Ezra:8:15-36
Seeker Overlay ON
*
Kaj mi kolektis ilin cxe la rivero ,
kiu enfluas en Ahavan ,
kaj ni restis tie tri tagojn ;
kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn ,
mi el la idoj de Levi trovis tie neniun .
*
Tiam mi sendis Eliezeron ,
Arielon ,
SXemajan ,
Elnatanon ,
Jaribon ,
Elnatanon ,
Natanon ,
Zehxarjan ,
kaj Mesxulamon ,
la cxefojn ,
kaj Jojaribon kaj Elnatanon ,
la scienculojn ;
*
kaj mi donis al ili komision al Ido ,
la cxefo en la loko Kasifja ,
kaj mi donis al ili instrukcion pri tio ,
kion ili devas diri al Ido ,
kaj al liaj fratoj ,
la Netinoj ,
en la loko Kasifja ,
por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio .
*
Kaj ili venigis al ni ,
cxar super ni estis la favora mano de nia Dio ,
homon sagxan el la idoj de Mahxli ,
filo de Levi ,
filo de Izrael ,
kaj SXerebjan kun liaj filoj kaj fratoj ,
dek ok homojn ,
*
kaj HXasxabjan ,
kaj kun li Jesxajan ,
el la idoj de Merari ,
kun liaj fratoj kaj iliaj filoj ,
dudek ;
*
kaj el la Netinoj ,
kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj ,
ducent dudek Netinojn ;
cxiuj ili estis registritaj laux siaj nomoj .
*
Kaj mi proklamis tie faston cxe la rivero Ahava ,
por ke ni humiligu nin antaux nia Dio ,
por peti de Li gxustan vojon por ni ,
por niaj infanoj ,
kaj por nia tuta havo .
*
CXar mi hontis peti de la regxo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraux malamikoj sur la vojo ;
cxar ni tiele diris al la regxo:La mano de nia Dio estas bonfaranta por cxiuj ,
kiuj sin turnas al Li ,
kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraux cxiuj ,
kiuj Lin forlasas .
*
Ni do fastis ,
kaj petis nian Dion pri tio ;
kaj Li auxskultis nin .
*
Kaj mi apartigis el la cxefaj pastroj dek du ,
kaj mi aligis al ili SXerebjan kaj HXasxabjan kaj dek el iliaj fratoj .
*
Kaj mi pese transdonis al ili la argxenton kaj la oron kaj la vazojn ,
kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la regxo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj ,
kaj cxiuj Izraelidoj ,
kiuj tie trovigxis .
*
Kaj mi pese transdonis al ili:da argxento sescent kvindek kikarojn ,
da argxentaj vazoj cent kikarojn ,
kaj da oro cent kikarojn ;
*
da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj ,
kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro ,
multekosta kiel oro .
*
Kaj mi diris al ili:Vi estas sanktaj al la Eternulo ,
kaj la vazoj estas sanktaj ,
ankaux la argxento kaj la oro ,
memvole donacitaj al la Eternulo ,
Dio de viaj patroj .
*
Maldormu ,
kaj gardu tion ,
gxis vi transdonos pese al la cxefaj pastroj ,
Levidoj ,
kaj cxefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem ,
en la cxambroj de la domo de la Eternulo .
*
Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn argxenton ,
oron ,
kaj vazojn ,
por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio .
*
Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato ,
por iri en Jerusalemon ;
kaj la mano de nia Dio estis super ni ,
kaj Li savis nin kontraux la manoj de malamikoj kaj kontraux insidantoj cxe la vojo .
*
Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj .
*
En la kvara tago la argxento ,
oro ,
kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio ,
en la manojn de la pastro Meremot ,
filo de Urija ,
kune kun Eleazar ,
filo de Pinehxas ,
kune kun Jozabad ,
filo de Jesxua ,
kaj Noadja ,
filo de Binuj ,
la Levidoj .
*
CXio estis farita lauxnombre kaj lauxpeze ,
kaj cxio pesita estis tiutempe enskribita .
*
La forkaptitoj ,
kiuj revenis el la kaptiteco ,
alportis bruloferojn al Dio de Izrael:dek du bovojn ,
pro la tuta Izrael ,
nauxdek ses sxafojn ,
sepdek sep sxafidojn ,
dek du pekoferajn kaprojn ,
cxion kiel bruloferon al la Eternulo .
*
Kaj oni transdonis la ordonojn de la regxo al la satrapoj de la regxo kaj al la transriveraj regionestroj ;
kaj cxi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio .