esperanto@Ecclesiastes:7:28 @ Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis.
esperanto@Ecclesiastes:7:29 @ Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.
esperanto@Ecclesiastes:8:1 @ Kiu estas simila al sagxulo? kaj kiu komprenas la sencon de la aferoj? Sagxeco de homo lumigas lian vizagxon, kaj la maldelikateco de lia vizagxo sxangxigxas.