Galatians:6
Seeker Overlay ON
*
Fratoj ,
ecx se homo estos trovita en ia kulpo ,
vi ,
kiuj estas spiritaj ,
restarigu tiun per spirito de mildeco ;
rigardante vin ,
cxiu sin mem ,
por ke vi ne estu tentataj .
*
Reciproke subtenadu viajn sxargxojn ,
kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo .
*
CXar ,
se iu ,
estante nenio ,
sin estimas ,
kvazaux li estas io ,
li sin trompas .
*
Sed cxiu kontrolu sian propran faradon ,
kaj tiam li havos singratuladon pri si mem ,
kaj ne pri sia proksimulo .
*
CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon .
*
Tiu ,
kiu estas instruata en la parolo de Dio ,
partoprenu kun tiu ,
kiu lin instruas ,
en cxiuj bonajxoj .
*
Ne trompigxu ;
Dio ne estas mokata ;
cxar cxion ,
kion oni semas ,
tion ankaux li rikoltos .
*
CXar kiu semas por sia karno ,
el la karno tiu rikoltos putradon ;
sed kiu semas por la Spirito ,
el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon .
*
Kaj ni ne lacigxu en bonfarado ;
cxar gxustatempe ni rikoltos ,
se ni ne senfortigxos .
*
Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj ,
precipe al tiuj ,
kiuj apartenas al la familio de la fido .
*
Vidu ,
per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane .
*
Kiuj deziras sin paradi per la karno ,
tiuj devigas vin cirkumcidigxi ;
sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo .
*
CXar ecx tiuj mem ,
kiuj cirkumcidigxas ,
ne observas la legxon ;
sed ili deziras ,
ke vi cirkumcidigxu ,
por ke ili fanfaronu pri via karno .
*
Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo ,
per kiu la mondo estas krucumita al mi ,
kaj mi al la mondo .
*
CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io ,
sed nova kreitajxo .
*
Kaj kiuj irados laux tiu regulo ,
paco kaj kompato estu sur ili cxiuj ,
kaj sur la Izrael de Dio .
*
De nun neniu min gxenu ,
cxar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo .
*
La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito ,
fratoj .
Amen .