Ezra:9



Seeker Overlay ON

* Kiam cxio tio estis finita , aliris al mi la estroj , kaj diris:La popolo Izraela kaj la pastroj kaj la Levidoj ne apartigis sin de la popoloj de la landoj koncerne iliajn abomenindajxojn , de la Kanaanidoj , HXetidoj , Perizidoj , Jebusidoj , Amonidoj , Moabidoj , Egiptoj , kaj Amoridoj ; * cxar ili prenis el iliaj filinoj edzinojn por si kaj por siaj filoj , kaj miksigxis la sankta semo kun la popoloj de la landoj ; kaj la mano de la eminentuloj kaj cxefoj estis la unua en cxi tiu malbonago . * Kiam mi auxdis tion , mi dissxiris miajn vestojn kaj mian tunikon , mi elsxiris harojn de mia kapo kaj el mia barbo , kaj mi sidis konsternite . * Kaj kolektigxis al mi cxiuj , kiuj timis la vortojn de Dio de Izrael , pro la krimo de la forkaptitoj ; kaj mi sidis konsternite gxis la vesperofero . * Kaj cxe la vesperofero mi levigxis de mia aflikto , kaj kun dissxiritaj vestoj kaj tuniko mi starigxis surgenue kaj etendis miajn manojn al la Eternulo , mia Dio , * kaj mi diris:Ho mia Dio , mi hontas , kaj gxenas min levi mian vizagxon al Vi , ho mia Dio ; cxar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo , kaj nia kulpo farigxis granda gxis la cxielo . * De post la tempo de niaj patroj ni estas en granda kulpo gxis la nuna tago ; pro niaj malbonagoj ni estis transdonitaj , ni kaj niaj regxoj kaj niaj pastroj , en la manojn de la alilandaj regxoj , sub glavon , en kaptitecon , al disrabo kaj malhonoro , kiel tio estas nun . * Kaj nun antaux momento venis pardono de la Eternulo , nia Dio , kaj Li restigis al ni savigxintojn kaj permesis al ni alfortikigxi sur Lia sankta loko ; nia Dio donis lumon al niaj okuloj , kaj Li permesis al ni iom revivigxi en nia sklaveco . * Ni estas ja sklavoj ; sed en nia sklaveco nia Dio nin ne forlasis . Kaj Li donis al ni favorkorecon de la regxoj de Persujo , por permesi al ni revivigxi , por konstrui la domon de nia Dio kaj restarigi gxiajn ruinojn , kaj por doni al ni barilon en Judujo kaj Jerusalem . * Kaj nun kion ni diros , ho nia Dio , post tio ? cxar ni forlasis Viajn ordonojn , * kiujn Vi ordonis per Viaj servantoj , la profetoj , dirante:La lando , en kiun vi venas por ekposedi gxin , estas lando malpura pro la malpureco de la popoloj alilandaj , pro iliaj abomenindajxoj , per kiuj ili plenigis gxin de rando al rando en sia malpureco ; * ne donu do viajn filinojn al iliaj filoj , kaj iliajn filinojn ne prenu por viaj filoj , neniam zorgu pri ilia paco kaj bonstato , por ke vi fortigxu kaj por ke vi nutru vin per la bonajxoj de la tero kaj por ke vi heredigu gxin por eterne al viaj filoj . * Kaj post cxio , kio trafis nin pro niaj malbonaj faroj kaj pro nia granda kulpo , kaj kiam nun Vi indulgis nin malgraux niaj malbonagoj kaj donis al ni tian savigxon , * cxu ni nun denove malobeu Viajn ordonojn , kaj boparencigxu kun la popoloj de tiuj abomenindajxoj ? CXu Vi ne koleros kontraux ni gxis plena ekstermo sen restigo de ia restajxo kaj savitajxo ? * Ho Eternulo , Dio de Izrael ! Vi estas justa ; cxar ni restis savigxintoj gxis la nuna tago . Jen ni estas antaux Vi en nia kulpo ; ni ne povas teni nin antaux Vi pro tio .

Seeker Overlay: Off On

[BookofEzra] [Ezra:8] [Ezra:9] [Ezra:10] [Discuss] Tag Ezra:9 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: