Ezra:4:1-5
Seeker Overlay ON
*
Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen auxdis ,
ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
*
tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj ,
kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi ,
cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion ,
kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon ,
regxo de Asirio ,
kiu venigis nin cxi tien .
*
Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone ,
ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio ;
ni solaj konstruos por la Eternulo ,
Dio de Izrael ,
kiel ordonis al ni la regxo Ciro ,
regxo de Persujo .
*
Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al gxi en la konstruado .
*
Kaj ili dungadis kontraux ili konsilistojn ,
por detrui ilian entreprenon ,
dum la tuta tempo de Ciro ,
regxo de Persujo ,
gxis la regxado de Dario ,
regxo de Persujo .