Ezra:3:1-6
Seeker Overlay ON
*
Kiam venis la sepa monato kaj la Izraelidoj estis jam en la urboj ,
kolektigxis la tuta popolo ,
kiel unu homo ,
en Jerusalem .
*
Kaj levigxis Jesxua ,
filo de Jocadak ,
kaj liaj fratoj ,
la pastroj ,
kaj Zerubabel ,
filo de SXealtiel ,
kaj liaj fratoj ,
kaj ili konstruis la altaron de Dio de Izrael ,
por alportadi sur gxi bruloferojn ,
kiel estas skribite en la instruo de Moseo ,
la homo de Dio .
*
Kaj ili arangxis la altaron sur gxia loko ,
cxar ili timis la popolojn de la landoj ;
kaj ili komencis alportadi sur gxi bruloferojn al la Eternulo ,
bruloferojn matenajn kaj vesperajn .
*
Kaj ili solenis la feston de lauxboj ,
kiel estas skribite ,
kaj faris la cxiutagajn bruloferojn laux ilia nombro ,
konforme al tio ,
kio estas preskribita por cxiu tago ;
*
kaj post tio la cxiutagajn bruloferojn ,
kaj por la monatkomencoj kaj por cxiuj sanktigitaj festoj de la Eternulo ,
kaj por cxiu ,
kiu alportis memvolan oferon al la Eternulo .
*
De la unua tago de la sepa monato ili komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo .
Sed la fundamento por la templo de la Eternulo ankoraux ne estis starigita .