Genesis:23
Seeker Overlay ON
*
Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj ;
tiom estis la jaroj de la vivo de Sara .
*
Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba ,
kiu estas HXebron ,
en la lando Kanaana .
Kaj Abraham venis ,
por funebri pri Sara kaj plori pri sxi .
*
Kaj Abraham levigxis for de sia mortintino ,
kaj diris al la filoj de HXet jene :
*
Fremdulo kaj paslogxanto mi estas cxe vi ;
donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi ,
por ke mi enterigu mian mortintinon ,
kiu estas antaux mi .
*
Kaj la filoj de HXet respondis al Abraham ,
dirante al li :
*
Auxskultu nin ,
nia sinjoro !
vi estas princo de Dio inter ni ;
en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon ;
neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon ,
por enterigi vian mortintinon .
*
Kaj Abraham levigxis ,
kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando ,
antaux la filoj de HXet .
*
Kaj li diris al ili jene :
Se placxas al vi ,
ke mi enterigu mian mortintinon ,
kiu estas antaux mi ,
tiam auxskultu min kaj petu por mi Efronon ,
la filon de Cohxar ,
*
ke li donu al mi la duoblan kavernon ,
kiun li havas en la fino de sia kampo ;
por plena sumo da mono li donu gxin al mi inter vi por tomba posedajxo .
*
Kaj Efron sidis inter la filoj de HXet ,
kaj respondis Efron la HXetido al Abraham auxdeble por la filoj de HXet ,
antaux cxiuj ,
kiuj venis en la pordegon de lia urbo ,
dirante :
*
Ne ,
mia sinjoro ,
auxskultu min !
la kampon mi donas al vi ,
kaj la kavernon ,
kiu estas sur gxi ,
al vi mi donas ,
antaux la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas gxin al vi ;
enterigu vian mortintinon .
*
Kaj Abraham profunde klinigxis antaux la popolo de la lando .
*
Kaj li diris al Efron auxdeble por la popolo de la lando jene :
Mi petas ,
auxskultu min :
mi donas monon por la kampo ;
prenu de mi ,
kaj mi enterigos tie mian mortintinon .
*
Kaj Efron respondis al Abraham ,
dirante al li :
*
Mia sinjoro ,
auxskultu min :
la tero valoras kvarcent siklojn ;
sed kio gxi estas inter mi kaj vi ?
enterigu vian mortintinon .
*
Kaj Abraham auxskultis Efronon ,
kaj Abraham pesis al Efron la monon ,
pri kiu li parolis auxdeble por la filoj de HXet ,
kvarcent siklojn da argxento ,
uzata en la komerco .
*
Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno ,
kiu estis antaux Mamre ,
la kampo kaj la kaverno sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo ,
inter cxiuj gxiaj limoj cxirkauxe ,
farigxis
*
posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de HXet ,
de cxiuj ,
kiuj venis en la pordegon de lia urbo .
*
Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo ,
antaux Mamre ,
kiu estas HXebron ,
en la lando Kanaana .
*
Kaj la kampo kaj la kaverno sur gxi farigxis tomba posedajxo de Abraham ,
kiun li akiris de la filoj de HXet .