Ezra:4



Seeker Overlay ON

* Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen auxdis , ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo , Dio de Izrael , * tiam ili venis al Zerubabel kaj al la cxefoj de la patrodomoj , kaj diris al ili:Ni ankaux deziras konstrui kun vi , cxar simile al vi ni ankaux sercxas vian Dion , kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-HXadon , regxo de Asirio , kiu venigis nin cxi tien . * Sed Zerubabel kaj Jesxua kaj la aliaj cxefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili:Ne estas bone , ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio ; ni solaj konstruos por la Eternulo , Dio de Izrael , kiel ordonis al ni la regxo Ciro , regxo de Persujo . * Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al gxi en la konstruado . * Kaj ili dungadis kontraux ili konsilistojn , por detrui ilian entreprenon , dum la tuta tempo de Ciro , regxo de Persujo , gxis la regxado de Dario , regxo de Persujo . * Kaj en la tempo de la regxado de Ahxasxverosx , en la komenco de lia regxado , ili skribis akuzon kontraux la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem . * En la tempo de Artahxsxasxt skribis Bisxlam , Mitredat , Tabeel , kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artahxsxasxt , regxo de Persujo:la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie . * Rehxum , konsilisto , kaj SXimsxaj , skribisto , skribis unu leteron kontraux Jerusalem al Artahxsxasxt , la regxo , en la sekvanta maniero : * Ni , Rehxum , konsilisto , kaj SXimsxaj , skribisto , kaj iliaj aliaj kunuloj , Dinaanoj , Afarsathxanoj , Tarpelanoj , Afarsanoj , Arkevanoj , Babelanoj , SXusxananoj , Dehaanoj , Elamanoj , * kaj la aliaj popoloj , kiujn translogxigis Asnapar , la granda kaj glora , kaj enlogxigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj , kaj tiel plu . * Jen estas la teksto de la letero , kiun ili sendis al li:Al la regxo Artahxsxasxt viaj sklavoj , la transriveranoj , kaj tiel plu . * Estu sciate al la regxo , ke la Judoj , kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon , rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn . * Nun estu sciate al la regxo , ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj , tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon , kaj la regxa kaso havos malprofiton . * CXar ni mangxas salon el la regxa palaco , kaj ni ne volas vidi ion , kio malhonoras la regxon , tial ni sendas kaj sciigas al la regxo , * ke oni sercxu en la kronikoj de viaj patroj , kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkigxos , ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la regxoj kaj landoj , kaj ke ribeloj estis farataj en gxi de la plej malproksimaj tempoj , kio estas la kauxzo , pro kiu tiu urbo estis detruita . * Ni sciigas al la regxo , ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj gxiaj muregoj estos finitaj , tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera . * La regxo sendis respondon:Al Rehxum , konsilisto , SXimsxaj , skribisto , kaj al la aliaj iliaj kunuloj , kiuj logxas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj , pacon kaj saluton . * La letero , kiun vi sendis al ni , estas klare legita antaux mi ; * kaj mi donis ordonon , ke oni sercxu ; kaj oni trovis , ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraux la regxoj , kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en gxi ; * ke potencaj regxoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon , kaj tributo , impostoj , kaj jarpagoj estis donataj al ili . * Tial agu laux cxi tiu ordono:malhelpu tiujn homojn en ilia laborado , ke la urbo ne estu rekonstruata , gxis estos donita ordono de mi . * Kaj estu singardaj , ke vi ne estu malatentaj en tio , por ke ne naskigxu granda malprofito por la regxo . * Kiam cxi tiu letero de la regxo Artahxsxasxt estis tralegita antaux Rehxum , la skribisto SXimsxaj , kaj iliaj kunuloj , ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano . * Tiam cxesigxis la laborado cxe la domo de Dio en Jerusalem ; kaj tiu stato dauxris gxis la dua jaro de regxado de Dario , regxo de Persujo .

Seeker Overlay: Off On

[BookofEzra] [Ezra:3] [Ezra:4] [Ezra:5] [Discuss] Tag Ezra:4 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: