Ephesians:2
Seeker Overlay ON
*
Kaj vin li vivigis ,
kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj ,
*
en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo ,
laux la estro de la potenco de la aero ,
de la spirito ,
kiu nun energias en la filoj de malobeo ;
*
inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis ,
plenumante la dezirojn de nia karno ,
farante la volojn de la karno kaj de la menso ,
kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego ,
kiel ankaux la aliaj .
*
Sed Dio ,
estante ricxa en kompateco ,
pro Sia granda amo ,
per kiu Li amis nin ,
*
ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj ,
nin vivigis en Kristo (
per graco vi savigxis ),
*
kaj nin levis ,
kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo ;
*
por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo :
*
cxar per graco vi savigxis per fido ;
ne per vi mem:gxi estas dono de Dio ;
*
ne el faroj ,
por ke neniu fanfaronu .
*
CXar ni estas Lia faritajxo ,
kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj ,
kiujn antauxarangxis Dio ,
por ke ni iradu en ili .
*
Kaj pro tio rememoru ,
ke iam vi ,
nacianoj laux la karno ,
nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido ,
mane farita sur la karno -
*
ke vi estis tiam sen Kristo ,
fremdigitaj for de la komunumo de Izrael ,
kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso ,
esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo .
*
Sed nun en Kristo Jesuo vi ,
iam malproksimaj ,
proksimigxis en la sango de Kristo .
*
CXar nia paco estas li ,
kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo ,
*
en sia karno neniiginte la malamon ,
la legxon de ordonoj en dekretoj ;
por krei en si el la du unu novan homon ,
tiel farante pacon ;
*
kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco ,
mortiginte per tio la malamon ;
*
kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj ;
*
cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro .
*
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj paslogxantoj ,
sed samregnanoj kun la sanktuloj ,
kaj el la domanaro de Dio ,
*
konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj ,
kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem ;
*
en kiu cxiu aparta konstruajxo ,
bone kunigita ,
kreske farigxas sankta templo en Kristo ;
*
en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito .