Genesis:28
Seeker Overlay ON
*
Tiam Isaak alvokis Jakobon kaj benis lin ,
kaj ordonis al li ,
dirante :
Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj .
*
Levigxu ,
iru Mezopotamion ,
al la domo de Betuel ,
la patro de via patrino ,
kaj prenu al vi el tie edzinon el la filinoj de Laban ,
la frato de via patrino .
*
Kaj Dio la Plejpotenca benu vin kaj fruktigu vin kaj multigu vin ,
kaj kreskigu el vi amason da popoloj .
*
Kaj Li donu al vi la benon de Abraham ,
al vi kaj al via idaro kune kun vi ,
por ke vi heredu la landon de via fremdelogxado ,
kiun Dio donis al Abraham .
*
Kaj Isaak forsendis Jakobon ,
kaj tiu iris Mezopotamion ,
al Laban ,
la filo de Betuel la Siriano ,
frato de Rebeka ,
patrino de Jakob kaj Esav .
*
Kiam Esav vidis ,
ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion ,
por ke li prenu al si el tie edzinon ,
kaj ke ,
benante lin ,
li ordonis al li ,
dirante :
Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj ;
*
kaj ke Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion :
*
tiam Esav vidis ,
ke ne placxas la filinoj Kanaanaj al lia patro Isaak .
*
Kaj Esav iris al Isxmael kaj prenis al si Mahxalaton ,
filinon de Isxmael ,
filo de Abraham ,
fratinon de Nebajot ,
kiel edzinon krom siaj aliaj edzinoj .
*
Kaj Jakob eliris el Beer-SXeba kaj iris en la direkto al HXaran .
*
Li venis al iu loko kaj restis tie ,
por pasigi la nokton ,
cxar la suno subiris .
Kaj li prenis unu el la sxtonoj de tiu loko kaj metis gxin sub sian kapon kaj kusxigxis en tiu loko .
*
Kaj li songxis :
jen sxtuparo staras sur la tero ,
kaj gxia supro atingas la cxielon ,
kaj jen angxeloj de Dio iras sur gxi supren kaj malsupren .
*
Kaj jen la Eternulo staras sur gxi ,
kaj diras :
Mi estas la Eternulo ,
la Dio de via patro Abraham kaj la Dio de Isaak ;
la teron ,
sur kiu vi kusxas ,
Mi donos al vi kaj al via idaro .
*
Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero ,
kaj vi disvastigxos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden ,
kaj benigxos per vi kaj per via idaro cxiuj gentoj de la tero .
*
Kaj Mi estas kun vi ,
kaj Mi gardos vin cxie ,
kien vi iros ,
kaj Mi revenigos vin sur cxi tiun teron ;
cxar Mi ne forlasos vin ,
gxis Mi estos farinta tion ,
kion Mi diris al vi .
*
Kaj Jakob vekigxis el sia dormo ,
kaj li diris :
Vere ,
la Eternulo estas en cxi tiu loko ,
kaj mi ne sciis .
*
Kaj li ektimis ,
kaj diris :
Kiel timinda estas cxi tiu loko !
gxi estas nenio alia ol domo de Dio ,
kaj cxi tie estas la pordego de la cxielo .
*
Kaj Jakob levigxis frue matene ,
kaj prenis la sxtonon ,
kiun li estis metinta sub sian kapon ,
kaj starigis gxin kiel monumenton ,
kaj versxis oleon sur gxian supron .
*
Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El ;
sed antauxe la nomo de la urbo estis Luz .
*
Kaj Jakob faris sanktan promeson ,
dirante :
Se Dio estos kun mi ,
kaj gardos min sur cxi tiu vojo ,
kiun mi iras ,
kaj donos al mi panon por mangxi kaj veston por porti sur mi ,
*
kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro ,
kaj la Eternulo estos por mi Dio :
*
tiam cxi tiu sxtono ,
kiun mi starigis kiel monumenton ,
estos domo de Dio ,
kaj de cxio ,
kion Vi donos al mi ,
mi oferos al Vi dekonon .