Exodus:7
Seeker Overlay ON
*
Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu ,
mi faris vin dio por Faraono ;
kaj via frato Aaron estos via profeto .
*
Vi parolos cxion ,
kion Mi ordonos al vi ;
kaj via frato Aaron parolos al Faraono ,
ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando .
*
Sed Mi malmoligos la koron de Faraono ,
kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta .
*
Kaj Faraono vin ne auxskultos ,
kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon ,
kaj Mi elirigos Mian militistaron ,
Mian popolon ,
la Izraelidojn ,
el la lando Egipta per grandaj jugxoj .
*
Kaj la Egiptoj sciigxos ,
ke Mi estas la Eternulo ,
kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili .
*
Kaj Moseo kaj Aaron faris ,
kiel ordonis al ili la Eternulo ;
tiel ili faris .
*
Moseo havis la agxon de okdek jaroj ,
kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj ,
kiam ili parolis al Faraono .
*
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron ,
dirante :
*
Se Faraono diros al vi ,
ke vi faru miraklon ,
tiam diru al Aaron:Prenu vian bastonon kaj jxetu gxin antaux Faraonon ;
gxi farigxos serpento .
*
Moseo kaj Aaron venis al Faraono ,
kaj faris tiel ,
kiel ordonis la Eternulo .
Aaron jxetis sian bastonon antaux Faraonon kaj antaux liajn servantojn ,
kaj gxi farigxis serpento .
*
Tiam ankaux Faraono alvokis la sagxulojn kaj sorcxistojn ;
kaj ankaux ili ,
la Egiptaj sorcxistoj ,
per siaj sorcxoj faris tiel .
*
CXiu el ili jxetis sian bastonon ,
kaj ili farigxis serpentoj ;
sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn .
*
Kaj malmoligxis la koro de Faraono ,
kaj li ne auxskultis ilin ,
kiel diris la Eternulo .
*
Tiam la Eternulo diris al Moseo:Obstina estas la koro de Faraono ,
li ne volas forliberigi la popolon .
*
Iru al Faraono matene ;
li eliros al la akvo ;
starigxu renkonte al li sur la bordo de la rivero ,
kaj la bastonon ,
kiu transformigxis en serpenton ,
prenu en vian manon .
*
Kaj diru al li:La Eternulo ,
Dio de la Hebreoj ,
sendis min al vi ,
por diri:Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto ;
sed jen vi gxis nun ne obeis .
*
Tiel diris la Eternulo:Per tio vi sciigxos ,
ke Mi estas la Eternulo:jen per la bastono ,
kiu estas en mia mano ,
mi frapos la akvon ,
kiu estas en la rivero ,
kaj gxi transformigxos en sangon .
*
Kaj la fisxoj ,
kiuj estas en la rivero ,
mortos ,
kaj la rivero malbonodoros ,
kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero .
*
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al Aaron:Prenu vian bastonon ,
kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj ,
super iliajn riverojn ,
super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super cxian kolektigxon de iliaj akvoj ,
kaj ili farigxu sango ;
kaj estu sango en la tuta lando Egipta ,
en la vazoj lignaj kaj en la vazoj sxtonaj .
*
Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel ,
kiel ordonis la Eternulo .
Kaj li levis la bastonon ,
kaj frapis la akvon ,
kiu estis en la rivero ,
antaux la okuloj de Faraono kaj antaux la okuloj de liaj servantoj ;
kaj la tuta akvo ,
kiu estis en la rivero ,
transformigxis en sangon .
*
Kaj la fisxoj ,
kiuj estis en la rivero ,
mortis ,
kaj la rivero farigxis malbonodora ,
kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero ;
kaj estis sango en la tuta lando Egipta .
*
Sed tiel same faris la sorcxistoj de Egiptujo per siaj sorcxoj .
Kaj malmoligxis la koro de Faraono ,
kaj li ne auxskultis ilin ,
kiel diris la Eternulo .
*
Kaj Faraono turnigxis kaj eniris en sian domon ,
kaj lia koro ne atentis ecx tion .
*
Kaj cxiuj Egiptoj ekfosis cxirkaux la rivero pro akvo por trinki ,
cxar ili ne povis trinki la akvon el la rivero .
*
Pasis sep tagoj ,
post kiam la Eternulo frapis la riveron .