Ezekiel:47:13-23
Seeker Overlay ON
*
Tiele diras la Sinjoro ,
la Eternulo:Jen estas la limoj ,
laux kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael:al Jozef duoblan parton .
*
Kaj dividu gxin al cxiuj egale ;
cxar per levo de la mano Mi promesis doni gxin al viaj patroj ,
tial cxi tiu tero farigxos via hereda posedajxo .
*
Jen estas la limo de la lando:sur la norda rando ,
komencante de la Granda Maro ,
gxi iras tra HXetlon en la direkto al Cedad ;
*
tra HXamat ,
Berota ,
Sibraim ,
kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de HXamat ,
gxis HXacer-Tihxon ,
kiu trovigxas cxe la limo de HXavran .
*
Kaj la limo estos de la maro gxis HXacar-Enan apud la limo de Damasko ,
kaj gxis la norda Cafon kaj la limo de HXamat .
Tio estas la rando norda .
*
Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko ,
inter Gilead kaj la lando de Izrael ,
laux Jordan ,
de la limo gxis la orienta maro ;
tio estas la rando orienta .
*
La suda rando estas de Tamar gxis la Akvo de Malpaco apud Kadesx ,
laux la torento gxis la Granda Maro ;
tio estas la rando suda .
*
La okcidenta rando estas la Granda Maro ,
gxis la komenco de HXamat ;
tio estas la rando okcidenta .
*
Kaj dividu inter vi cxi tiun landon laux la triboj de Izrael .
*
Kaj dividu gxin lote al vi ,
kaj ankaux al la fremduloj ,
kiuj logxas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi ;
ili devas esti por vi kiel indigxenoj inter la Izraelidoj ,
kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedajxon inter la triboj de Izrael .
*
En tiu tribo ,
inter kiu eklogxis la fremdulo ,
tie donu al li lian heredan posedajxon ,
diras la Sinjoro ,
la Eternulo .