Exodus:6:28-12:30




esperanto@Exodus:6:28 @ En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,

esperanto@Exodus:6:29 @ la Eternulo diris al Moseo jene:Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, regxo de Egiptujo, cxion, kion Mi diras al vi.

esperanto@Exodus:6:30 @ Kaj Moseo diris antaux la Eternulo:Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min auxskultos?

esperanto@Exodus:7:1 @ Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.

esperanto@Exodus:7:2 @ Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.

esperanto@Exodus:7:3 @ Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:7:4 @ Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.

esperanto@Exodus:7:5 @ Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.

esperanto@Exodus:7:6 @ Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.

esperanto@Exodus:7:7 @ Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

esperanto@Exodus:7:8 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:

esperanto@Exodus:7:9 @ Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon; gxi farigxos serpento.

esperanto@Exodus:7:10 @ Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn, kaj gxi farigxis serpento.

esperanto@Exodus:7:11 @ Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn; kaj ankaux ili, la Egiptaj sorcxistoj, per siaj sorcxoj faris tiel.

esperanto@Exodus:7:12 @ CXiu el ili jxetis sian bastonon, kaj ili farigxis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn.

esperanto@Exodus:7:13 @ Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Exodus:7:14 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon.

esperanto@Exodus:7:15 @ Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformigxis en serpenton, prenu en vian manon.

esperanto@Exodus:7:16 @ Kaj diru al li:La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi gxis nun ne obeis.

esperanto@Exodus:7:17 @ Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj gxi transformigxos en sangon.

esperanto@Exodus:7:18 @ Kaj la fisxoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.

esperanto@Exodus:7:19 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj, kaj ili farigxu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj.

esperanto@Exodus:7:20 @ Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformigxis en sangon.

esperanto@Exodus:7:21 @ Kaj la fisxoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero farigxis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:7:22 @ Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj. Kaj malmoligxis la koro de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Exodus:7:23 @ Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis ecx tion.

esperanto@Exodus:7:24 @ Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki, cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero.

esperanto@Exodus:7:25 @ Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

esperanto@Exodus:8:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Permesu al Mia popolo iri, por ke gxi faru servon al Mi.

esperanto@Exodus:8:2 @ Kaj se vi ne volos permesi tion, jen Mi frapos vian tutan regionon per ranoj;

esperanto@Exodus:8:3 @ kaj eksvarmos la rivero per ranoj, kaj ili elrampos kaj venos en vian domon kaj en vian dormocxambron kaj sur vian liton kaj en la domojn de viaj servantoj kaj de via popolo kaj en viajn fornojn kaj en viajn pastujojn;

esperanto@Exodus:8:4 @ kaj sur vin kaj sur vian popolon kaj sur cxiujn viajn servantojn rampos la ranoj.

esperanto@Exodus:8:5 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian manon kun via bastono super la riverojn, super la torentojn, kaj super la lagojn, kaj elirigu la ranojn sur la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:8:6 @ Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:8:7 @ Tion saman faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, kaj ili elirigis la ranojn sur la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:8:8 @ Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Pregxu al la Eternulo, ke Li forigu la ranojn for de mi kaj de mia popolo; tiam mi forliberigos la popolon, ke gxi alportu oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:8:9 @ Kaj Moseo diris al Faraono:Ordonu al mi, por kiu tempo mi devas pregxi pro vi kaj pro viaj servantoj kaj pro via popolo, ke malaperu la ranoj for de vi kaj el viaj domoj kaj nur en la rivero ili restu.

esperanto@Exodus:8:10 @ Tiu diris:Por morgaux. Kaj li diris:GXi estu, kiel vi diris, por ke vi sciu, ke ekzistas neniu tia, kiel la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:8:11 @ Kaj forigxos la ranoj for de vi kaj de viaj domoj kaj de viaj servantoj kaj de via popolo; nur en la rivero ili restos.

esperanto@Exodus:8:12 @ Moseo kaj Aaron eliris for de Faraono, kaj Moseo ekvokis al la Eternulo pri la ranoj, kiujn li venigis sur Faraonon.

esperanto@Exodus:8:13 @ Kaj la Eternulo faris laux la vortoj de Moseo; kaj mortis la ranoj en la domoj, en la kortoj, kaj sur la kampoj.

esperanto@Exodus:8:14 @ Kaj oni kunsxovelis ilin en multajn amasojn, kaj la lando malbonodorigxis.

esperanto@Exodus:8:15 @ Sed kiam Faraono vidis, ke farigxis faciligxo, li malmoligis sian koron kaj ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Exodus:8:16 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Etendu vian bastonon, kaj frapu la polvon de la tero, kaj el gxi farigxos pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:8:17 @ Ili faris tiel:Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmusxoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero farigxis pikmusxoj en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:8:18 @ Tiel faris la sorcxistoj per siaj sorcxoj, por elirigi pikmusxojn, sed ili ne povis. Kaj la pikmusxoj estis sur la homoj kaj sur la brutoj.

esperanto@Exodus:8:19 @ Tiam la sorcxistoj diris al Faraono:GXi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

esperanto@Exodus:8:20 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene, kaj starigxu antaux Faraono, kiam li iros al la akvo, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru servon al Mi.

esperanto@Exodus:8:21 @ CXar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj plenigxos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaux la tero, sur kiu ili estas.

esperanto@Exodus:8:22 @ Kaj Mi distingos en tiu tago la teron de Gosxen, sur kiu trovigxas Mia popolo, ke tie ne estu fiinsektoj; por ke vi sciigxu, ke Mi estas la Eternulo meze de la tero.

esperanto@Exodus:8:23 @ Kaj Mi faros apartigon inter Mia popolo kaj via popolo; morgaux okazos tiu signo.

esperanto@Exodus:8:24 @ Kaj la Eternulo faris tiel, kaj aperis multego da fiinsektoj en la domo de Faraono kaj en la domoj de liaj servantoj kaj en la tuta lando Egipta; difektigxis la tero kauxze de la fiinsektoj.

esperanto@Exodus:8:25 @ Tiam Faraono alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Iru, alportu oferon al via Dio en la lando.

esperanto@Exodus:8:26 @ Sed Moseo diris:Ne estas oportune fari tiel; cxar abomenindajxo por la Egiptoj estus nia oferado al la Eternulo, nia Dio; se oferadon abomenindan por la Egiptoj ni faros antaux iliaj okuloj, cxu ili tiam nin ne sxtonmortigos?

esperanto@Exodus:8:27 @ Vojon de tri tagoj ni iros en la dezerton, kaj ni faros oferon al la Eternulo, nia Dio, kiel Li diros al ni.

esperanto@Exodus:8:28 @ Tiam Faraono diris:Mi forliberigos vin, kaj vi faros oferon al la Eternulo, via Dio, en la dezerto; nur ne foriru malproksime; pregxu pro mi.

esperanto@Exodus:8:29 @ Kaj Moseo diris:Jen mi foriras de vi, kaj mi pregxos al la Eternulo, ke forigxu la fiinsektoj for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo morgaux; sed Faraono ne plu trompu, ne forliberigante la popolon, por fari oferon al la Eternulo.

esperanto@Exodus:8:30 @ Moseo eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

esperanto@Exodus:8:31 @ Kaj la Eternulo faris, kiel diris Moseo, kaj forigis la fiinsektojn for de Faraono, de liaj servantoj, kaj de lia popolo; ne restis ecx unu.

esperanto@Exodus:8:32 @ Sed Faraono obstinigis sian koron ankaux cxi tiun fojon, kaj ne forliberigis la popolon.

esperanto@Exodus:9:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

esperanto@Exodus:9:2 @ CXar se vi ne volos forliberigi kaj vi plue ilin retenos,

esperanto@Exodus:9:3 @ jen la mano de la Eternulo estos sur viaj brutoj, kiuj estas sur la kampo, sur la cxevaloj, sur la azenoj, sur la kameloj, sur la bovoj, kaj sur la sxafoj; estos sur ili tre forta pesto.

esperanto@Exodus:9:4 @ Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el cxio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.

esperanto@Exodus:9:5 @ Kaj la Eternulo difinis tempon, dirante:Morgaux la Eternulo faros tiun aferon en la lando.

esperanto@Exodus:9:6 @ Kaj la Eternulo faris tion en la sekvanta tago, kaj mortis cxiuj brutoj de la Egiptoj, sed el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu.

esperanto@Exodus:9:7 @ Faraono sendis, kaj oni vidis, ke el la brutoj de la Izraelidoj ne mortis ecx unu. Sed la koro de Faraono estis obstina, kaj li ne forliberigis la popolon.

esperanto@Exodus:9:8 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron:Prenu al vi plenmanojn da cindro el la forno, kaj Moseo jxetu gxin al la cxielo antaux la okuloj de Faraono.

esperanto@Exodus:9:9 @ Kaj gxi farigxos polvo super la tuta lando Egipta, kaj sur la homoj kaj sur la bestoj farigxos el gxi brulumaj abscesoj en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:9:10 @ Kaj ili prenis cindron el la forno kaj starigxis antaux Faraono, kaj Moseo jxetis gxin al la cxielo, kaj aperis brulumaj abscesoj sur la homoj kaj sur la bestoj.

esperanto@Exodus:9:11 @ Kaj la sorcxistoj ne povis teni sin antaux Moseo pro la abscesoj, cxar la abscesoj estis sur la sorcxistoj kaj sur cxiuj Egiptoj.

esperanto@Exodus:9:12 @ Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne auxskultis ilin, kiel diris la Eternulo al Moseo.

esperanto@Exodus:9:13 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Levigxu frue matene kaj starigxu antaux Faraono, kaj diru al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:Forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

esperanto@Exodus:9:14 @ CXar cxi tiun fojon Mi sendos cxiujn Miajn frapojn en vian koron kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon, por ke vi sciu, ke ne ekzistas simila al Mi sur la tuta tero.

esperanto@Exodus:9:15 @ CXar nun Mi etendus Mian manon kaj batus vin kaj vian popolon per pesto, kaj vi malaperus de la tero;

esperanto@Exodus:9:16 @ sed nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

esperanto@Exodus:9:17 @ Ankoraux vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas gxin.

esperanto@Exodus:9:18 @ Jen morgaux en cxi tiu tempo Mi pluvigos tre grandan hajlon, tian, ke simila al gxi ne estis en Egiptujo de post la tago de gxia fondigxo gxis nun.

esperanto@Exodus:9:19 @ Kaj nun sendu, kolektu viajn brutojn, kaj cxion, kion vi havas sur la kampo; sur cxiun homon kaj bruton, kiuj trovigxos sur la kampo kaj ne kolektigxos en la domon, falos la hajlo, kaj ili mortos.

esperanto@Exodus:9:20 @ Kiu el la servantoj de Faraono timis la vorton de la Eternulo, tiu rapide envenigis siajn sklavojn kaj brutojn en la domojn;

esperanto@Exodus:9:21 @ sed kiu ne atentis la vorton de la Eternulo, tiu lasis siajn sklavojn kaj siajn brutojn sur la kampo.

esperanto@Exodus:9:22 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj venos hajlo en la tuta lando Egipta, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur cxiujn herbojn de la kampo en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:9:23 @ Kaj Moseo etendis sian bastonon al la cxielo; kaj la Eternulo aperigis tondrojn kaj hajlon, kaj fajro iris sur la teron, kaj la Eternulo pluvigis hajlon sur la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:9:24 @ Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en gxi aperis popolo.

esperanto@Exodus:9:25 @ Kaj la hajlo batdifektis en la tuta lando Egipta cxion, kio estis sur la kampo; homojn kaj brutojn kaj cxiun herbon de la kampo batdifektis la hajlo, kaj cxiujn arbojn de la kampo gxi rompis.

esperanto@Exodus:9:26 @ Nur en la lando Gosxen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.

esperanto@Exodus:9:27 @ Tiam Faraono sendis, kaj alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris al ili:Mi pekis la nunan fojon; la Eternulo estas la pravulo, mi kaj mia popolo estas la malpravuloj.

esperanto@Exodus:9:28 @ Pregxu al la Eternulo, ke cxesigxu la tondroj de Dio kaj la hajlo; tiam mi forliberigos vin, kaj vi ne plu restos.

esperanto@Exodus:9:29 @ Kaj Moseo diris al li:Kiam mi eliros el la urbo, mi etendos miajn manojn al la Eternulo; la tondroj cxesigxos kaj la hajlo ne plu estos, por ke vi sciigxu, ke al la Eternulo apartenas la tero.

esperanto@Exodus:9:30 @ Sed mi scias, ke vi kaj viaj servantoj ankoraux ne timas Dion, la Eternulon.

esperanto@Exodus:9:31 @ La lino kaj la hordeo estis batdifektitaj, cxar la hordeo havis spikojn kaj la lino havis burgxonojn;

esperanto@Exodus:9:32 @ sed la tritiko kaj la spelto ne estis batdifektitaj, cxar ili estis malfrusezonaj.

esperanto@Exodus:9:33 @ Moseo eliris de Faraono el la urbo kaj etendis siajn manojn al la Eternulo; tiam cxesigxis la tondroj kaj la hajlo, kaj pluvo ne plu versxigxis sur la teron.

esperanto@Exodus:9:34 @ Kiam Faraono vidis, ke cxesigxis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj, tiam li plue pekis kaj obstinigis sian koron, li kaj liaj servantoj.

esperanto@Exodus:9:35 @ La koro de Faraono restis obstina, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn, kiel diris la Eternulo per Moseo.

esperanto@Exodus:10:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al Faraono, cxar Mi obstinigis lian koron kaj la korojn de liaj servantoj, por ke Mi faru cxi tiujn Miajn signojn inter ili;

esperanto@Exodus:10:2 @ kaj por ke vi rakontu al via filo kaj al via nepo, kion Mi plenumis sur la Egiptoj, kaj pri Miaj signoj, kiujn Mi faris inter ili; kaj por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Exodus:10:3 @ Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li:Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj:GXis kiam vi rifuzos humiligxi antaux Mi? forliberigu Mian popolon, ke gxi faru al Mi servon.

esperanto@Exodus:10:4 @ CXar se vi rifuzos forliberigi Mian popolon, jen Mi venigos morgaux akridojn en vian regionon;

esperanto@Exodus:10:5 @ kaj ili kovros la suprajxon de la tero tiel, ke oni ne povos vidi la teron; kaj ili formangxos cxion, kio restis cxe vi savita kontraux la hajlo, kaj ili cxirkauxmangxos cxiujn arbojn, kiuj kreskas cxe vi sur la kampo;

esperanto@Exodus:10:6 @ kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de cxiuj viaj servantoj kaj la domojn de cxiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero gxis la nuna tago. Kaj li turnigxis kaj eliris for de Faraono.

esperanto@Exodus:10:7 @ Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?

esperanto@Exodus:10:8 @ Kaj oni revenigis denove Moseon kaj Aaronon al Faraono, kaj cxi tiu diris al ili:Iru, faru servon al la Eternulo, via Dio; sed kiuj estas la irontoj?

esperanto@Exodus:10:9 @ Tiam Moseo diris:Kun niaj junuloj kaj maljunuloj ni iros, kun niaj filoj kaj niaj filinoj, kun niaj sxafoj kaj niaj bovoj ni iros, cxar ni havas feston de la Eternulo.

esperanto@Exodus:10:10 @ Kaj li diris al ili:Tiel la Eternulo estu kun vi, se mi forliberigos vin kaj viajn infanojn! cxu vi ne havas ian malbonan intencon?

esperanto@Exodus:10:11 @ Ne; iru nur la viroj kaj faru servon al la Eternulo, cxar tion vi petas. Kaj oni elpelis ilin for de Faraono.

esperanto@Exodus:10:12 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formangxu cxiujn herbojn de la tero, cxion, kion restigis la hajlo.

esperanto@Exodus:10:13 @ Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam farigxis mateno, la orienta vento alportis la akridojn.

esperanto@Exodus:10:14 @ Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidigxis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaux ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.

esperanto@Exodus:10:15 @ Kaj ili kovris la tutan suprajxon de la tero, kaj la tero farigxis malluma; kaj ili formangxis la tutan herbon de la kampo, kaj cxiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdajxo sur la arboj aux inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.

esperanto@Exodus:10:16 @ Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris:Mi pekis antaux la Eternulo, via Dio, kaj antaux vi.

esperanto@Exodus:10:17 @ Sed nun pardonu mian pekon nur cxi tiun fojon, kaj pregxu al la Eternulo, via Dio, ke Li forigu de mi nur cxi tiun morton.

esperanto@Exodus:10:18 @ Kaj li eliris for de Faraono kaj pregxis al la Eternulo.

esperanto@Exodus:10:19 @ Kaj la Eternulo venigis de la kontrauxa flanko venton okcidentan tre fortan, kaj gxi levis la akridojn kaj jxetis ilin en la Rugxan Maron; ne restis ecx unu akrido en la tuta Egipta regiono.

esperanto@Exodus:10:20 @ Sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn.

esperanto@Exodus:10:21 @ Tiam la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon al la cxielo, kaj farigxos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo.

esperanto@Exodus:10:22 @ Kaj Moseo etendis sian manon al la cxielo, kaj farigxis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.

esperanto@Exodus:10:23 @ Oni ne vidis unu alian, kaj neniu levigxis de sia loko dum tri tagoj; sed cxiuj Izraelidoj havis lumon en siaj logxejoj.

esperanto@Exodus:10:24 @ Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris:Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj sxafoj kaj viaj bovoj restu; ankaux viaj infanoj iru kun vi.

esperanto@Exodus:10:25 @ Sed Moseo diris:Vi devas ankaux doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Exodus:10:26 @ Ankaux niaj brutoj iros kun ni, ne restos ecx unu hufo; cxar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, gxis ni venos tien.

esperanto@Exodus:10:27 @ Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin.

esperanto@Exodus:10:28 @ Kaj Faraono diris al li:Iru for de mi! gardu vin, ke vi ne venu plu antaux mian vizagxon; cxar en la tago, en kiu vi venos antaux mian vizagxon, vi mortos.

esperanto@Exodus:10:29 @ Tiam Moseo diris:Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaux vian vizagxon.

esperanto@Exodus:11:1 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankoraux unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el cxi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el cxi tie.

esperanto@Exodus:11:2 @ Diru nun al la popolo, ke ili petu cxiu viro de sia proksimulo kaj cxiu virino de sia proksimulino vazojn argxentajn kaj vazojn orajn.

esperanto@Exodus:11:3 @ Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron cxe la Egiptoj; kaj ankaux Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

esperanto@Exodus:11:4 @ Kaj Moseo diris:Tiel diris la Eternulo:En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo.

esperanto@Exodus:11:5 @ Kaj mortos cxiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, gxis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaux la muelejo; kaj cxiu unuenaskito el la brutoj.

esperanto@Exodus:11:6 @ Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al gxi neniam estis kaj neniam plu estos.

esperanto@Exodus:11:7 @ Sed cxe cxiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraux homon, nek kontraux bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj.

esperanto@Exodus:11:8 @ Kaj venos cxiuj viaj sklavoj al mi kaj terjxetigxos antaux mi, dirante:Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

esperanto@Exodus:11:9 @ Kaj la Eternulo diris al Moseo:Faraono vin ne auxskultos; por ke multigxu Miaj mirakloj en la lando Egipta.

esperanto@Exodus:11:10 @ Kaj Moseo kaj Aaron faris cxiujn tiujn miraklojn antaux Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

esperanto@Exodus:12:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:

esperanto@Exodus:12:2 @ CXi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua gxi estu por vi inter la monatoj de la jaro.

esperanto@Exodus:12:3 @ Diru al la tuta komunumo de Izrael:En la deka tago de cxi tiu monato prenu al si sxafidon cxiu patro de familio, po unu sxafido por domo.

esperanto@Exodus:12:4 @ Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta sxafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laux la nombro de la animoj, laux la kvanto de mangxado de cxiu, ili kalkulu sin por la sxafido.

esperanto@Exodus:12:5 @ La sxafido estu sendifekta, virseksa, havanta la agxon de unu jaro; el la sxafoj aux el la kaproj vi povas preni.

esperanto@Exodus:12:6 @ Konservu gxin gxis la dek-kvara tago de cxi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael bucxu gxin en la komenco de vespero.

esperanto@Exodus:12:7 @ Kaj ili prenu iom el la sango, kaj sxmiru sur ambaux fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili gxin mangxos.

esperanto@Exodus:12:8 @ Kaj ili mangxu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolcxaj herboj ili mangxu.

esperanto@Exodus:12:9 @ Ne mangxu gxin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun gxiaj kapo, kruroj, kaj internajxoj.

esperanto@Exodus:12:10 @ Ne restigu iom el gxi gxis la mateno; kio restos el gxi gxis la mateno, tion bruligu per fajro.

esperanto@Exodus:12:11 @ Kaj tiele mangxu gxin; via lumbo estu zonita, viaj sxuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj mangxu gxin rapidante; gxi estas Pasko de la Eternulo.

esperanto@Exodus:12:12 @ Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos cxiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj gxis la brutoj; kaj super cxiuj dioj de Egiptujo Mi faros jugxon, Mi, la Eternulo.

esperanto@Exodus:12:13 @ Kaj la sango cxe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi trovigxas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.

esperanto@Exodus:12:14 @ Kaj tiu tago estu por vi memorajxo; kaj festu gxin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel legxon por eterne festu gxin.

esperanto@Exodus:12:15 @ Dum sep tagoj mangxu macojn; en la unua tago forigu la fermentajxon el viaj domoj; cxiu kiu mangxos fermentajxon de la unua tago gxis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

esperanto@Exodus:12:16 @ Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por mangxi por cxiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

esperanto@Exodus:12:17 @ Kaj observu la ordonon pri la macoj, cxar gxuste en tiu tago Mi elkondukis viajn tacxmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel legxon eternan.

esperanto@Exodus:12:18 @ De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato mangxu macojn gxis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.

esperanto@Exodus:12:19 @ Dum sep tagoj fermentajxo ne trovigxu en viaj domoj; cxar kiu mangxos fermentajxon, ties animo ekstermigxos el la komunumo de Izrael, cxu li estas fremdulo, aux cxu li estas indigxeno de la lando.

esperanto@Exodus:12:20 @ Nenion fermentintan mangxu; en cxiuj viaj logxlokoj mangxu macojn.

esperanto@Exodus:12:21 @ Moseo alvokis cxiujn cxefojn de Izrael, kaj diris al ili:Elektu kaj prenu al vi sxafidojn laux viaj familioj, kaj bucxu la Paskon.

esperanto@Exodus:12:22 @ Kaj prenu faskon da hisopo, kaj trempu gxin en la sango, kiu estos en la pelvo, kaj tusxu la supran sojlon kaj ambaux fostojn per la sango, kiu estos en la pelvo; kaj neniu el vi eliru el la pordo de sia domo gxis la mateno.

esperanto@Exodus:12:23 @ Kaj la Eternulo trairos, por puni la Egiptojn; kiam Li vidos la sangon sur la supra sojlo kaj ambaux fostoj, tiam la Eternulo preterpasos la pordon kaj ne permesos al la ekstermanto veni en viajn domojn por puni.

esperanto@Exodus:12:24 @ Kaj observu cxi tion kiel legxon por vi kaj por viaj filoj eterne.

esperanto@Exodus:12:25 @ Kaj kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo donos al vi, kiel Li diris, observu cxi tiun servon.

esperanto@Exodus:12:26 @ Kaj kiam diros al vi viaj filoj:Kion signifas cxi tiu via servo?

esperanto@Exodus:12:27 @ tiam diru:GXi estas ofero de Pasko al la Eternulo, kiu preterpasis la domojn de la Izraelidoj en Egiptujo, kiam Li punis la Egiptojn, sed niajn domojn savis. Kaj la popolo klinigxis kaj faris adoron.

esperanto@Exodus:12:28 @ Kaj la Izraelidoj iris, kaj faris, kiel ordonis la Eternulo al Moseo kaj Aaron; tiel ili faris.

esperanto@Exodus:12:29 @ Kiam venis la noktomezo, la Eternulo batis cxiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, sidanta sur sia trono, gxis la unuenaskito de malliberulo, sidanta en malliberejo; kaj cxiujn unuenaskitojn el la brutoj.

esperanto@Exodus:12:30 @ Tiam Faraono levigxis en la nokto, li kaj cxiuj liaj servantoj kaj cxiuj Egiptoj; kaj farigxis granda kriado en Egiptujo; cxar ne estis domo, en kiu ne estis mortinto.


Seeker Overlay: Off On

[BookofExodus] [Exodus:5] [Exodus:Exodus] [Exodus:7] [Discuss] Tag Exodus:6:28-12:30 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: