Ezekiel:43:13-27
Seeker Overlay ON
*
Kaj jen estas la mezuroj de la altaro laux ulnoj ,
kun aldono po manlargxo por cxiu ulno:la bazo havu unu ulnon kaj la largxo unu ulnon ,
kaj la listelo cxe gxia rando cxirkauxe havu la largxon de unu manstrecxo ;
kaj tia estu la dorso de la altaro .
*
Kaj de la bazo sur la tero gxis la malsupra elstarajxo devas esti du ulnoj ,
kaj la largxo estu unu ulno ;
kaj de la malgranda elstarajxo gxis la granda elstarajxo estu kvar ulnoj ,
kaj la largxo unu ulno .
*
Kaj la altaro mem havu kvar ulnojn ,
kaj de la altaro levigxu supren kvar kornoj .
*
Kaj la altaro havu dek du ulnojn da longo kaj dek du ulnojn da largxo ,
gxi estu kvadrata sur cxiuj siaj kvar flankoj .
*
Kaj la elstarajxo havu dek kvar ulnojn da longo kaj dek kvar ulnojn da largxo sur cxiuj siaj kvar flankoj ,
kaj la listelo cxirkaux gxi havu duonon de ulno ,
kaj gxia bazo cxirkauxe havu unu ulnon ;
kaj gxiaj sxtupoj devas esti cxe la orienta flanko .
*
Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo !
tiele diras la Sinjoro ,
la Eternulo:Tio estas la legxoj por la altaro por tiu tago ,
kiam oni konstruos gxin ,
por alportadi sur gxi bruloferojn kaj aspergadi gxin per sango .
*
Kaj al la pastroj Levidoj el la idaro de Cadok ,
kiuj alproksimigxos al Mi ,
por servi al Mi ,
diras la Sinjoro ,
la Eternulo ,
donu bovidon kiel pekoferon .
*
Kaj prenu iom el gxia sango ,
kaj sxprucigu sur gxiajn kvar kornojn kaj sur la kvar angulojn de la elstarajxo kaj sur la listelon cxirkauxe ;
kaj per tio vi gxin purigos kaj pekliberigos .
*
Poste prenu la pekoferan bovidon ,
kaj forbruligu gxin sur aparta loko de la domo ekster la sanktejo .
*
Kaj en la sekvanta tago alportu virkapron sendifektan kiel pekoferon ;
kaj oni pekliberigu la altaron tiel same ,
kiel oni pekliberigis per la bovido .
*
Kiam vi finos la pekliberigon ,
alportu bovidon sendifektan ,
kaj sendifektan virsxafon el la sxafoj ;
*
kaj alportu ilin antaux la Eternulon ,
kaj la pastroj jxetu sur ilin salon kaj faru el ili bruloferon al la Eternulo .
*
Dum sep tagoj alportu cxiutage pekoferan kapron ;
kaj ili alportu po unu bovido el la bovoj kaj po unu virsxafo el la sxafoj ,
sendifektajn .
*
Dum sep tagoj oni pekliberigu la altaron kaj purigu gxin kaj konsekru gxin .
*
Kiam finigxos tiuj tagoj ,
komencante de la oka tago kaj plue ,
la pastroj farados sur la altaro viajn bruloferojn kaj viajn pacoferojn ;
kaj Mi estos favora al vi ,
diras la Sinjoro ,
la Eternulo .