Ezra:7:1-10




esperanto@Ezra:7:1 @ Post tiuj okazintajxoj, dum la regxado de Artahxsxast, regxo de Persujo, el Babel iris Ezra, filo de Seraja, filo de Azarja, filo de HXilkija,

esperanto@Ezra:7:2 @ filo de SXalum, filo de Cadok, filo de Ahxitub,

esperanto@Ezra:7:3 @ filo de Amarja, filo de Azarja, filo de Merajot,

esperanto@Ezra:7:4 @ filo de Zerahxja, filo de Uzi, filo de Buki,

esperanto@Ezra:7:5 @ filo de Abisxua, filo de Pinehxas, filo de Eleazar, filo de Aaron, la cxefpastro.

esperanto@Ezra:7:6 @ Tiu Ezra iris el Babel. Li estis lerta scienculo koncerne la instruon de Moseo, kiun donis la Eternulo, Dio de Izrael. Kaj la regxo donis al li cxion laux lia deziro, cxar la mano de la Eternulo, lia Dio, estis super li.

esperanto@Ezra:7:7 @ Ankaux kelkaj el la Izraelidoj, el la pastroj, el la Levidoj, el la kantistoj, el la pordegistoj, kaj el la Netinoj iris en Jerusalemon en la sepa jaro de la regxo Artahxsxast.

esperanto@Ezra:7:8 @ Kaj li venis en Jerusalemon en la kvina monato, en la sepa jaro de la regxo.

esperanto@Ezra:7:9 @ CXar en la unua tago de la unua monato estis la komenco de la irado el Babel, kaj en la unua tago de la kvina monato li venis en Jerusalemon, cxar la mano de lia Dio favore estis super li.

esperanto@Ezra:7:10 @ CXar Ezra pretigis sian koron, por studi la instruon de la Eternulo kaj plenumi gxin, kaj por instrui en Izrael legxojn kaj ordonojn.


Seeker Overlay: Off On

[BookofEzra] [Ezra:6] [Ezra:7] [Ezra:8] [Discuss] Tag Ezra:7:1-10 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: