Ezekiel:38-39




esperanto@Ezekiel:38:1 @ Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

esperanto@Ezekiel:38:2 @ Ho filo de homo, turnu vian vizagxon al Gog, en la lando Magog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal, kaj profetu pri li;

esperanto@Ezekiel:38:3 @ kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.

esperanto@Ezekiel:38:4 @ Kaj Mi vagigos vin, Mi metos busxbridajxon en vian busxon, kaj Mi elirigos vin kaj vian tutan militistaron, cxevalojn kaj rajdistojn, cxiujn en belegaj vestoj, grandan anaron, en kirasoj kaj kun sxildoj, kun glavo en la mano;

esperanto@Ezekiel:38:5 @ Persojn, Etiopojn, kaj Putidojn, cxiujn kun sxildoj kaj kaskoj;

esperanto@Ezekiel:38:6 @ Gomeron kun cxiuj gxiaj tacxmentoj, la domon de Togarma, de la nordaj randoj, kun cxiuj gxiaj tacxmentoj; multaj popoloj estos kun vi.

esperanto@Ezekiel:38:7 @ Pretigu vin kaj arangxu vin, vi kaj cxiuj homamasoj, kiuj kolektigxis al vi, kaj vi estu ilia gvidanto.

esperanto@Ezekiel:38:8 @ Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero.

esperanto@Ezekiel:38:9 @ Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi.

esperanto@Ezekiel:38:10 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn.

esperanto@Ezekiel:38:11 @ Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn;

esperanto@Ezekiel:38:12 @ por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptajxon, kaj metu la manon sur la denove logxatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj logxas sur la centro de la tero.

esperanto@Ezekiel:38:13 @ SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon?

esperanto@Ezekiel:38:14 @ Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere?

esperanto@Ezekiel:38:15 @ Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo;

esperanto@Ezekiel:38:16 @ kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog.

esperanto@Ezekiel:38:17 @ Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin.

esperanto@Ezekiel:38:18 @ En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno.

esperanto@Ezekiel:38:19 @ Kaj en Mia fervoro, en la fajro de Mia kolero Mi decidis, ke en tiu tempo estos granda tumulto sur la tero de Izrael;

esperanto@Ezekiel:38:20 @ kaj ektremos antaux Mi la fisxoj de la maro, la birdoj de la cxielo, la bestoj de la kampo, cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, kaj cxiuj homoj, kiuj estas sur la tero; kaj renversigxos la montoj, falos la rokkrutajxoj, kaj cxiuj muroj falos sur la teron.

esperanto@Ezekiel:38:21 @ Kaj Mi vokos kontraux lin glavon sur cxiuj Miaj montoj, diras la Sinjoro, la Eternulo; cxiu prenos glavon kontraux sian fraton.

esperanto@Ezekiel:38:22 @ Kaj Mi faros kontraux li jugxon per pesto kaj sangoversxado; Mi sendos pluvegon, sxtonan hajlon, fajron, kaj sulfuron sur lin kaj sur liajn tacxmentojn, kaj sur la multajn popolojn, kiuj estos kun li.

esperanto@Ezekiel:38:23 @ Kaj Mi montros Mian grandecon kaj sanktecon, kaj Mi konatigos Min antaux la okuloj de multaj popoloj; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:1 @ Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri Gog, kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi iras kontraux vin, ho Gog, cxefa princo de Mesxehx kaj Tubal.

esperanto@Ezekiel:39:2 @ Kaj Mi vagigos vin, allogos vin, levos vin de la nordaj randoj, kaj venigos vin sur la montojn de Izrael.

esperanto@Ezekiel:39:3 @ Kaj Mi elbatos vian pafarkon el via maldekstra mano, kaj Mi elfaligos viajn sagojn el via dekstra mano.

esperanto@Ezekiel:39:4 @ Sur la montoj de Izrael vi falos, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj, kaj la popoloj, kiuj estos kun vi; al cxiaspecaj rabobirdoj kaj al la bestoj de la kampo Mi transdonos vin kiel mangxajxon.

esperanto@Ezekiel:39:5 @ Sur la kampo vi falos; cxar Mi tion decidis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:6 @ Kaj Mi sendos fajron sur Magogon kaj sur la eksterdangxerajn logxantojn de la insuloj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:7 @ Kaj Mian sanktan nomon Mi konatigos meze de Mia popolo Izrael, kaj Mi ne plu permesos malhonori Mian sanktan nomon; kaj la popoloj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, la Sanktulo en Izrael.

esperanto@Ezekiel:39:8 @ Jen tio venos kaj plenumigxos, diras la Sinjoro, la Eternulo; tio estos la tempo, pri kiu Mi parolis.

esperanto@Ezekiel:39:9 @ Kaj eliros la logxantoj de la urboj de Izrael, faros fajron, kaj bruligos la armilojn, la sxildojn kaj kirasojn, la pafarkojn kaj sagojn, la ponardojn kaj lancojn; kaj ili bruligados per tio fajron en la dauxro de sep jaroj.

esperanto@Ezekiel:39:10 @ Ili ne alportados lignon de la kampo, ne hakados el la arbaroj, sed per la armiloj ili farados fajron; ili prirabos siajn rabintojn, kaj prenos kaptajxon de tiuj, kiuj prenis kaptajxon de ili, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:11 @ En tiu tempo Mi donos al Gog tombolokon en Izrael, la valon, tra kiu oni iras orienten de la maro, kaj gxi fortimigos la pasantojn, kaj tie oni enterigos Gogon kaj lian tutan homomulton, kaj oni nomos gxin Valo de la Homomulto de Gog.

esperanto@Ezekiel:39:12 @ Kaj la domo de Izrael enterigos ilin, por purigi la landon, en la dauxro de sep monatoj.

esperanto@Ezekiel:39:13 @ Kaj la enterigadon faros la tuta popolo de la lando; kaj glora estos por ili tiu tempo, kiam Mi montros Mian majeston, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:14 @ Kaj ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando, kaj kune kun la trairantoj ili enterigados tiujn, kiuj restis sur la suprajxo de la tero, por purigi cxi tiun; post paso de sep monatoj ili komencos la sercxadon.

esperanto@Ezekiel:39:15 @ Kaj kiam iu el la trairantoj de la lando vidos oston de homo, li starigos cxe gxi signon, gxis la enterigantoj enterigos gxin en la Valo de la Homomulto de Gog.

esperanto@Ezekiel:39:16 @ Kaj ecx la nomo de la urbo estos Homomulto. Kaj oni purigos la landon.

esperanto@Ezekiel:39:17 @ Kaj vi, ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Diru al la cxiaspecaj birdoj kaj al cxiuj bestoj de la kampo:Kolektigxu kaj venu, kunvenu de cxirkauxe al la bucxado, kiun Mi faras por vi, al la granda bucxado sur la montoj de Izrael; kaj vi mangxos karnon kaj trinkos sangon.

esperanto@Ezekiel:39:18 @ Karnon de fortuloj vi mangxos, kaj sangon de princoj de la tero vi trinkos, kiel de virsxafoj, sxafidoj, kaproj, kaj bovoj, cxiuj bone grasigitaj.

esperanto@Ezekiel:39:19 @ Kaj vi mangxos grasajxon gxissate, kaj vi trinkos sangon gxisebrie de Mia bucxofero, kiun Mi bucxis por vi.

esperanto@Ezekiel:39:20 @ Kaj cxe Mia tablo vi satigxos de cxevaloj kaj rajdantoj, de fortuloj kaj cxiaspecaj militistoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:39:21 @ Kaj Mi montros Mian majeston inter la nacioj, kaj cxiuj nacioj vidos Mian jugxon, kiun Mi faris, kaj Mian manon, kiun Mi metis sur ilin.

esperanto@Ezekiel:39:22 @ Kaj la domo de Izrael ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ilia Dio, de tiu tempo kaj plue.

esperanto@Ezekiel:39:23 @ Kaj la nacioj ekscios, ke la domo de Izrael estis forkondukita en kaptitecon pro siaj malbonagoj; pro tio, ke ili perfidis Min, Mi kasxis Mian vizagxon antaux ili kaj transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ili cxiuj falis de glavo.

esperanto@Ezekiel:39:24 @ Konforme al ilia malpureco kaj al iliaj krimoj Mi agis kun ili, kaj Mi kasxis antaux ili Mian vizagxon.

esperanto@Ezekiel:39:25 @ Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo.

esperanto@Ezekiel:39:26 @ Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos;

esperanto@Ezekiel:39:27 @ kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaux la okuloj de la multaj popoloj.

esperanto@Ezekiel:39:28 @ Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie.

esperanto@Ezekiel:39:29 @ Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Ezekiel:40:1 @ En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, gxuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.


Seeker Overlay: Off On

[BookofEzekiel] [Ezekiel:37] [Ezekiel:38-39 ] [Ezekiel:39] [Discuss] Tag Ezekiel:38-39 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: