Genesis:11:1-9
Seeker Overlay ON
*
Sur la tuta tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero .
*
Kaj kiam ili ekiris de la oriento ,
ili trovis valon en la lando SXinar kaj tie eklogxis .
*
Kaj ili diris unu al alia :
Venu ,
ni faru brikojn kaj ni brulpretigu ilin per fajro .
Kaj la brikoj farigxis por ili sxtonoj ,
kaj la bitumo farigxis por ili kalko .
*
Kaj ili diris :
Venu ,
ni konstruu al ni urbon ,
kaj turon ,
kies supro atingos la cxielon ,
kaj ni akiru al ni gloron ,
antaux ol ni disigxos sur la suprajxo de la tuta tero .
*
Kaj la Eternulo mallevigxis ,
por vidi la urbon kaj la turon ,
kiujn konstruis la homidoj .
*
Kaj la Eternulo diris :
Jen estas unu popolo ,
kaj unu lingvon ili cxiuj havas ;
kaj jen ,
kion ili komencis fari ,
kaj ili ne estos malhelpataj en cxio ,
kion ili decidis fari .
*
Ni mallevigxu do ,
kaj Ni konfuzu tie ilian lingvon ,
por ke unu ne komprenu la parolon de alia .
*
Kaj la Eternulo disigis ilin de tie sur la suprajxon de la tuta tero ,
kaj ili cxesis konstrui la urbon .
*
Tial oni donis al gxi la nomon Babel ,
cxar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero kaj de tie la Eternulo disigis ilin sur la suprajxon de la tuta tero .