Ezekiel:29



Seeker Overlay ON

* En la deka jaro , en la deka monato , en la dek-dua tago de la monato , aperis al mi vorto de la Eternulo , dirante : * Ho filo de homo , turnu vian vizagxon al Faraono , regxo de Egiptujo , kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo . * Parolu , kaj diru:Tiele diras la Sinjoro , la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin , ho Faraono , regxo de Egiptujo , granda drako , kiu kusxas meze de siaj riveroj , kaj diras:La rivero estas mia , kaj mi faris gxin por mi . * Mi metos hokojn en vian busxon , Mi alkrocxos la fisxojn de viaj riveroj al via skvamaro , kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun cxiuj fisxoj de viaj riveroj , kiuj estas alkrocxitaj al via skvamaro . * Mi jxetos vin en la dezerton , vin kaj cxiujn fisxojn de viaj riveroj ; sur la kampon vi falos , oni vin ne levos kaj ne enkolektos ; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la cxielo Mi transdonos vin kiel mangxajxon . * Kaj ekscios cxiuj logxantoj de Egiptujo , ke Mi estas la Eternulo ; pro tio , ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael : * kiam ili kaptis vin per la mano , vi fendigxis kaj trapikis al ili la tutan flankon ; kaj kiam ili apogis sin sur vi , vi rompigxis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn . * Tial tiele diras la Sinjoro , la Eternulo:Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos cxe vi la homojn kaj la brutojn . * Kaj la lando Egipta farigxos dezerto kaj ruinoj ; kaj oni ekscios , ke Mi estas la Eternulo ; pro tio , ke li diris:La rivero estas mia , kaj mi gxin faris . * Tial jen Mi iras kontraux vin kaj kontraux viajn riverojn , kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn , absolutajn ruinojn , de Migdol gxis Sevene , gxis la limo de Etiopujo . * Ne trairos gxin piedo de homo , nek piedo de bruto trairos gxin , kaj gxi ne estos logxata dum kvardek jaroj . * Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj , kaj gxiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj ; kaj Mi disjxetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn . * CXar tiele diras la Sinjoro , la Eternulo:Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj , kien ili estis disjxetitaj ; * kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn , kaj revenigos ilin en la landon Patros , en la landon de ilia deveno , kaj ili tie estos humila regno . * GXi estos humila inter la aliaj regnoj , kaj gxi ne plu sin tenos alte super la nacioj ; Mi faros gxin malgranda , por ke gxi ne regu super la nacioj . * Kaj gxi ne plu estos por la domo de Izrael fidatajxo , rememoriganta iliajn malbonagojn , kiam ili sin turnadis al gxi ; kaj oni ekscios , ke Mi estas la Sinjoro , la Eternulo . * En la dudek-sepa jaro , en la unua monato , en la unua tago de la monato , aperis al mi vorto de la Eternulo , dirante : * Ho filo de homo ! Nebukadnecar , regxo de Babel , sxargxis sian militistaron per granda laboro kontraux Tiro , tiel , ke cxiuj kapoj senharigxis kaj cxiuj sxultroj defrotigxis ; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaux Tiro pro la laboro , kiun li faris antaux gxi . * Tial tiele diras la Sinjoro , la Eternulo:Jen Mi donos al Nebukadnecar , regxo de Babel , la landon Egiptan , por ke li forportu gxiajn ricxajxojn kaj faru en gxi rabadon kaj diskapton ; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro . * Rekompence pro la laboro , kiun li faris , Mi donis al li la landon Egiptan ; cxar ili laboris por Mi , diras la Sinjoro , la Eternulo . * En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael , kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili ; kaj ili ekscios , ke Mi estas la Eternulo .

Seeker Overlay: Off On

[BookofEzekiel] [Ezekiel:28] [Ezekiel:29] [Ezekiel:30] [Discuss] Tag Ezekiel:29 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: