Galatians:4:21-31
Seeker Overlay ON
*
Diru al mi ,
vi ,
kiuj volas esti sub la legxo ,
cxu vi ne auxskultas la legxon ?
*
CXar estas skribite ,
ke Abraham havis du filojn ,
unu el la sklavino kaj unu el la liberulino .
*
Tamen tiu el la sklavino naskigxis laux la karno ,
sed cxi tiu el la liberulino naskigxis per promeso .
*
CXi tio enhavas alegorion ;
cxar la du virinoj estas du interligoj ,
unu el la monto Sinaj ,
por sklaveco naskante ,
kiu estas Hagar .
*
CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo ,
kaj prezentas la nunan Jerusalemon ,
cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj .
*
Sed la supera Jerusalem estas libera ,
kiu estas patrino nia .
*
Estas ja skribite :
GXoju ,
ho senfruktulino ,
kiu ne naskis ,
Sonigu kanton kaj gxojkriu ,
ho vi ,
kiu ne suferas naskodoloron ;
CXar la forlasitino havos pli da infanoj ,
ol la havanta edzon .
*
Sed ni ,
fratoj ,
estas filoj de promeso tiel same ,
kiel Isaak .
*
Sed kiel tiam la laux karno naskita persekutis la lauxspiritulon ,
tiel estas ankaux nuntempe .
*
Sed kion diras la Skribo ?
Forpelu la sklavinon kaj sxian filon ;
cxar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino .
*
Tial ,
fratoj ,
ni estas filoj ne de sklavino ,
sed de la liberulino .