Genesis:12



Seeker Overlay ON

* Kaj la Eternulo diris al Abram : Iru el via lando , el inter via parencaro , kaj el la domo de via patro , al la lando , kiun Mi montros al vi . * Kaj Mi faros vin granda popolo , kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon , kaj vi estos beno . * Kaj Mi benos viajn benantojn , kaj viajn malbenantojn Mi malbenos , kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero . * Kaj Abram iris , kiel la Eternulo diris al li , kaj kun li iris Lot . Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj , kiam li eliris el HXaran . * Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot , kaj ilian tutan havon , kiun ili akiris , kaj la homojn , kiujn ili akiris en HXaran ; kaj ili eliris , por iri al la lando Kanaana ; kaj ili venis en la landon Kanaanan . * Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko SXehxem , gxis la kverko More ; kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando . * Kaj la Eternulo aperis al Abram , kaj diris : Al via idaro Mi donos cxi tiun teron . Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo , kiu aperis al li . * Kaj de tie li translogxigxis al la monto , kiu estas oriente de Bet-El , kaj arangxis sian tendon tiamaniere , ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente ; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo . * Kaj Abram iris pluen , cxiam pluen al sudo . * Kaj estis malsato en la lando . Kaj Abram malsupreniris Egiptujon , por tie logxi kelktempe , cxar malfacila estis la malsato en la lando . * Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo , li diris al sia edzino Saraj : Mi scias ja , ke vi estas virino belaspekta ; * kaj kiam la Egiptoj vin vidos , ili diros : Tio estas lia edzino ; kaj ili mortigos min , kaj vin ili lasos viva . * Diru do , ke vi estas mia fratino , por ke al mi estu bone pro vi kaj por ke mia animo restu viva pro vi . * Kaj kiam Abram venis Egiptujon , la Egiptoj vidis , ke la virino estas tre bela ; * kaj vidis sxin la eminentuloj de Faraono , kaj ili lauxdis sxin al Faraono ; kaj oni prenis la virinon en la domon de Faraono . * Kaj al Abram estis bone pro sxi , kaj li havis sxafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj azeninojn kaj kamelojn . * Kaj la Eternulo punis per grandaj suferoj Faraonon kaj lian domon pro Saraj , la edzino de Abram . * Kaj Faraono alvokis Abramon , kaj diris : Kion vi faris al mi ? kial vi ne diris al mi , ke sxi estas via edzino ? * kial vi diris : SXi estas mia fratino ? Kaj mi prenis sxin al mi kiel edzinon . Kaj nun jen estas via edzino ; prenu kaj foriru . * Kaj Faraono ordonis pri li al homoj , kaj ili forkondukis lin kaj lian edzinon kaj lian tutan havon .

Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:11] [Genesis:12] [Genesis:13] [Discuss] Tag Genesis:12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: