Ezekiel:41



Seeker Overlay ON

* Kaj li venigis min en la templon ; kaj li mezuris cxe la kolonoj ses ulnojn da largxo cxe unu flanko kaj ses ulnojn da largxo cxe la alia flanko , lauxlargxe de la tabernaklo . * La largxo de la pordo estis dek ulnoj , kaj la flankoj de la pordo havis la largxon de kvin ulnoj cxe unu flanko kaj kvin ulnoj cxe la alia flanko ; kaj li mezuris la longon de la templo , kvardek ulnojn , kaj la largxon , dudek ulnojn . * Kaj li eniris internen , kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn ; kaj la largxo de la pordo estis sep ulnoj . * Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la largxo dudek ulnojn en la interna parto de la templo ; kaj li diris al mi:CXi tio estas la plejsanktejo . * Kaj li mezuris la muron de la domo , kiu havis ses ulnojn da diko , kaj la largxo de la flanka galerio cxirkauxe de la tuta domo estis kvar ulnoj . * Kaj la flankaj galerioj , unu apud la alia , havis la longon de tridek tri futoj , kaj limigxis per la muro , kiu estis cxe la domo por la galerioj cxirkauxe , por ke ili estu kunigitaj inter si , sed ne kunigitaj kun la muro de la domo . * Kaj la largxo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte ; cxar ankaux la domo estis ju pli alte des pli ampleksa cxiuflanke , kaj supre la domo estis pli largxa ; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza . * Kaj mi vidis cxe la domo cxirkauxe altajxon , kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la largxon de tuta stango de ses ulnoj . * La largxo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj , kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo . * Kaj la interspaco inter la oficaj cxambroj , kiuj estis cxiuflanke cxirkaux la domo , estis dudek ulnoj . * Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko , unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden ; la largxo de la libera loko estis kvin ulnoj cxirkauxe . * La konstruajxo , kiu estis turnita al la placo okcidenten , havis la largxon de sepdek ulnoj ; kaj la muro de la konstruajxo havis la largxon de kvin ulnoj cxiuflanke , kaj gxia longo estis nauxdek ulnoj . * Kaj li mezuris la longon de la domo , cent ulnojn ; kaj la placo kaj la konstruajxo kaj gxiaj muroj havis ankaux la longon de cent ulnoj . * Kaj la largxo de la antauxa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaux cent ulnojn . * Kaj li mezuris la longon de la konstruajxo kontraux la placo , kiu estis malantauxe , kun gxiaj flankaj partoj ambauxflanke , cent ulnojn ; ankaux la internan templon kaj la portikojn de la korto . * La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj cxirkauxe en siaj tri etagxoj kontraux cxiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno cxiuflanke , ankaux la tero gxis la fenestroj ; kaj la fenestroj estis kovritaj . * De la supra parto de la pordo gxis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laux la tuta muro cxirkauxe , interne kaj ekstere cxio estis lauxmezura . * Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj ; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo , kaj cxiu kerubo havis du vizagxojn . * Kaj homa vizagxo estis turnita al la palmornamo de unu flanko , kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizagxo leonida ; tiel estis farite en la tuta domo cxirkauxe . * De la tero gxis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj , ankaux sur la muro de la templo . * La templo havis kvarangulajn fostojn , kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria . * La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj ; gxiaj anguloj kaj cxiuj gxiaj flankoj estis el ligno . Kaj li diris al mi:CXi tio estas la tablo , kiu staras antaux la Eternulo . * Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo . * CXiu pordo havis du fermoplatojn , kiuj ambaux estis moveblaj ; du fermoplatojn havis unu pordo , kaj du fermoplatojn havis la dua . * Kaj sur ili , sur la pordoj de la templo , trovigxis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj , kiuj estis sur la muroj ; kaj antaux la portiko ekstere estis ligna podio . * Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis cxe ambaux flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj .

Seeker Overlay: Off On

[BookofEzekiel] [Ezekiel:40] [Ezekiel:41] [Ezekiel:42] [Discuss] Tag Ezekiel:41 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: