Genesis:21



Seeker Overlay ON

* Kaj la Eternulo rememoris Saran , kiel Li diris , kaj la Eternulo faris al Sara , kiel Li parolis . * Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco , en la difinita tempo , pri kiu Dio al li diris . * Kaj Abraham donis al sia filo , kiu naskigxis al li , kiun naskis al li Sara , la nomon Isaak . * Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak , kiam tiu havis la agxon de ok tagoj , kiel ordonis al li Dio . * Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj , kiam naskigxis al li lia filo Isaak . * Kaj Sara diris : Ridindajxon faris al mi Dio ; cxiu , kiu auxdos , ridos pri mi . * Kaj sxi diris : Kiu dirus al Abraham , ke Sara mamnutros infanojn ? cxar mi naskis filon en lia maljuneco . * Kaj la infano kreskis , kaj gxi estis demamigita , kaj Abraham faris grandan festenon en la tago , en kiu Isaak estis demamigita . * Kaj Sara vidis , ke la filo de Hagar la Egiptino , kiun cxi tiu naskis al Abraham , mokas . * Kaj sxi diris al Abraham : Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon ; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo , kun Isaak . * Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo . * Kaj Dio diris al Abraham : GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino ; pri cxio , kion diros al vi Sara , obeu sxian vocxon ; cxar per Isaak oni nomos vian idaron . * Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon , cxar li estas via semo . * Kaj Abraham levigxis frue matene , kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar , metante gxin sur sxian sxultron , ankaux la infanon , kaj foririgis sxin ; kaj sxi iris , kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba . * Kaj konsumigxis la akvo de la felsako , kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la arbetajxoj . * Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe , en la malproksimeco de pafo el pafarko ; cxar sxi diris : Mi ne povas rigardi la morton de la infano . Kaj sxi sidigxis kontrauxe , kaj sxi komencis lauxte plori . * Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo ; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo , kaj diris al sxi : Kio estas al vi , Hagar ? ne timu , cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko , kie li estas . * Levigxu , prenu la knabon kaj tenu lin per via mano , cxar grandan popolon Mi faros el li . * Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn , kaj sxi ekvidis puton kun akvo , kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon . * Kaj Dio estis kun la knabo , kaj li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto . * Kaj li logxis en la dezerto Paran ; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta . * Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene : Dio estas kun vi en cxio , kion vi faras ; * nun jxuru do al mi per Dio , ke vi ne agos malfidele kun mi , nek kun mia filo , nek kun mia nepo ; ke tiel same favorkore , kiel mi agis kun vi , vi agos kun mi , kaj kun la lando , en kiu vi logxas kiel fremdulo . * Kaj Abraham diris : Mi jxuras . * Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto , kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx . * Kaj Abimelehx diris : Mi ne scias , kiu faris tion , kaj ankaux vi ne diris al mi ; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux . * Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx , kaj ili ambaux starigis inter si interligon . * Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte . * Kaj Abimelehx diris al Abraham : Por kio estas tiuj sep sxafidoj , kiujn vi starigis aparte ? * Kaj tiu diris : Sep sxafidojn prenu el mia mano , por ke ili estu por mi atesto , ke mi elfosis tiun puton . * Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba , cxar tie ili ambaux jxuris . * Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba . Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj . * Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba , kaj pregxis tie al la Eternulo , la Dio eterna . * Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon .

Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:20] [Genesis:21] [Genesis:22] [Discuss] Tag Genesis:21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: