Ecclesiastes:7:1-8
Seeker Overlay ON
*
Pli bona estas bona nomo ,
ol bona oleo ;
kaj la tago de la morto estas pli bona ,
ol la tago de la naskigxo .
*
Pli bone estas iri en domon de funebro ,
ol iri en domon de festenado ;
cxar morto estas la fino de cxiu homo ,
kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro .
*
Pli bona estas plendo ,
ol rido ;
cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro .
*
La koro de sagxuloj estas en domo de funebro ,
kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo .
*
Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo ,
ol auxskulti kanton de malsagxuloj .
*
CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj ;
kaj vantajxo gxi estas .
*
CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo ,
kaj la prudenton malbonigas donaco .
*
La fino de afero estas pli bona ,
ol gxia komenco ;
pacienculo estas pli bona ,
ol malhumilulo .