Exodus:18:13-26




esperanto@Exodus:18:13 @ La sekvantan tagon Moseo sidigxis, por jugxi la popolon; kaj la popolo staris antaux Moseo de la mateno gxis la vespero.

esperanto@Exodus:18:14 @ Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero?

esperanto@Exodus:18:15 @ Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion.

esperanto@Exodus:18:16 @ Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.

esperanto@Exodus:18:17 @ Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras.

esperanto@Exodus:18:18 @ Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.

esperanto@Exodus:18:19 @ Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.

esperanto@Exodus:18:20 @ Instruu al ili la legxojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.

esperanto@Exodus:18:21 @ Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.

esperanto@Exodus:18:22 @ Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.

esperanto@Exodus:18:23 @ Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.

esperanto@Exodus:18:24 @ Moseo obeis la vocxon de sia bopatro, kaj faris cxion, kion tiu diris.

esperanto@Exodus:18:25 @ Kaj Moseo elektis bravajn homojn inter la tuta Izrael, kaj faris ilin estroj super la popolo, milestroj, centestroj, kvindekestroj, kaj dekestroj.

esperanto@Exodus:18:26 @ Kaj ili jugxadis la popolon en cxiu tempo; malfacilan aferon ili venigadis al Moseo, kaj cxiun aferon malgrandan jugxadis ili.


Seeker Overlay: Off On

[BookofExodus] [Exodus:17] [Exodus:18] [Exodus:19] [Discuss] Tag Exodus:18:13-26 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: