Genesis:31-33




esperanto@Genesis:31:1 @ Li auxdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan ricxecon.

esperanto@Genesis:31:2 @ Kaj Jakob vidis laux la vizagxo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux.

esperanto@Genesis:31:3 @ Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskigxlandon, kaj Mi estos kun vi.

esperanto@Genesis:31:4 @ Tiam Jakob sendis kaj vokis Rahxelon kaj Lean sur la kampon al sia brutaro;

esperanto@Genesis:31:5 @ kaj li diris al ili: Mi vidas laux la vizagxo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li estis hieraux kaj antauxhieraux; sed la Dio de mia patro estis kun mi.

esperanto@Genesis:31:6 @ Vi scias, ke per cxiuj miaj fortoj mi servis vian patron.

esperanto@Genesis:31:7 @ Sed via patro trompis min kaj dekfoje sxangxis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon.

esperanto@Genesis:31:8 @ Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco-cxiuj brutoj naskis striitajn.

esperanto@Genesis:31:9 @ Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi.

esperanto@Genesis:31:10 @ En la tempo, kiam la brutoj pasiigxis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en songxo, ke la virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj.

esperanto@Genesis:31:11 @ Kaj angxelo de Dio diris al mi en la songxo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas.

esperanto@Genesis:31:12 @ Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: cxiuj virbestoj, kiuj levigxis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, cxar Mi vidis cxion, kion Laban faras al vi.

esperanto@Genesis:31:13 @ Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi versxis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun levigxu, eliru el cxi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskigxo.

esperanto@Genesis:31:14 @ Kaj Rahxel kaj Lea respondis kaj diris al li: CXu ni havas ankoraux parton kaj heredon en la domo de nia patro?

esperanto@Genesis:31:15 @ Li rigardas ja nin kiel fremdulinojn; cxar li vendis nin kaj ecx formangxis nian monon.

esperanto@Genesis:31:16 @ CXar la tuta ricxo, kiun Dio forprenis de nia patro, apartenas al ni kaj al niaj infanoj. Kaj nun cxion, kion Dio al vi diris, faru.

esperanto@Genesis:31:17 @ Jakob levigxis, kaj metis siajn infanojn kaj siajn edzinojn sur la kamelojn.

esperanto@Genesis:31:18 @ Kaj li forkondukis sian tutan brutaron kaj sian tutan havon, kiun li akiris, sian proprajxon, kiun li akiris en Mezopotamio, por iri al sia patro Isaak en la landon Kanaanan.

esperanto@Genesis:31:19 @ Laban estis foririnta, por tondi siajn sxafojn; tiam Rahxel sxtelis la domajn diojn de sia patro.

esperanto@Genesis:31:20 @ Jakob trompis la atenton de Laban la Siriano, ne dirante al li, ke li forkuras.

esperanto@Genesis:31:21 @ Kaj li rapide foriris kune kun cxio, kion li havis. Kaj li transpasis la Riveron kaj direktigxis al la monto Gilead.

esperanto@Genesis:31:22 @ Oni diris al Laban en la tria tago, ke Jakob forkuris.

esperanto@Genesis:31:23 @ Tiam li prenis kun si siajn fratojn, kaj kuris post li distancon de sep tagoj kaj kuratingis lin sur la monto Gilead.

esperanto@Genesis:31:24 @ Tiam Dio aperis al Laban la Siriano nokte en la songxo, kaj diris al li: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone nek malbone.

esperanto@Genesis:31:25 @ Laban kuratingis Jakobon. Jakob starigis sian tendon sur la monto, kaj Laban arangxis siajn fratojn ankaux sur la monto Gilead.

esperanto@Genesis:31:26 @ Kaj Laban diris al Jakob: Kion vi faris? vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaux militkaptitojn!

esperanto@Genesis:31:27 @ Kial vi forkuris sekrete kaj kasxe de mi, kaj ne diris al mi? Mi foririgus vin en gajeco kaj kun kantoj, kun tamburino kaj harpo.

esperanto@Genesis:31:28 @ Vi ecx ne lasis min kisi miajn infanojn kaj filinojn! malsagxe vi agis.

esperanto@Genesis:31:29 @ Mi havas forton en mia mano, por fari al vi malbonon; sed la Dio de via patro hieraux diris al mi jene: Gardu vin, ke vi ne parolu kun Jakob bone aux malbone.

esperanto@Genesis:31:30 @ Kaj se vi nun foriris, cxar vi forte deziris esti en la domo de via patro, kial do vi sxtelis miajn diojn?

esperanto@Genesis:31:31 @ Tiam Jakob respondis kaj diris al Laban: Mi timis; mi pensis, ke eble vi forrabos de mi viajn filinojn.

esperanto@Genesis:31:32 @ Sed tiu, cxe kiu vi trovos viajn diojn, mortu. En la cxeesto de niaj parencoj sercxu cxe mi tion, kio estas via, kaj prenu al vi. Jakob ne sciis, ke Rahxel ilin sxtelis.

esperanto@Genesis:31:33 @ Tiam Laban eniris en la tendon de Jakob kaj en la tendon de Lea kaj en la tendon de la du sklavinoj, kaj li ne trovis. Kaj li eliris el la tendo de Lea kaj eniris en la tendon de Rahxel.

esperanto@Genesis:31:34 @ Sed Rahxel prenis la domajn diojn kaj metis ilin sub la selon de la kamelo kaj sidigxis sur ili. Kaj Laban palpe esploris la tutan tendon kaj ne trovis.

esperanto@Genesis:31:35 @ Kaj sxi diris al sia patro: Mia sinjoro ne koleru, ke mi ne povas starigxi antaux vi, cxar mi havas la virinan ordinarajxon. Kaj li sercxis kaj ne trovis la domajn diojn.

esperanto@Genesis:31:36 @ Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min?

esperanto@Genesis:31:37 @ Vi trapalpis cxiujn miajn apartenajxojn; kion vi trovis el la apartenajxoj de via domo? elmetu cxi tie antaux miaj parencoj kaj viaj, kaj ili jugxu inter ni ambaux.

esperanto@Genesis:31:38 @ Jam dudek jarojn mi estas cxe vi; viaj sxafoj kaj kaproj ne estis seninfanaj; la virsxafojn el via brutaro mi ne mangxis;

esperanto@Genesis:31:39 @ kion sovagxaj bestoj dissxiris, tion mi ne alportis al vi: gxi estis mia malprofito; de mi vi postulis cxion, kio estis sxtelita en tago aux sxtelita en nokto;

esperanto@Genesis:31:40 @ dum la tago min konsumis la varmego, kaj dum la nokto la malvarmo; kaj dormo kuris for de miaj okuloj.

esperanto@Genesis:31:41 @ Tiaj estis la dudek jaroj, dum kiuj mi servis vin en via domo, dek kvar jarojn pro viaj du filinoj kaj ses jarojn pro viaj brutoj; kaj vi sxangxis mian laborpagon dekfoje.

esperanto@Genesis:31:42 @ Se ne estus kun mi la Dio de mia patro, la Dio de Abraham kaj Timo de Isaak, vi nun foririgus min kun nenio. Mian mizeron kaj la laboron de miaj manoj vidis Dio kaj gxustigis vin hieraux.

esperanto@Genesis:31:43 @ Tiam Laban respondis kaj diris al Jakob: La filinoj estas miaj filinoj, kaj la infanoj estas miaj infanoj, kaj la brutoj estas miaj brutoj, kaj cxio, kion vi vidas, estas mia; sed kion mi povas fari hodiaux al miaj filinoj, kaj al iliaj infanoj, kiujn ili naskis?

esperanto@Genesis:31:44 @ Nun ni faru interligon, mi kaj vi, kaj gxi estu atesto inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:31:45 @ Tiam Jakob prenis sxtonon kaj starigis gxin kiel memorsignon.

esperanto@Genesis:31:46 @ Kaj Jakob diris al siaj parencoj: Kolektu sxtonojn. Kaj ili prenis sxtonojn kaj faris monteton; kaj ili mangxis tie sur la monteto.

esperanto@Genesis:31:47 @ Kaj Laban donis al gxi la nomon Jegar-Sahaduta, sed Jakob donis al gxi la nomon Galeed.

esperanto@Genesis:31:48 @ Laban diris: CXi tiu monteto estu nun atesto inter mi kaj vi; tial gxi ricevis la nomon Galeed;

esperanto@Genesis:31:49 @ ankaux la nomon Micpa; cxar li diris: Dio observu inter mi kaj vi, kiam ni malaperos unu de la alia.

esperanto@Genesis:31:50 @ Se vi agos malbone kontraux miaj filinoj kaj se vi prenos aliajn edzinojn krom miaj filinoj, tiam, se neniu estos cxe ni, vidu, ke Dio estas atestanto inter mi kaj vi.

esperanto@Genesis:31:51 @ Kaj Laban diris al Jakob: Jen estas cxi tiu monteto, kaj jen estas la memorsigno, kiun mi starigis inter mi kaj vi;

esperanto@Genesis:31:52 @ atesto estu cxi tiu monteto, kaj atesto estu la memorsigno, ke mi ne transiros al vi trans cxi tiun monteton kaj vi ne transiros al mi trans cxi tiun monteton kaj trans la memorsignon por malbono.

esperanto@Genesis:31:53 @ La Dio de Abraham kaj la Dio de Nahxor jugxu inter ni, la Dio de ilia patro. Kaj Jakob jxuris al li per la Timo de sia patro Isaak.

esperanto@Genesis:31:54 @ Kaj Jakob oferbucxis oferon sur la monto, kaj li invitis siajn parencojn mangxi panon; kaj ili mangxis panon kaj tradormis la nokton sur la monto.

esperanto@Genesis:31:55 @ Laban levigxis frue matene kaj kisis siajn infanojn kaj siajn filinojn kaj benis ilin, kaj foriris; kaj Laban reiris al sia loko.

esperanto@Genesis:32:1 @ Kaj Jakob iris sian vojon. Kaj renkontigxis kun li angxeloj de Dio.

esperanto@Genesis:32:2 @ Kaj Jakob diris, kiam li ilin vidis: Tio estas militistaro de Dio; kaj li donis al tiu loko la nomon Mahxanaim.

esperanto@Genesis:32:3 @ Jakob sendis antaux si senditojn al sia frato Esav, en la landon Seir, en la regionon de Edom.

esperanto@Genesis:32:4 @ Kaj li ordonis al ili jene: Tiele diru al mia sinjoro Esav: Jen kion diris via sklavo Jakob: Mi logxis cxe Laban kaj restis tie gxis nun.

esperanto@Genesis:32:5 @ Mi havas bovojn kaj azenojn, sxafojn kaj sklavojn kaj sklavinojn; kaj mi sendas, por sciigi mian sinjoron, por ke mi akiru vian favoron.

esperanto@Genesis:32:6 @ Kaj la senditoj revenis al Jakob, kaj diris: Ni venis al via frato Esav; li iras renkonte al vi, kaj kvarcent homoj iras kune kun li.

esperanto@Genesis:32:7 @ Tiam Jakob tre ektimis kaj afliktigxis. Kaj li dividis la homojn, kiuj estis kun li, kaj la sxafojn kaj la bovojn kaj la kamelojn, en du tacxmentojn;

esperanto@Genesis:32:8 @ kaj li diris: Se Esav venos al unu tacxmento kaj venkobatos gxin, tiam la restinta tacxmento sin savos.

esperanto@Genesis:32:9 @ Kaj Jakob diris: Dio de mia patro Abraham kaj Dio de mia patro Isaak, Eternulo, kiu diris al mi: Reiru en vian landon kaj en vian naskigxlokon, kaj Mi faros al vi bonon;

esperanto@Genesis:32:10 @ mi estas tro malgranda por cxiuj favorkorajxoj kaj por la tuta bonajxo, kiun Vi faris al Via sklavo; cxar kun mia bastono mi transiris cxi tiun Jordanon, kaj nun mi havas du tacxmentojn.

esperanto@Genesis:32:11 @ Savu min de la mano de mia frato, de la mano de Esav; cxar mi timas lin, ke li eble venos kaj mortigos cxe mi patrinon kun la infanoj.

esperanto@Genesis:32:12 @ Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.

esperanto@Genesis:32:13 @ Kaj li pasigis tie la nokton. Kaj li prenis el tio, kion li havis sub la mano, donacon por sia frato Esav:

esperanto@Genesis:32:14 @ ducent kaprinojn kaj dudek virkaprojn, ducent sxafinojn kaj dudek virsxafojn,

esperanto@Genesis:32:15 @ tridek mamnutrantajn kamelojn kun iliaj idoj, kvardek bovinojn kaj dek virbovojn, dudek azeninojn kaj dek azenidojn.

esperanto@Genesis:32:16 @ Kaj li transdonis en la manojn de siaj sklavoj cxiun gregon aparte, kaj li diris al siaj sklavoj: Iru antaux mi kaj lasu liberan interspacon inter unu grego kaj alia.

esperanto@Genesis:32:17 @ Kaj al la unua li ordonis jene: Se vin renkontos mia frato Esav, kaj demandos vin: Kies vi estas? kaj kien vi iras? kaj al kiu apartenas tio, kio estas antaux vi?

esperanto@Genesis:32:18 @ tiam diru: Al via sklavo Jakob; gxi estas donaco, sendata al mia sinjoro Esav, kaj jen li ankaux mem estas post ni.

esperanto@Genesis:32:19 @ Kaj li ordonis ankaux al la dua, ankaux al la tria, ankaux al cxiuj, kiuj iris post la gregoj, dirante: Tiamaniere parolu al Esav, kiam vi lin renkontos.

esperanto@Genesis:32:20 @ Kaj diru: Jen ankaux via sklavo Jakob iras post ni. CXar li pensis: Mi pardonemigos lin per la donaco, kiu iras antaux mi, kaj poste mi vidos lian vizagxon; eble li akceptos min favore.

esperanto@Genesis:32:21 @ Kaj la donaco pasis antaux li; sed li pasigis tiun nokton en la tendaro.

esperanto@Genesis:32:22 @ Kaj li levigxis en tiu nokto, kaj prenis siajn du edzinojn kaj siajn du sklavinojn kaj siajn dek unu infanojn, kaj transpasis la vadejon de Jabok.

esperanto@Genesis:32:23 @ Kaj li prenis ilin kaj transirigis ilin trans la riveron, kaj transigis tion, kion li havis.

esperanto@Genesis:32:24 @ Kaj Jakob restis sola. Kaj iu luktis kun li gxis la apero de la matenrugxo.

esperanto@Genesis:32:25 @ Vidinte, ke li ne povas lin venki, tiu tusxis la artikon de lia femuro; kaj la femuro de Jakob elartikigxis, dum li luktis kun tiu.

esperanto@Genesis:32:26 @ Kaj tiu diris: Forliberigu min, cxar levigxis la matenrugxo. Sed li diris: Mi ne forliberigos vin, antaux ol vi min benos.

esperanto@Genesis:32:27 @ Kaj tiu diris al li: Kia estas via nomo? Kaj li respondis: Jakob.

esperanto@Genesis:32:28 @ Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

esperanto@Genesis:32:29 @ Kaj Jakob demandis, dirante: Diru vian nomon. Sed tiu diris: Por kio vi demandas mian nomon? Kaj li benis lin tie.

esperanto@Genesis:32:30 @ Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: CXar mi vidis Dion vizagxon kontraux vizagxo, kaj mia animo savigxis.

esperanto@Genesis:32:31 @ La suno levigxis antaux li, kiam li trapasis Penuelon; kaj li lamis per sia femuro.

esperanto@Genesis:32:32 @ Tial la Izraelidoj ne mangxas gxis la nuna tempo la tendenon, kiu estas sur la artiko de la femuro, cxar tiu tusxis la femuran artikon de Jakob cxe la tendeno.

esperanto@Genesis:33:1 @ Jakob levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen venas Esav kaj kun li kvarcent homoj. Tiam li dividis la infanojn de Lea kaj de Rahxel kaj de la du sklavinoj.

esperanto@Genesis:33:2 @ Kaj li starigis la sklavinojn kaj iliajn infanojn antauxe, Lean kun sxiaj infanoj poste, kaj Rahxelon kun Jozef en la fino.

esperanto@Genesis:33:3 @ Kaj li mem pasis preter ilin, kaj klinigxis gxis la tero sep fojojn, antaux ol li atingis sian fraton.

esperanto@Genesis:33:4 @ Sed Esav kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin, kaj jxetis sin sur lian kolon kaj kisis lin; kaj ili ploris.

esperanto@Genesis:33:5 @ Esav levis siajn okulojn kaj ekvidis la virinojn kaj la infanojn, kaj diris: Kiuj estas cxe vi cxi tiuj? Jakob respondis: La infanoj, kiujn Dio favore donis al via sklavo.

esperanto@Genesis:33:6 @ Tiam alproksimigxis la sklavinoj, ili kaj iliaj infanoj, kaj profunde klinigxis.

esperanto@Genesis:33:7 @ Poste alproksimigxis ankaux Lea kaj sxiaj infanoj kaj klinigxis; fine alproksimigxis Jozef kaj Rahxel kaj klinigxis.

esperanto@Genesis:33:8 @ Tiam Esav diris: Kio estas tiu tuta tacxmento, kiun mi renkontis? Kaj Jakob respondis: Por akiri la favoron de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:33:9 @ Sed Esav diris: Mi havas multe, mia frato; kio apartenas al vi, tio restu cxe vi.

esperanto@Genesis:33:10 @ Kaj Jakob diris: Ho ne! se mi akiris vian favoron, prenu mian donacon el mia mano; cxar mi vidis vian vizagxon, kvazaux mi vidus la vizagxon de Dio, kaj vi montrigxis favora al mi.

esperanto@Genesis:33:11 @ Prenu mian benon, kiu estas alportita al vi; cxar Dio favore donis al mi kaj mi havas cxion. Kaj li insistis, kaj tiu prenis.

esperanto@Genesis:33:12 @ Kaj Esav diris: Ni levigxu kaj iru, kaj mi iros apud vi.

esperanto@Genesis:33:13 @ Sed Jakob diris al li: Mia sinjoro scias, ke la infanoj estas malfortaj, kaj la sxafoj kaj bovoj cxe mi estas tro junaj; se oni pelos ilin dum unu tago, la brutaro mortos.

esperanto@Genesis:33:14 @ Mia sinjoro iru antaux sia sklavo, kaj mi kondukos malrapide, kiel iros la brutoj, kiuj estas antaux mi, kaj kiel iros la infanoj, gxis mi venos al mia sinjoro en Seir.

esperanto@Genesis:33:15 @ Tiam Esav diris: Mi restigos cxe vi iujn el la homoj, kiuj estas kun mi. Sed Jakob diris: Por kio? lasu min nur posedi la favoron de mia sinjoro.

esperanto@Genesis:33:16 @ Kaj en tiu tago Esav returne foriris sian vojon al Seir.

esperanto@Genesis:33:17 @ Kaj Jakob ekiris al Sukot kaj konstruis al si domon, kaj por siaj brutoj li faris kabanojn; tial la loko ricevis la nomon Sukot.

esperanto@Genesis:33:18 @ Veninte el Mezopotamio, Jakob alvenis bonstate en la urbo de SXehxem, kiu estas en la lando Kanaana; kaj li starigis sian tendaron antaux la urbo.

esperanto@Genesis:33:19 @ Kaj la kampoparton, sur kiu li starigis sian tendon, li acxetis el la manoj de la filoj de HXamor, la patro de SXehxem, por cent kesitoj.

esperanto@Genesis:33:20 @ Kaj li starigis tie altaron, kaj li nomis gxin El, la Dio de Izrael.

esperanto@Genesis:34:1 @ Dina, la filino de Lea, kiun sxi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando.


Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:30] [Genesis:31-33 ] [Genesis:32] [Discuss] Tag Genesis:31-33 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: