Ezekiel:28:20-26
Seeker Overlay ON
*
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo ,
dirante :
*
Ho filo de homo ,
turnu vian vizagxon al Cidon ,
kaj profetu pri gxi ,
*
kaj diru:Tiele diras la Sinjoro ,
la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin ,
ho Cidon ;
kaj Mi glorigxos inter vi ,
kaj oni ekscios ,
ke Mi estas la Eternulo ,
kiam Mi faros kontraux gxi jugxon kaj montros sur gxi Mian sanktecon .
*
Mi sendos sur gxin peston ,
kaj sangoversxadon sur gxiajn stratojn ,
kaj falos en gxi mortigitoj de glavo ,
kiu estos direktita kontraux gxin de cxiuj flankoj ;
kaj oni ekscios ,
ke Mi estas la Eternulo .
*
Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael pikanta dorno nek doloriganta pikilo pli ol cxiuj malbondezirantaj najbaroj ;
kaj oni ekscios ,
ke Mi estas la Sinjoro ,
la Eternulo .
*
Tiele diras la Sinjoro ,
la Eternulo:Kiam Mi kolektos la domon de Izrael el la popoloj ,
inter kiujn gxi estis disjxetita ,
kaj montros sur gxi Mian sanktecon antaux la okuloj de la nacioj ,
tiam ili logxos sur sia tero ,
kiun Mi donis al Mia servanto Jakob .
*
Kaj ili logxos sur gxi sendangxere ,
kaj konstruos domojn kaj plantos vinbergxardenojn ;
jes ,
ili logxos en sendangxereco ,
kiam Mi faros jugxon kontraux cxiuj iliaj malbondezirantoj cxirkaux ili ;
kaj ili ekscios ,
ke Mi ,
la Eternulo ,
estas ilia Dio .