Exodus:35-40




esperanto@Exodus:35:1 @ Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:

esperanto@Exodus:35:2 @ Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; cxiu, kiu faros en gxi laboron, estu mortigita.

esperanto@Exodus:35:3 @ Ne bruligu fajron en cxiuj viaj logxejoj en la tago sabata.

esperanto@Exodus:35:4 @ Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo:

esperanto@Exodus:35:5 @ Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron,

esperanto@Exodus:35:6 @ kaj bluan teksajxon kaj purpuran kaj rugxan, kaj bisinon kaj kapran lanon,

esperanto@Exodus:35:7 @ kaj virsxafajn felojn rugxe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon,

esperanto@Exodus:35:8 @ kaj oleon por lumigado, kaj aromajxojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,

esperanto@Exodus:35:9 @ kaj sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:35:10 @ Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo:

esperanto@Exodus:35:11 @ la tabernaklon kaj gxian tendon kaj gxian kovron, gxiajn hoketojn kaj gxiajn tabulojn, gxiajn riglilojn, gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn;

esperanto@Exodus:35:12 @ la keston kaj gxiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon;

esperanto@Exodus:35:13 @ la tablon kaj gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la panojn de propono;

esperanto@Exodus:35:14 @ kaj la kandelabron por lumigi kaj gxiajn apartenajxojn kaj gxiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi;

esperanto@Exodus:35:15 @ kaj la altaron de incensado kaj gxiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaux la pordo de la tabernaklo;

esperanto@Exodus:35:16 @ la altaron de bruloferoj kaj gxian kupran kradon, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;

esperanto@Exodus:35:17 @ la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto;

esperanto@Exodus:35:18 @ la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn sxnurojn;

esperanto@Exodus:35:19 @ la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

esperanto@Exodus:35:20 @ Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaux Moseo.

esperanto@Exodus:35:21 @ Kaj venis cxiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj cxiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la arangxo de la tabernaklo de kunveno kaj por gxia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj.

esperanto@Exodus:35:22 @ Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:35:23 @ Kaj cxiu, cxe kiu trovigxis blua teksajxo, aux purpura, aux rugxa, aux bisino, aux kapra lano, aux sxafaj feloj rugxaj, aux antilopaj feloj, alportis.

esperanto@Exodus:35:24 @ CXiu, kiu oferis argxenton aux kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj cxiu, cxe kiu trovigxis akacia ligno por cxia bezono de la servado, alportis gxin.

esperanto@Exodus:35:25 @ Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon.

esperanto@Exodus:35:26 @ Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon.

esperanto@Exodus:35:27 @ Kaj la princoj alportis sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo,

esperanto@Exodus:35:28 @ kaj la aromajxon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj.

esperanto@Exodus:35:29 @ CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:35:30 @ Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;

esperanto@Exodus:35:31 @ kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto,

esperanto@Exodus:35:32 @ por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,

esperanto@Exodus:35:33 @ kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian artistan laboron.

esperanto@Exodus:35:34 @ Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Daniel.

esperanto@Exodus:35:35 @ Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.

esperanto@Exodus:36:1 @ Kaj laboros Becalel kaj Oholiab kaj cxiuj kompetentuloj, en kiujn la Eternulo enmetis sagxon kaj prudenton, por ke ili sciu fari cxiun laboron por la servado en la sanktejo, laux cxio, kion ordonis la Eternulo.

esperanto@Exodus:36:2 @ Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj cxiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis sagxon en la koron, cxiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari gxin.

esperanto@Exodus:36:3 @ Kaj ili prenis de Moseo cxiujn oferdonojn, kiujn alportis la Izraelidoj por la bezonoj de la servado en la sanktejo, por ellabori ilin. Kaj tiuj alportadis al li ankoraux plue oferdonojn cxiumatene.

esperanto@Exodus:36:4 @ Kaj venis cxiuj sagxuloj, kiuj estis farantaj la tutan laboron por la sanktejo, cxiu venis de sia laboro, kiun li faris.

esperanto@Exodus:36:5 @ Kaj ili diris al Moseo jene:La popolo alportas pli multe, ol bezonas la laboroj, kiujn la Eternulo ordonis fari.

esperanto@Exodus:36:6 @ Tiam Moseo ordonis, kaj oni elkriis en la tendaro jene:Neniu viro kaj neniu virino faru plue laborajxon, por oferdoni al la sanktejo. Kaj la popolo cxesis alporti.

esperanto@Exodus:36:7 @ Kaj la alportitajxo estis suficxa por la tuta farota laboro, kaj ecx superflua.

esperanto@Exodus:36:8 @ Kaj cxiuj kompetentuloj inter tiuj, kiuj estis farantaj la laboron por la tabernaklo, faris dek tapisxojn el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo; kerubojn artiste laboritajn ili faris sur ili.

esperanto@Exodus:36:9 @ La longo de cxiu tapisxo estis dudek ok ulnoj, kaj la largxo de cxiu tapisxo estis kvar ulnoj; unu mezuro estis por cxiuj tapisxoj.

esperanto@Exodus:36:10 @ Kaj li kunigis kvin tapisxojn unu kun la alia, kaj la kvin ceterajn ankaux unu kun la alia.

esperanto@Exodus:36:11 @ Kaj li faris masxojn el blua teksajxo sur la rando de unu tapisxo, sur la rando de la kunigxo; tiel same li faris sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la dua rando de kunigxo.

esperanto@Exodus:36:12 @ Kvindek masxojn li faris sur unu tapisxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de tiu tapisxo, sur kiu estis la dua flanko de la kunigxo; la masxoj estis reciproke arangxitaj unu kontraux alia.

esperanto@Exodus:36:13 @ Kaj li faris kvindek orajn hoketojn, kaj li kunigis la tapisxojn unu kun la alia per la hoketoj; kaj la tabernaklo farigxis unu tutajxo.

esperanto@Exodus:36:14 @ Kaj li faris tapisxojn el kapra lano kiel kovron super la tabernaklo; dek unu tiajn tapisxojn li faris.

esperanto@Exodus:36:15 @ La longo de cxiu tapisxo estis tridek ulnoj, kaj kvar ulnoj estis la largxo de cxiu tapisxo; unu mezuro estis por la dek unu tapisxoj.

esperanto@Exodus:36:16 @ Kaj li kunigis kvin tapisxojn aparte kaj la ceterajn ses tapisxojn aparte.

esperanto@Exodus:36:17 @ Kaj li faris kvindek masxojn sur la rando de la ekstrema tapisxo, sur la rando de la kunigxo, kaj kvindek masxojn li faris sur la rando de la dua kunigxa tapisxo.

esperanto@Exodus:36:18 @ Kaj li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke gxi estu unu tutajxo.

esperanto@Exodus:36:19 @ Kaj li faris kovron por la tendo el rugxaj virsxafaj feloj kaj ankoraux kovron el antilopaj feloj supre.

esperanto@Exodus:36:20 @ Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo, starantajn, el akacia ligno.

esperanto@Exodus:36:21 @ Dek ulnoj estis la longo de cxiu tabulo, kaj unu ulno kaj duono la largxo de cxiu tabulo.

esperanto@Exodus:36:22 @ CXiu tabulo havis du pivotojn, algxustigitajn unu al la alia; tiel li faris cxe cxiuj tabuloj de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:36:23 @ Kaj li faris la tabulojn por la tabernaklo; dudek tabulojn sur la flanko suda.

esperanto@Exodus:36:24 @ Kaj kvardek argxentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj, du bazojn sub cxiu tabulo, por gxiaj du pivotoj.

esperanto@Exodus:36:25 @ Kaj sur la dua flanko de la tabernaklo, sur la flanko norda, li faris dudek tabulojn,

esperanto@Exodus:36:26 @ kaj kvardek argxentajn bazojn por ili, du bazojn sub cxiu tabulo.

esperanto@Exodus:36:27 @ Kaj sur la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente, li faris ses tabulojn.

esperanto@Exodus:36:28 @ Kaj du tabulojn li faris en la anguloj de la tabernaklo sur la malantauxa flanko.

esperanto@Exodus:36:29 @ Kaj ili estis kunigitaj malsupre kaj kunigitaj supre per unu ringo; tiel li faris kun ambaux en la du anguloj.

esperanto@Exodus:36:30 @ Kaj estis ok tabuloj, kaj cxe ili dek ses argxentaj bazoj, po du bazoj sub cxiu tabulo.

esperanto@Exodus:36:31 @ Kaj li faris riglilojn el akacia ligno:kvin por la tabuloj de unu flanko de la tabernaklo,

esperanto@Exodus:36:32 @ kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la dua flanko de la tabernaklo, kaj kvin riglilojn por la tabuloj de la malantauxa flanko de la tabernaklo, okcidente.

esperanto@Exodus:36:33 @ Kaj li faris mezan riglilon, kiu sxovigxis meze de la tabuloj de unu fino gxis la alia.

esperanto@Exodus:36:34 @ Kaj la tabulojn li tegis per oro, kaj iliajn ringojn, ingojn por la rigliloj, li faris el oro, kaj la riglilojn li tegis per oro.

esperanto@Exodus:36:35 @ Kaj li faris la kurtenon el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; per artista laboro li faris sur gxi kerubojn.

esperanto@Exodus:36:36 @ Kaj li faris por gxi kvar kolonojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, kaj iliaj hoketoj estis el oro; kaj li fandis por ili kvar argxentajn bazojn.

esperanto@Exodus:36:37 @ Kaj li faris kovrotukon por la pordo de la tabernaklo, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino, kun brodajxoj;

esperanto@Exodus:36:38 @ kaj kvin kolonojn por gxi kun iliaj hoketoj; kaj li tegis iliajn kapojn kaj ligajxojn per oro; kaj por ili kvin kuprajn bazojn.

esperanto@Exodus:37:1 @ Kaj Becalel faris la keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

esperanto@Exodus:37:2 @ Kaj li tegis gxin per pura oro interne kaj ekstere, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.

esperanto@Exodus:37:3 @ Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn sur gxiaj kvar anguloj:du ringojn sur unu gxia flanko kaj du ringojn sur gxia alia flanko.

esperanto@Exodus:37:4 @ Kaj li faris stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.

esperanto@Exodus:37:5 @ Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston.

esperanto@Exodus:37:6 @ Kaj li faris fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estis gxia longo, kaj unu ulno kaj duono gxia largxo.

esperanto@Exodus:37:7 @ Kaj li faris du kerubojn el oro; per forgxa laboro li faris ilin, sur la du randoj de la fermoplato:

esperanto@Exodus:37:8 @ unu kerubon cxe unu flanko kaj la duan kerubon cxe la dua flanko; elstarantaj el la fermoplato li faris la kerubojn, sur gxiaj du flankoj.

esperanto@Exodus:37:9 @ Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.

esperanto@Exodus:37:10 @ Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.

esperanto@Exodus:37:11 @ Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.

esperanto@Exodus:37:12 @ Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo.

esperanto@Exodus:37:13 @ Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.

esperanto@Exodus:37:14 @ Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon.

esperanto@Exodus:37:15 @ Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon.

esperanto@Exodus:37:16 @ Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.

esperanto@Exodus:37:17 @ Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forgxa laboro li faris la kandelabron; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaris el gxi.

esperanto@Exodus:37:18 @ Kaj ses brancxoj elstaris el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la dua flanko;

esperanto@Exodus:37:19 @ tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro estis sur unu brancxo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro sur la dua brancxo; tiel estis sur la ses brancxoj, kiuj elstaris el la kandelabro.

esperanto@Exodus:37:20 @ Kaj sur la kandelabro estis kvar migdalformaj kalikoj kun siaj kapetoj kaj floroj.

esperanto@Exodus:37:21 @ Kaj kapeto estis sub unu paro da brancxoj, kaj kapeto sub la dua paro da brancxoj, kaj kapeto sub la tria paro da brancxoj; tiel estis cxe la ses brancxoj, kiuj elstaris el gxi.

esperanto@Exodus:37:22 @ La kapetoj kaj brancxoj elstaris el gxi; cxio estis unu forgxita tutajxo el pura oro.

esperanto@Exodus:37:23 @ Kaj li faris gxiajn sep lucernojn kaj gxiajn prenilojn kaj cindrujojn el pura oro.

esperanto@Exodus:37:24 @ El kikaro da pura oro li faris gxin kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn.

esperanto@Exodus:37:25 @ Kaj li faris la altaron por la incensado el akacia ligno; unu ulno estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo; kvarangula gxi estis; du ulnoj estis gxia alto; el gxi elstaris gxiaj kornoj.

esperanto@Exodus:37:26 @ Kaj li tegis gxin per pura oro, gxian supran platon kaj gxiajn muretojn cxirkauxe kaj gxiajn kornojn; kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.

esperanto@Exodus:37:27 @ Kaj du orajn ringojn li faris al gxi sub gxia krono, sur gxiaj du flankoj, kiel ingojn por stangoj, per kiuj oni portu gxin.

esperanto@Exodus:37:28 @ Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per oro.

esperanto@Exodus:37:29 @ Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laux la arto de sxmirajxisto.

esperanto@Exodus:38:1 @ Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.

esperanto@Exodus:38:2 @ Kaj li faris gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaris gxiaj kornoj; kaj li tegis gxin per kupro.

esperanto@Exodus:38:3 @ Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro.

esperanto@Exodus:38:4 @ Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo.

esperanto@Exodus:38:5 @ Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.

esperanto@Exodus:38:6 @ Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.

esperanto@Exodus:38:7 @ Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.

esperanto@Exodus:38:8 @ Kaj li faris la lavujon el kupro kaj gxian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektigxis amase antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:38:9 @ Kaj li faris la korton:sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,

esperanto@Exodus:38:10 @ kaj al ili dudek kolonoj kun dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:11 @ Kaj sur la norda flanko ankaux cent ulnoj, kaj al ili dudek kolonoj kaj dudek kupraj bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:12 @ Kaj sur la okcidenta flanko estis kurtenoj de kvindek ulnoj, kaj al ili dek kolonoj kun dek bazoj; la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:13 @ Kaj sur la orienta flanko kvindek ulnoj.

esperanto@Exodus:38:14 @ Kurtenoj de dek kvin ulnoj sur unu latero, kaj al tio tri kolonoj kun tri bazoj.

esperanto@Exodus:38:15 @ Kaj sur la dua latero, sur ambaux flankoj de la pordego de la korto estis kurtenoj po dek kvin ulnoj, kaj al ili po tri kolonoj kun tri bazoj.

esperanto@Exodus:38:16 @ CXiuj kurtenoj de la korto cxirkauxe estis el tordita bisino.

esperanto@Exodus:38:17 @ Kaj la bazoj de la kolonoj estis el kupro, la hokoj de la kolonoj kaj iliaj ligajxoj el argxento, kaj iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj cxiuj kolonoj de la korto estis kunigitaj per argxentaj ligajxoj.

esperanto@Exodus:38:18 @ Kaj la kovrotuko de la pordego de la korto estis brodita laborajxo el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kaj dudek ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo, laux la mezuro de la kurtenoj de la korto.

esperanto@Exodus:38:19 @ Kaj al gxi apartenis kvar kolonoj kun kvar kupraj bazoj; iliaj hokoj estis el argxento, iliaj kapoj estis tegitaj per argxento, kaj iliaj ligajxoj estis el argxento.

esperanto@Exodus:38:20 @ Kaj cxiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto cxirkauxe estis el kupro.

esperanto@Exodus:38:21 @ Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laux la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.

esperanto@Exodus:38:22 @ Kaj Becalel, filo de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;

esperanto@Exodus:38:23 @ kaj kun li Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj sur bisino.

esperanto@Exodus:38:24 @ La tuta oro, kiu estis uzita por cxiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naux kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laux la mezuro de la sankta siklo.

esperanto@Exodus:38:25 @ Kaj la argxento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laux la sankta siklo:

esperanto@Exodus:38:26 @ po unu bek’o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.

esperanto@Exodus:38:27 @ Cent kikaroj da argxento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo.

esperanto@Exodus:38:28 @ Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili.

esperanto@Exodus:38:29 @ Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.

esperanto@Exodus:38:30 @ Kaj li faris el gxi la bazojn por la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la altaro,

esperanto@Exodus:38:31 @ kaj la bazojn de la korto cxirkauxe kaj la bazojn de la pordego de la korto kaj cxiujn najlojn de la tabernaklo kaj cxiujn najlojn de la korto cxirkauxe.

esperanto@Exodus:39:1 @ Kaj el la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo ili faris la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo; kaj ili faris la sanktajn vestojn por Aaron, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:2 @ Kaj ili faris la efodon el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

esperanto@Exodus:39:3 @ Kaj ili batetendis foliojn da oro kaj trancxis ilin en formo de fadenoj, por enteksi internen de la blua, purpura, kaj rugxa teksajxo kaj de la bisino per artista laboro.

esperanto@Exodus:39:4 @ Sursxultrajxojn kunigantajn ili faris al gxi; sur siaj du finoj gxi estis ligita.

esperanto@Exodus:39:5 @ Kaj la cxirkauxliganta zono sur gxi estis kontinuajxo de gxi, la sama laborajxo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:6 @ Kaj ili faris la oniksajn sxtonojn, cxirkauxe enkadrigitajn per oro, gravuritajn per sigelila gravurado laux la nomoj de la filoj de Izrael.

esperanto@Exodus:39:7 @ Kaj li metis ilin sur la sursxultrajxojn de la efodo, kiel sxtonojn de memoro pri la filoj de Izrael; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:8 @ Kaj ili faris la surbrustajxon per artista laboro, simile al la laboro de la efodo, el oro, el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj el tordita bisino.

esperanto@Exodus:39:9 @ GXi estis kvarangula; ili faris la surbrustajxon duobla; manstrecxo estis gxia longo, kaj manstrecxo gxia largxo; gxi estis duobla.

esperanto@Exodus:39:10 @ Kaj ili enmetis en gxin kvar vicojn da sxtonoj. La unua vico estis:rubeno, topazo, kaj smeraldo;

esperanto@Exodus:39:11 @ kaj la dua vico:hiacinto, safiro, kaj jaspiso;

esperanto@Exodus:39:12 @ kaj la tria vico:ligurio, agato, kaj ametisto;

esperanto@Exodus:39:13 @ kaj la kvara vico:krizolito, onikso, kaj berilo. CXiuj vicoj estis en oraj kadretoj.

esperanto@Exodus:39:14 @ Kaj la sxtonoj estis laux la nomoj de la filoj de Izrael; dek du, laux iliaj nomoj, gravuritaj sigelile, cxiu kun sia nomo, por la dek du triboj.

esperanto@Exodus:39:15 @ Kaj ili faris al la surbrustajxo plektitajn cxenetojn, kunigxantajn per siaj finoj, el pura oro.

esperanto@Exodus:39:16 @ Kaj ili faris du orajn kadretojn kaj du orajn ringojn, kaj alfortikigis la du ringojn al la du finoj de la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:39:17 @ Kaj ili metis la du orajn plektitajn cxenetojn en la du ringojn cxe la finoj de la surbrustajxo.

esperanto@Exodus:39:18 @ Kaj la du finojn de la du plektitaj cxenetoj ili alfortikigis al la du kadretoj, kaj alfortikigis ilin al la sursxultrajxoj de la efodo sur la antauxa flanko.

esperanto@Exodus:39:19 @ Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur gxia rando interna, direktita al la efodo.

esperanto@Exodus:39:20 @ Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.

esperanto@Exodus:39:21 @ Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:22 @ Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksajxo.

esperanto@Exodus:39:23 @ Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu.

esperanto@Exodus:39:24 @ Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj rugxa sxtofo, tordita.

esperanto@Exodus:39:25 @ Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe inter la granatoj;

esperanto@Exodus:39:26 @ tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:27 @ Kaj ili faris la hxitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,

esperanto@Exodus:39:28 @ kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,

esperanto@Exodus:39:29 @ kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:30 @ Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur gxi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO.

esperanto@Exodus:39:31 @ Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:39:32 @ Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.

esperanto@Exodus:39:33 @ Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;

esperanto@Exodus:39:34 @ kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;

esperanto@Exodus:39:35 @ la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton;

esperanto@Exodus:39:36 @ la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;

esperanto@Exodus:39:37 @ la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;

esperanto@Exodus:39:38 @ kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;

esperanto@Exodus:39:39 @ la kupran altaron kaj la kupran kradon por gxi, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon;

esperanto@Exodus:39:40 @ la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn, la kovrotukon por la pordego de la korto, gxiajn sxnurojn kaj najlojn, kaj cxion, kio apartenas al la servado en la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno;

esperanto@Exodus:39:41 @ la oficajn vestojn por la servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn por liaj filoj.

esperanto@Exodus:39:42 @ Konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel la Izraelidoj faris la tutan laboron.

esperanto@Exodus:39:43 @ Kaj Moseo vidis la tutan laboron, li vidis, ke ili faris gxin tute tiel, kiel la Eternulo ordonis; kaj Moseo benis ilin.

esperanto@Exodus:40:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:40:2 @ En la unua monato, en la unua tago de la monato starigu la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:40:3 @ Kaj metu tien la keston de atesto kaj sxirmu la keston per la kurteno.

esperanto@Exodus:40:4 @ Kaj enportu la tablon kaj arangxu sur gxi gxian arangxotajxon, kaj enportu la kandelabron kaj ekbruligu gxiajn lucernojn.

esperanto@Exodus:40:5 @ Kaj starigu la oran altaron por la incensado antaux la kesto de atesto, kaj pendigu la kovrotukon cxe la eniro de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:40:6 @ Kaj starigu la altaron de bruloferoj antaux la eniro en la konstruajxon de la tabernaklo de kunveno.

esperanto@Exodus:40:7 @ Kaj starigu la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro kaj enversxu en gxin akvon.

esperanto@Exodus:40:8 @ Kaj arangxu la korton cxirkauxe, kaj pendigu la kovrotukon cxe la pordego de la korto.

esperanto@Exodus:40:9 @ Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la logxejon, kaj cxion, kio estas en gxi, kaj sanktigu gxin kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, por ke gxi estu sankta.

esperanto@Exodus:40:10 @ Kaj sanktoleu la altaron de bruloferoj kun cxiuj gxiaj apartenajxoj, kaj sanktigu la altaron, ke la altaro estu tre sankta.

esperanto@Exodus:40:11 @ Kaj sanktoleu la lavujon kaj gxian piedestalon, kaj sanktigu gxin.

esperanto@Exodus:40:12 @ Kaj alkonduku Aaronon kaj liajn filojn al la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

esperanto@Exodus:40:13 @ Kaj vestu Aaronon per la sanktaj vestoj kaj sanktoleu lin kaj sanktigu lin, ke li estu Mia pastro.

esperanto@Exodus:40:14 @ Kaj liajn filojn alkonduku, kaj vestu ilin per hxitonoj.

esperanto@Exodus:40:15 @ Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.

esperanto@Exodus:40:16 @ Kaj Moseo faris konforme al cxio, kion la Eternulo al li ordonis; tiel li faris.

esperanto@Exodus:40:17 @ En la unua monato de la dua jaro, en la unua tago de la monato estis starigita la tabernaklo.

esperanto@Exodus:40:18 @ Kaj Moseo starigis la tabernaklon kaj metis gxiajn bazojn kaj starigis gxiajn tabulojn kaj arangxis gxiajn riglilojn kaj starigis gxiajn kolonojn.

esperanto@Exodus:40:19 @ Kaj li etendis tendon super la tabernaklo kaj metis la kovron de la tendo sur gxin supre, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:20 @ Kaj li prenis kaj metis la ateston en la keston, kaj almetis la stangojn al la kesto kaj surmetis la fermoplaton sur la keston supre.

esperanto@Exodus:40:21 @ Kaj li envenigis la keston en la tabernaklon, kaj pendigis la kurtenon kaj sxirmis la keston de atesto, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:22 @ Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.

esperanto@Exodus:40:23 @ Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:24 @ Kaj li starigis la kandelabron en la tabernaklo de kunveno kontraux la tablo, en la suda parto de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:40:25 @ Kaj li ekbruligis la lucernojn antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:26 @ Kaj li starigis la oran altaron en la tabernaklo de kunveno antaux la kurteno.

esperanto@Exodus:40:27 @ Kaj li bruligis sur gxi bonodoran incenson, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:28 @ Kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordo de la tabernaklo.

esperanto@Exodus:40:29 @ Kaj la altaron de bruloferoj li starigis cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno, kaj li alportis sur gxi la bruloferon kaj la farunoferon, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:30 @ Kaj li starigis la lavujon inter la tabernaklo de kunveno kaj la altaro, kaj enversxis tien akvon por sin lavi.

esperanto@Exodus:40:31 @ Kaj lavis per gxi Moseo kaj Aaron kaj liaj filoj siajn manojn kaj siajn piedojn;

esperanto@Exodus:40:32 @ kiam ili eniradis en la tabernaklon de kunveno kaj aliradis al la altaro, ili lavadis sin; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

esperanto@Exodus:40:33 @ Kaj li arangxis la korton cxirkauxe de la tabernaklo kaj de la altaro, kaj li pendigis la kovrotukon cxe la pordego de la korto. Tiamaniere Moseo finis la laboron.

esperanto@Exodus:40:34 @ Kaj nubo kovris la tabernaklon de kunveno, kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

esperanto@Exodus:40:35 @ Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, cxar kusxis sur gxi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.

esperanto@Exodus:40:36 @ Kaj kiam la nubo levigxadis de sur la tabernaklo, la Izraelidoj ekmarsxadis, por fari cxiujn siajn marsxojn.

esperanto@Exodus:40:37 @ Sed se la nubo ne levigxis, ili ne ekmarsxis gxis la tago de gxia levigxo.

esperanto@Exodus:40:38 @ CXar nubo de la Eternulo estis super la tabernaklo dum la tago, kaj fajro estis dum la nokto super gxi, antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj en cxiuj iliaj marsxoj.


Seeker Overlay: Off On

[BookofExodus] [Exodus:34] [Exodus:35-40 ] [Exodus:36] [Discuss] Tag Exodus:35-40 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: