Ezekiel:40:38-43
Seeker Overlay ON
*
Estis ankaux cxambro kun sia enirejo apud la kolonoj cxe la pordegoj ;
tie oni lavadis la bruloferon .
*
En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko ,
por bucxi sur ili la bruloferon ,
pekoferon ,
kaj kulpoferon .
*
CXe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj ,
kaj cxe la dua flanko ,
apud la portiko de la pordego ,
staris ankaux du tabloj .
*
Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris cxe la flankoj de la pordego:ok tabloj ,
sur kiuj oni bucxadis .
*
Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el cxirkauxhakitaj sxtonoj ,
kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la largxon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno ;
sur ili oni kusxigadis la ilojn ,
per kiuj oni bucxadis la bruloferon kaj aliajn oferojn .
*
Kaj listeloj ,
havantaj la largxon de unu manplato ,
estis cxe la muroj de la domo cxirkauxe ;
kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero .