Ezekiel:28:1-19
Seeker Overlay ON
*
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo ,
dirante :
*
Ho filo de homo ,
diru al la reganto de Tiro:Tiele diras la Sinjoro ,
la Eternulo:Pro tio ,
ke via koro fierigxis ,
kaj vi diris:Mi estas dio ,
mi sidas sur dia trono en la mezo de la maroj ;
dum vi estas homo ,
sed ne dio ,
kvankam vi rigardas vian koron kiel koron de dio ;
*
kvazaux vi estus pli sagxa ol Daniel kaj nenio estus kasxita antaux vi ;
*
kvazaux per via sagxeco kaj via kompetenteco vi akirus al vi la potencon kaj kolektus oron kaj argxenton en vian trezorejon ;
*
kvazaux per via granda sagxeco en via komercado vi grandigus vian ricxecon ,
kaj via koro fierigxis pro via ricxeco :
*
pro tio tiele diras la Sinjoro ,
la Eternulo:CXar vi rigardas vian koron kiel koron de dio ,
*
tial jen Mi venigos kontraux vin fremdulojn ,
la plej terurajn el la popoloj ;
kaj ili nudigos siajn glavojn kontraux la belajxojn de via sagxeco kaj malaperigos vian brilon .
*
En pereon ili pusxos vin ,
kaj vi mortos en la mezo de la maro per morto de bucxitoj .
*
CXu antaux via mortiganto vi diros:Mi estas dio ;
dum vi estas ne dio ,
sed homo en la mano de via mortiganto ?
*
Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj ;
cxar Mi tion parolis ,
diras la Sinjoro ,
la Eternulo .
*
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo ,
dirante :
*
Ho filo de homo ,
ekkantu funebran kanton pri la regxo de Tiro ,
kaj diru al li:Tiele diras la Sinjoro ,
la Eternulo:Vi estas sigelo de perfekteco ,
plena de sagxo kaj plej alta grado de beleco .
*
Vi estis en Eden ,
la gxardeno de Dio ;
cxiaspecaj multekostaj sxtonoj vin kovris:rubeno ,
topazo ,
diamanto ,
sukceno ,
berilo ,
jaspiso ,
safiro ,
smeraldo ,
ametisto ,
kaj oro estis la ornamo de viaj tamburinoj kaj flutoj ;
cxio estis preta en la tago de via kreigxo .
*
Vi estas kerubo ,
kiu sin etendas kaj protektas ;
kaj Mi metis vin sur la sanktan monton de Dio ,
kie vi iradis inter fajraj sxtonoj .
*
Vi estis perfekta en via konduto de post la tago de via kreigxo ,
gxis trovigxis en vi malbonago .
*
Pro la grandeco de via komercado via interno plenigxis de maljusteco ,
kaj vi pekis ;
tial Mi dejxetos vin de la monto de Dio ,
kaj malaperigos vin ,
ho kerubo protektanto ,
el inter la fajraj sxtonoj .
*
De via beleco fierigxis via koro ,
pro via majesteco vi perdis vian sagxon ;
tial Mi jxetos vin sur la teron kaj faros vin mokatajxo antaux la regxoj .
*
Per la multo de viaj malbonagoj kaj per via malhonesta komercado vi malhonoris vian sanktejon ;
kaj Mi elirigos el vi fajron ,
kiu ekstermos vin ,
kaj Mi faros vin cindro sur la tero antaux la okuloj de cxiuj viaj vidantoj .
*
CXiuj ,
kiuj konas vin inter la popoloj ,
eksentos teruron pri vi ;
vi neniigxis ,
kaj neniam plu ekzistos .