Exodus:25-31




esperanto@Exodus:25:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:25:2 @ Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de cxiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.

esperanto@Exodus:25:3 @ Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili:oro kaj argxento kaj kupro,

esperanto@Exodus:25:4 @ kaj blua teksajxo kaj purpura kaj rugxa, kaj bisino kaj kapra lano,

esperanto@Exodus:25:5 @ kaj virsxafaj feloj rugxe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,

esperanto@Exodus:25:6 @ oleo por lumigado, aromajxoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

esperanto@Exodus:25:7 @ sxtonoj oniksaj kaj sxtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:25:8 @ Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi logxu inter ili.

esperanto@Exodus:25:9 @ Laux cxio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Logxejo kaj la bildon de cxiuj gxiaj objektoj, tiel faru.

esperanto@Exodus:25:10 @ Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

esperanto@Exodus:25:11 @ Kaj tegu gxin per pura oro, interne kaj ekstere tegu gxin, kaj faru sur gxi oran kronon cxirkauxe.

esperanto@Exodus:25:12 @ Kaj fandu por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.

esperanto@Exodus:25:13 @ Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.

esperanto@Exodus:25:14 @ Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.

esperanto@Exodus:25:15 @ En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de gxi.

esperanto@Exodus:25:16 @ Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.

esperanto@Exodus:25:17 @ Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.

esperanto@Exodus:25:18 @ Kaj faru du kerubojn el oro; per forgxa laboro faru ilin cxe la du randoj de la fermoplato.

esperanto@Exodus:25:19 @ Faru unu kerubon cxe unu flanko kaj unu kerubon cxe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.

esperanto@Exodus:25:20 @ Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estu unu kontraux la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

esperanto@Exodus:25:21 @ Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.

esperanto@Exodus:25:22 @ Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri cxio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:25:23 @ Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

esperanto@Exodus:25:24 @ Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.

esperanto@Exodus:25:25 @ Kaj faru cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj faru oran kronon cxirkaux la listelo.

esperanto@Exodus:25:26 @ Kaj faru por gxi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.

esperanto@Exodus:25:27 @ Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.

esperanto@Exodus:25:28 @ Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.

esperanto@Exodus:25:29 @ Kaj faru gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn kalikojn kaj gxiajn krucxojn, per kiuj oni versxos; el pura oro faru ilin.

esperanto@Exodus:25:30 @ Kaj metu sur la tablon panon de propono antaux Mi cxiam.

esperanto@Exodus:25:31 @ Kaj faru kandelabron el pura oro, per forgxa laboro estu farita la kandelabro; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaru el gxi.

esperanto@Exodus:25:32 @ Kaj ses brancxoj devas elstari el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la alia flanko;

esperanto@Exodus:25:33 @ tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia brancxo; tiel sur la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

esperanto@Exodus:25:34 @ Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.

esperanto@Exodus:25:35 @ Kaj kapeto sub unu paro da brancxoj, kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel por la ses brancxoj, kiuj elstaras el la kandelabro.

esperanto@Exodus:25:36 @ La kapetoj kaj brancxoj devas elstari el gxi; cxio devas esti unu forgxita tutajxo el pura oro.

esperanto@Exodus:25:37 @ Kaj faru por gxi sep lucernojn; kaj starigu sur gxi gxiajn lucernojn, ke ili lumu sur gxian antauxan flankon.

esperanto@Exodus:25:38 @ Kaj gxiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.

esperanto@Exodus:25:39 @ El kikaro da pura oro oni faru gxin kaj cxiujn tiujn apartenajxojn.

esperanto@Exodus:25:40 @ Kaj rigardu kaj faru laux ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

esperanto@Exodus:26:1 @ La tabernaklon faru el dek tapisxoj el tordita bisino, kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn faru sur ili.

esperanto@Exodus:26:2 @ La longo de cxiu tapisxo estu dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por cxiuj tapisxoj.

esperanto@Exodus:26:3 @ Kvin tapisxoj estu kunigitaj unu kun la alia, kaj la kvin ceteraj tapisxoj estu ankaux kunigitaj unu kun la alia.

esperanto@Exodus:26:4 @ Kaj faru masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj tiel same faru sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

esperanto@Exodus:26:5 @ Kvindek masxojn faru sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn faru sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estas la dua flanko de la kunigxo; la masxoj devas esti reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

esperanto@Exodus:26:6 @ Kaj faru kvindek orajn hoketojn, kaj kunigu la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj, por ke la tabernaklo farigxu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:26:7 @ Kaj faru tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn faru.

esperanto@Exodus:26:8 @ La longo de cxiu tapisxo estu tridek ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estu kvar ulnoj; unu mezuro estu por la dek unu tapisxoj.

esperanto@Exodus:26:9 @ Kaj kunigu kvin tapisxojn aparte kaj ses tapisxojn aparte, kaj la sesan tapisxon faldu duige antaux la tabernaklo.

esperanto@Exodus:26:10 @ Kaj faru kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

esperanto@Exodus:26:11 @ Kaj faru kvindek kuprajn hoketojn, kaj metu la hoketojn en la masxojn, por ke vi kunigu la tendon kaj gxi estu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:26:12 @ Kaj el la superflua pendanta parto de la tapisxoj de la kovro, duono de la superflua tapisxa parto superpendu super la malantauxa flanko de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:26:13 @ Kaj po unu ulno cxiuflanke el la superflua longo de la tapisxoj superpendu super ambaux flankoj de la tabernaklo, por kovri gxin.

esperanto@Exodus:26:14 @ Kaj faru kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

esperanto@Exodus:26:15 @ Kaj faru starantajn tabulojn por la tabernaklo el akacia ligno.

esperanto@Exodus:26:16 @ Dek ulnoj estu la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.

esperanto@Exodus:26:17 @ Du pivotoj estu cxe cxiu tabulo, algxustigitaj unu al la alia; tiel faru cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:26:18 @ Kaj faru la tabulojn por la tabernaklo:dudek tabuloj staru sur la flanko suda.

esperanto@Exodus:26:19 @ Kaj kvardek argxentajn bazojn faru sub la dudek tabuloj:du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.

esperanto@Exodus:26:20 @ Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, estu dudek tabuloj,

esperanto@Exodus:26:21 @ kaj kvardek argxentaj bazoj por ili, po du bazoj sub cxiu tabulo.

esperanto@Exodus:26:22 @ Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, faru ses tabulojn.

esperanto@Exodus:26:23 @ Kaj du tabulojn faru en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.

esperanto@Exodus:26:24 @ Ili estu kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel gxi estu kun ili ambaux; por ambaux anguloj ili estu.

esperanto@Exodus:26:25 @ Tiel estu ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.

esperanto@Exodus:26:26 @ Kaj faru riglilojn el akacia ligno, kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

esperanto@Exodus:26:27 @ kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

esperanto@Exodus:26:28 @ Kaj la meza riglilo meze de la tabuloj sxovigxu de unu fino gxis la alia.

esperanto@Exodus:26:29 @ Kaj la tabulojn tegu per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, faru el oro, kaj la riglilojn tegu per oro.

esperanto@Exodus:26:30 @ Starigu la tabernaklon laux gxia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.

esperanto@Exodus:26:31 @ Kaj faru kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; artiste laboritaj keruboj estu faritaj sur gxi.

esperanto@Exodus:26:32 @ Kaj pendigu gxin sur kvar akaciaj kolonoj, tegitaj per oro kaj havantaj orajn hokojn kaj argxentajn bazojn.

esperanto@Exodus:26:33 @ Kaj pendigu la kurtenon sub la hokoj, kaj enportu tien internen de la kurteno la keston de atesto; kaj la kurteno faru por vi apartigon inter la sanktejo kaj la plejsanktejo.

esperanto@Exodus:26:34 @ Kaj metu la fermoplaton sur la keston de atesto en la plejsanktejo.

esperanto@Exodus:26:35 @ Kaj starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo; la tablon starigu en la norda parto.

esperanto@Exodus:26:36 @ Kaj faru kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;

esperanto@Exodus:26:37 @ kaj faru por la kovrotuko kvin kolonojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estu el oro; kaj fandu por ili kvin kuprajn bazojn.

esperanto@Exodus:27:1 @ Kaj faru la altaron el akacia ligno, havantan la longon de kvin ulnoj kaj la largxon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; kaj gxia alto estu tri ulnoj.

esperanto@Exodus:27:2 @ Kaj faru gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaru gxiaj kornoj; kaj tegu gxin per kupro.

esperanto@Exodus:27:3 @ Kaj faru por gxi potojn por gxia cindro kaj sxovelilojn kaj kalikojn kaj forkojn kaj karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn faru el kupro.

esperanto@Exodus:27:4 @ Kaj faru por gxi kradon en formo de kupra reto, kaj faru sur la reto kvar kuprajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj.

esperanto@Exodus:27:5 @ Kaj metu gxin sub la kornicon de la altaro, malsupren, tiel, ke la reto atingu gxis la mezo de la altaro.

esperanto@Exodus:27:6 @ Kaj faru stangojn por la altaro, stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per kupro.

esperanto@Exodus:27:7 @ Kaj metu gxiajn stangojn en ringojn, tiel, ke la stangoj estu cxe ambaux flankoj de la altaro, kiam oni gxin portos.

esperanto@Exodus:27:8 @ Interne malplena faru gxin el tabuloj; kiel estis montrite al vi sur la monto, tiel oni faru.

esperanto@Exodus:27:9 @ Kaj faru korton por la tabernaklo; sur la flanko suda estu kurtenoj por la korto, el tordita bisino; unu flanko havu la longon de cent ulnoj;

esperanto@Exodus:27:10 @ kaj gxiaj dudek kolonoj kaj iliaj dudek bazoj estu el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.

esperanto@Exodus:27:11 @ Tiel same ankaux sur la norda flanko lauxlonge estu kurtenoj, havantaj la longon de cent ulnoj; kaj dudek kolonoj, kaj por ili dudek bazoj el kupro; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligiloj estu el argxento.

esperanto@Exodus:27:12 @ Sed lauxlargxe de la korto, sur la flanko okcidenta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj; dek kolonoj, kaj por ili dek bazoj.

esperanto@Exodus:27:13 @ Kaj lauxlargxe de la korto, sur la flanko orienta, estu kurtenoj, havantaj la longon de kvindek ulnoj.

esperanto@Exodus:27:14 @ Kaj kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj, estu por unu latero; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

esperanto@Exodus:27:15 @ Kaj por la dua latero estu kurtenoj, havantaj la longon de dek kvin ulnoj; ankaux tri kolonoj, kaj por ili tri bazoj.

esperanto@Exodus:27:16 @ Kaj por la pordego de la korto estu kovrotuko, havanta la longon de dudek ulnoj, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj; kvar kolonoj, kaj por ili kvar bazoj.

esperanto@Exodus:27:17 @ CXiuj kolonoj cxirkaux la korto havu ligilojn el argxento, hokojn el argxento, kaj bazojn el kupro.

esperanto@Exodus:27:18 @ La longo de la korto estu cent ulnoj, la largxo cxie kvindek, kaj la alto kvin ulnoj; cxio estu farita el tordita bisino, kaj la bazoj estu el kupro.

esperanto@Exodus:27:19 @ CXiuj vazoj de la tabernaklo, por cxiuj servoj, kaj cxiuj gxiaj najloj kaj cxiuj najloj de la korto, estu el kupro.

esperanto@Exodus:27:20 @ Kaj vi ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam.

esperanto@Exodus:27:21 @ En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaux la atesto, arangxadu gxin Aaron kaj liaj filoj de vespero gxis mateno antaux la Eternulo. Tio estu eterna legxo en la generacioj de la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:28:1 @ Kaj vi alproksimigu al vi vian fraton Aaron kaj liajn filojn kun li el inter la Izraelidoj, por ke li estu Mia pastro:Aaron, kaj Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar, la filoj de Aaron.

esperanto@Exodus:28:2 @ Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.

esperanto@Exodus:28:3 @ Kaj diru al cxiuj, kiuj havas sagxan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de sagxo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.

esperanto@Exodus:28:4 @ Kaj jen estas la vestoj, kiujn ili devas fari:surbrustajxo, efodo, tuniko, hxitono teksita, cidaro, kaj zono. Kaj ili faru sanktajn vestojn por via frato Aaron kaj por liaj filoj, ke li estu Mia pastro.

esperanto@Exodus:28:5 @ Kaj ili prenu oron, kaj bluan, purpuran, kaj rugxan teksajxon, kaj bisinon.

esperanto@Exodus:28:6 @ Kaj ili faru la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, en artista maniero.

esperanto@Exodus:28:7 @ Du sursxultrajxojn kunigantajn gxi havu sur siaj du finoj, por ke gxi estu ligita.

esperanto@Exodus:28:8 @ Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estu la sama laborajxo, kiel gxia kontinuajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

esperanto@Exodus:28:9 @ Kaj prenu du oniksajn sxtonojn, kaj gravuru sur ili la nomojn de la filoj de Izrael:

esperanto@Exodus:28:10 @ ses el iliaj nomoj sur unu sxtono kaj la ses ceterajn nomojn sur la dua sxtono, laux la ordo de ilia naskigxo.

esperanto@Exodus:28:11 @ Per laboro de gravuristoj, kiel sigelila gravurado, gravurigu sur la du sxtonoj la nomojn de la filoj de Izrael; faru ilin cxirkauxataj per kadretoj el oro.

esperanto@Exodus:28:12 @ Kaj metu la du sxtonojn sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kaj Aaron portu iliajn nomojn antaux la Eternulo sur siaj du sursxultrajxoj por memoro.

esperanto@Exodus:28:13 @ Kaj faru kadretojn el oro;

esperanto@Exodus:28:14 @ kaj du cxenetojn el pura oro; faru ilin kunigxantaj per siaj finoj, plektitaj; kaj alfortikigu la plektitajn cxenetojn al la kadretoj.

esperanto@Exodus:28:15 @ Kaj faru jugxan surbrustajxon per artista laboro; simile al la laboro de la efodo faru gxin; el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino faru gxin.

esperanto@Exodus:28:16 @ Kvarangula gxi estu kaj duobla; manstrecxo estu gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo.

esperanto@Exodus:28:17 @ Kaj enmetu en gxin enmetajxon el sxtonoj en kvar vicoj. La sxtonoj de vico:rubeno, topazo, kaj smeraldo estu la unua vico;

esperanto@Exodus:28:18 @ kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

esperanto@Exodus:28:19 @ kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

esperanto@Exodus:28:20 @ kaj la kvara vico:krizolito, kaj onikso, kaj berilo. En oraj kadretoj ili estu laux siaj vicoj.

esperanto@Exodus:28:21 @ Kaj la sxtonoj estu laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

esperanto@Exodus:28:22 @ Kaj faru al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

esperanto@Exodus:28:23 @ Kaj faru por la surbrustajxo du orajn ringojn, kaj alfortikigu la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:28:24 @ Kaj metu la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:28:25 @ Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj enfortikigu en la du kadretojn, kaj alfortikigu ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

esperanto@Exodus:28:26 @ Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur interna gxia rando, direktita al la efodo.

esperanto@Exodus:28:27 @ Kaj faru du orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

esperanto@Exodus:28:28 @ Kaj oni alligu la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo.

esperanto@Exodus:28:29 @ Kaj Aaron portu la nomojn de la filoj de Izrael sur la jugxa surbrustajxo sur sia koro, kiam li eniros en la sanktejon, por cxiama memoro antaux la Eternulo.

esperanto@Exodus:28:30 @ Kaj metu sur la jugxan surbrustajxon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaux la Eternulon; kaj Aaron cxiam portu la jugxon de la filoj de Izrael sur sia koro antaux la Eternulo.

esperanto@Exodus:28:31 @ Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksajxo.

esperanto@Exodus:28:32 @ La aperturo por la kapo estu en gxia mezo; cxirkaux la aperturo estu teksita bordero, kiel cxe aperturo de sxildo, por ke gxi ne dissxirigxu.

esperanto@Exodus:28:33 @ Sur gxia malsupra rando faru granatojn el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, cxirkauxe sur gxia malsupra rando, kaj inter ili cxirkauxe orajn tintilojn.

esperanto@Exodus:28:34 @ Ora tintilo kaj granato, ora tintilo kaj granato estu cxirkauxe sur la malsupra rando de la tuniko.

esperanto@Exodus:28:35 @ GXi estu sur Aaron dum lia servado; por ke oni auxdu sonon de li, kiam li eniros en la sanktejon antaux la Eternulon kaj kiam li eliros, kaj por ke li ne mortu.

esperanto@Exodus:28:36 @ Kaj faru tabuleton el pura oro, kaj gravuru sur gxi en sigelila maniero:SANKTA AL LA ETERNULO.

esperanto@Exodus:28:37 @ Kaj alfortikigu gxin per lacxo el blua sxtofo, ke gxi estu sur la cidaro; sur la antauxa flanko de la cidaro gxi devas esti.

esperanto@Exodus:28:38 @ GXi estu sur la frunto de Aaron; kaj Aaron portados la pekon kontraux la sanktajxoj, kiujn sanktigos la Izraelidoj en cxiuj siaj sanktaj donoj; kaj gxi estos sur lia frunto cxiam, por ke la Eternulo ilin favoru.

esperanto@Exodus:28:39 @ Kaj teksu la hxitonon el bisino, kaj faru la cidaron el bisino, kaj faru broditan zonon.

esperanto@Exodus:28:40 @ Kaj por la filoj de Aaron faru hxitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.

esperanto@Exodus:28:41 @ Kaj vestu per ili vian fraton Aaron kaj liajn filojn kune kun li; kaj sanktoleu ilin kaj konsekru ilin kaj sanktigu ilin, por ke ili estu pastroj al Mi.

esperanto@Exodus:28:42 @ Kaj faru por ili linajn pantalonojn, por kovri la nudecon de ilia karno; de la lumbo gxis la femuroj ili estu.

esperanto@Exodus:28:43 @ Kaj ili estu sur Aaron kaj sur liaj filoj, kiam ili eniros en la tabernaklon de kunveno, aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi en la sanktejo; por ke ili ne faru pekon kaj ne mortu. Eterna legxo gxi estu por li kaj por lia idaro post li.

esperanto@Exodus:29:1 @ Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn;

esperanto@Exodus:29:2 @ kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, sxmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin.

esperanto@Exodus:29:3 @ Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn.

esperanto@Exodus:29:4 @ Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

esperanto@Exodus:29:5 @ Kaj prenu la vestojn, kaj metu sur Aaronon la hxitonon kaj la tunikon de la efodo kaj la efodon kaj la surbrustajxon, kaj zonu lin per la zono de la efodo.

esperanto@Exodus:29:6 @ Kaj metu la cidaron sur lian kapon, kaj metu la sanktan kronon sur la cidaron.

esperanto@Exodus:29:7 @ Kaj prenu la oleon de sanktoleado, kaj versxu sur lian kapon kaj sanktoleu lin.

esperanto@Exodus:29:8 @ Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la hxitonoj.

esperanto@Exodus:29:9 @ Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laux eterna legxo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.

esperanto@Exodus:29:10 @ Kaj alvenigu la bovidon antaux la tabernaklon de kunveno, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la bovido.

esperanto@Exodus:29:11 @ Kaj bucxu la bovidon antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:29:12 @ Kaj prenu iom el la sango de la bovido kaj metu per viaj fingroj sur la kornojn de la altaro, kaj la tutan ceteran sangon elversxu cxe la bazo de la altaro.

esperanto@Exodus:29:13 @ Kaj prenu la tutan sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj incense bruligu ilin sur la altaro.

esperanto@Exodus:29:14 @ Kaj la karnon de la bovido kaj gxian felon kaj gxian malpurajxon forbruligu per fajro ekster la tendaro; gxi estas pekofero.

esperanto@Exodus:29:15 @ Kaj unu virsxafon prenu, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

esperanto@Exodus:29:16 @ Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu gxian sangon kaj aspergu la altaron cxirkauxe.

esperanto@Exodus:29:17 @ Kaj la virsxafon dishaku en partojn, kaj lavu gxian internajxon kaj gxiajn krurojn, kaj metu ilin sur gxiajn partojn kaj sur gxian kapon.

esperanto@Exodus:29:18 @ Kaj forbruligu la tutan virsxafon sur la altaro; gxi estas brulofero por la Eternulo; agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo gxi estas.

esperanto@Exodus:29:19 @ Kaj prenu la duan virsxafon, kaj Aaron kaj liaj filoj metu siajn manojn sur la kapon de la virsxafo.

esperanto@Exodus:29:20 @ Kaj bucxu la virsxafon, kaj prenu iom el gxia sango kaj metu sur la malsupran randon de la dekstra orelo de Aaron kaj sur la malsupran randon de la dekstra orelo de liaj filoj kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra mano kaj sur la dikan fingron de ilia dekstra piedo; kaj aspergu per la sango la altaron cxirkauxe.

esperanto@Exodus:29:21 @ Kaj prenu el la sango, kiu estos sur la altaro, kaj sanktan oleon, kaj aspergu Aaronon kaj liajn vestojn kaj liajn filojn kaj la vestojn de liaj filoj kune kun li; kaj sanktigxos li kaj liaj vestoj kaj liaj filoj kaj la vestoj de liaj filoj kune kun li.

esperanto@Exodus:29:22 @ Kaj prenu de la virsxafo la sebon kaj la voston, kaj la sebon, kiu kovras la internajxon, kaj la reton de la hepato, kaj la du renojn, kaj la sebon, kiu estas sur ili, kaj la dekstran femuron, cxar tio estas virsxafo de konsekrado;

esperanto@Exodus:29:23 @ kaj unu bulon da pano kaj unu kukon kun oleo kaj unu flanon, el la korbo kun macoj, kiu staras antaux la Eternulo;

esperanto@Exodus:29:24 @ kaj metu cxion sur la manojn de Aaron kaj sur la manojn de liaj filoj, kaj skuu tion kiel skuoferon antaux la Eternulo.

esperanto@Exodus:29:25 @ Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu gxin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odorajxon antaux la Eternulo; gxi estas fajrofero por la Eternulo.

esperanto@Exodus:29:26 @ Kaj prenu la brustajxon de la virsxafo de konsekrado de Aaron, kaj skuu gxin kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estos via parto.

esperanto@Exodus:29:27 @ Kaj sanktigu la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado, kiuj estis skuitaj kaj levitaj el la virsxafo de konsekrado de Aaron kaj de liaj filoj;

esperanto@Exodus:29:28 @ kaj tio estu por Aaron kaj por liaj filoj porcxiama destinitajxo de la Izraelidoj; cxar gxi estas levofero, kaj levofero gxi estu de la Izraelidoj, el iliaj pacoferoj ilia levofero al la Eternulo.

esperanto@Exodus:29:29 @ Kaj la sanktaj vestoj de Aaron estu por liaj filoj post li, por ke ili estu sanktoleataj en ili kaj por ke ili estu konsekrataj en ili.

esperanto@Exodus:29:30 @ Dum sep tagoj portu ilin sur si tiu el liaj filoj, kiu estos pastro anstataux li, kaj kiu venos en la tabernaklon de kunveno, por servi en la sanktejo.

esperanto@Exodus:29:31 @ Kaj la virsxafon de konsekrado prenu, kaj kuiru gxian viandon sur sankta loko.

esperanto@Exodus:29:32 @ Kaj Aaron kaj liaj filoj mangxu la viandon de la virsxafo, kaj la panon, kiu estas en la korbo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:29:33 @ Kaj ili tion mangxu, cxar per tio ili purigxis, por ke ili estu konsekritaj kaj por ke ili estu sanktigitaj. Laiko tion ne mangxu, cxar tio estas sankta.

esperanto@Exodus:29:34 @ Se el la viando de konsekrado kaj el la pano restos iom gxis la mateno, tiam forbruligu la restajxon per fajro; gxi ne estu mangxata, cxar gxi estas sankta.

esperanto@Exodus:29:35 @ Kaj agu kun Aaron kaj kun liaj filoj tiel, kiel Mi cxion ordonis al vi; dum sep tagoj konsekru ilin.

esperanto@Exodus:29:36 @ Kaj propekan bovidon oferu cxiutage por senpekigxo; kaj senpekigu la altaron, oferante sur gxi, kaj oleu gxin, por gxin sanktigi.

esperanto@Exodus:29:37 @ Dum sep tagoj senpekigu la altaron kaj sanktigu gxin; kaj la altaro farigxu plejsanktajxo; cxio, kio ektusxos la altaron, farigxos sankta.

esperanto@Exodus:29:38 @ Jen tio, kion vi metos sur la altaron:du jaragxajn sxafidojn cxiutage, cxiam;

esperanto@Exodus:29:39 @ unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero;

esperanto@Exodus:29:40 @ kaj por unu sxafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por versxoferi.

esperanto@Exodus:29:41 @ La duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; faru kun gxi kiel kun la matena donofero kaj versxofero, ke gxi estu agrabla odorajxo, fajrofero por la Eternulo,

esperanto@Exodus:29:42 @ cxiama brulofero en viaj generacioj cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaux la Eternulo, kie Mi aperados antaux vi, por paroli tie kun vi.

esperanto@Exodus:29:43 @ Kaj Mi aperados tie antaux la Izraelidoj, kaj la loko sanktigxos per Mia gloro.

esperanto@Exodus:29:44 @ Kaj Mi sanktigos la tabernaklon de kunveno kaj la altaron; kaj Aaronon kaj liajn filojn Mi sanktigos, por ke ili estu Miaj pastroj.

esperanto@Exodus:29:45 @ Kaj Mi logxos inter la Izraelidoj, kaj Mi estos por ili Dio.

esperanto@Exodus:29:46 @ Kaj ili sciu, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, kiu elirigis ilin el la lando Egipta, por ke Mi logxu inter ili, Mi, la Eternulo, ilia Dio.

esperanto@Exodus:30:1 @ Kaj faru altaron, por fumigi incenson; el akacia ligno faru gxin.

esperanto@Exodus:30:2 @ Unu ulno estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; gxi estu kvarangula; kaj du ulnoj estu gxia alto; kornoj elstaru el gxi.

esperanto@Exodus:30:3 @ Kaj tegu gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn flankojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.

esperanto@Exodus:30:4 @ Kaj du orajn ringojn faru al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du lateroj; sur du flankoj faru ilin; kaj ili estu ingoj por stangoj, per kiuj oni portu gxin.

esperanto@Exodus:30:5 @ Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro.

esperanto@Exodus:30:6 @ Kaj starigu gxin antaux la kurteno, kiu estas antaux la kesto de atesto, kontraux la fermoplato de la kesto de atesto, kie Mi aperados al vi.

esperanto@Exodus:30:7 @ Kaj Aaron incensadu sur gxi aroman incenson; cxiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.

esperanto@Exodus:30:8 @ Kaj kiam Aaron ekbruligos la lucernojn cxirkaux vespero, li incensu; gxi estu cxiama incensado antaux la Eternulo en viaj generacioj.

esperanto@Exodus:30:9 @ Ne alportu sur gxi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj versxoferon ne versxu sur gxin.

esperanto@Exodus:30:10 @ Kaj cxiopardonan oferon Aaron alportos sur gxiaj kornoj unu fojon en la jaro; el la sango de la cxiopardona pekofero unu fojon en jaro li alportu sur gxi cxiopardonan oferon en viaj generacioj; tio estos plej granda sanktajxo antaux la Eternulo.

esperanto@Exodus:30:11 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:30:12 @ Kiam vi kalkulos la kapojn de la Izraelidoj, tiam cxiu donu liberigan pagon por sia animo al la Eternulo, kiam ili estos kalkulataj; kaj tiam ne estos inter ili epidemio dum la kalkulado.

esperanto@Exodus:30:13 @ Jen kion devas doni cxiu, kiu pasas la kalkulon:duonon de siklo laux la grandeco de la sankta siklo (siklo enhavas dudek gerojn); duono de siklo estu oferdono por la Eternulo.

esperanto@Exodus:30:14 @ CXiu, kiu pasas la kalkulon, de la agxo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:30:15 @ La ricxulo ne donu pli kaj la malricxulo ne donu malpli ol duonon de siklo, donante la oferdonon por la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

esperanto@Exodus:30:16 @ Kaj prenu la monon de la liberigo de la Izraelidoj kaj uzu gxin por la servado en la tabernaklo de kunveno, kaj tio estos por la Izraelidoj kiel memorigajxo antaux la Eternulo, por liberigi viajn animojn.

esperanto@Exodus:30:17 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:30:18 @ Faru kupran lavujon kun kupra piedestalo, por lavado; kaj starigu gxin inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxu tien akvon.

esperanto@Exodus:30:19 @ Kaj Aaron kaj liaj filoj lavu per gxi siajn manojn kaj piedojn:

esperanto@Exodus:30:20 @ kiam ili iros en la tabernaklon de kunveno, ili lavu sin per akvo, por ke ili ne mortu; aux kiam ili alproksimigxos al la altaro, por servi, por incensi fajroferon al la Eternulo,

esperanto@Exodus:30:21 @ ili lavu siajn manojn kaj piedojn, por ke ili ne mortu; kaj tio estu por ili legxo eterna, por li kaj por lia idaro en iliaj generacioj.

esperanto@Exodus:30:22 @ Plue la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:30:23 @ Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek,

esperanto@Exodus:30:24 @ kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.

esperanto@Exodus:30:25 @ Kaj faru el tio oleon por sanktoleado, kunmetitan sxmirajxon laux la arto de la sxmirajxisto; gxi estu oleo por sanktoleado.

esperanto@Exodus:30:26 @ Kaj sanktoleu per gxi la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto,

esperanto@Exodus:30:27 @ kaj la tablon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la kandelabron kaj gxiajn apartenajxojn, kaj la altaron de incensado,

esperanto@Exodus:30:28 @ kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la lavujon kaj gxian piedestalon.

esperanto@Exodus:30:29 @ Kaj sanktigu ilin, ke ili farigxu plejsanktajxo; cxiu, kiu ektusxos ilin, sanktigxos.

esperanto@Exodus:30:30 @ Kaj Aaronon kaj liajn filojn sanktoleu, kaj sanktigu ilin, ke ili estu Miaj pastroj.

esperanto@Exodus:30:31 @ Kaj al la Izraelidoj diru jene:Tio estu por Mi oleo de sanktoleado en viaj generacioj.

esperanto@Exodus:30:32 @ Sur homan karnon gxi ne estu versxata, kaj laux gxia konsisto ne faru ion similan; gxi estas sankta, gxi estu sankta por vi.

esperanto@Exodus:30:33 @ Se iu konsistigos ion similan kaj sxmiros per gxi laikon, li ekstermigxu el sia popolo.

esperanto@Exodus:30:34 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio;

esperanto@Exodus:30:35 @ kaj faru el tio incensajxon kunmetitan laux la arto de la sxmirajxisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.

esperanto@Exodus:30:36 @ Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el gxi antaux la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktajxo gxi estu por vi.

esperanto@Exodus:30:37 @ Kaj laux la incensajxo, kiun vi faros, ne faru al vi alian similan; sankta gxi estu al vi por la Eternulo.

esperanto@Exodus:30:38 @ Se iu faros ion similan, por odorigi per gxi, li ekstermigxos el sia popolo.

esperanto@Exodus:31:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:31:2 @ Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;

esperanto@Exodus:31:3 @ kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto,

esperanto@Exodus:31:4 @ por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,

esperanto@Exodus:31:5 @ kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron.

esperanto@Exodus:31:6 @ Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:

esperanto@Exodus:31:7 @ la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la tabernaklo,

esperanto@Exodus:31:8 @ kaj la tablon kaj gxiajn apartenajxojn kaj la puran kandelabron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron de incensado,

esperanto@Exodus:31:9 @ kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la lavujon kaj gxian piedestalon,

esperanto@Exodus:31:10 @ kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,

esperanto@Exodus:31:11 @ kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.

esperanto@Exodus:31:12 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:31:13 @ Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.

esperanto@Exodus:31:14 @ Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo.

esperanto@Exodus:31:15 @ Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.

esperanto@Exodus:31:16 @ Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.

esperanto@Exodus:31:17 @ Inter Mi kaj la Izraelidoj gxi estu signo por cxiam; cxar dum ses tagoj la Eternulo faris la cxielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li cxesis kaj ripozis.

esperanto@Exodus:31:18 @ Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.

esperanto@Exodus:32:1 @ Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektigxis antaux Aaron, kaj diris al li:Levigxu, faru al ni diojn, kiuj irus antaux ni; cxar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio farigxis kun li.


Seeker Overlay: Off On

[BookofExodus] [Exodus:24] [Exodus:25-31 ] [Exodus:26] [Discuss] Tag Exodus:25-31 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: