Genesis:25:1-11
esperanto@Genesis:25:1 @ Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.
esperanto@Genesis:25:2 @ Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj SXuahxon.
esperanto@Genesis:25:3 @ Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj.
esperanto@Genesis:25:4 @ Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj HXanohx kaj Abida kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura.
esperanto@Genesis:25:5 @ Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.
esperanto@Genesis:25:6 @ Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.
esperanto@Genesis:25:7 @ Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.
esperanto@Genesis:25:8 @ Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.
esperanto@Genesis:25:9 @ Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la HXetido.
esperanto@Genesis:25:10 @ Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de la filoj de HXet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.
esperanto@Genesis:25:11 @ Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.